Pacopipo estas indiana ceremonio, per kiu oni montras, ke oni ne volas plu militi. La ceremonio estas tabakfumado, ĉe kiu saman pipon fumas anoj de ambaŭ flankoj de ĉesigita milito. La pipoj mem estis sanktaĵo por ĉiuj triboj. Oni faris tiajn pipojn el sankta ruĝa ŝtono (katlinito), elfosita el la ŝtonminejo de Minesoto, kie oni observis neŭtralecon. Indianoj havis ankaŭ pipojn por aliaj ceremonioj, sed oni faris ilin el aliaj materialoj.

Pacopipoj

Krome, ekzistis aliaj samcelaj ceremonioj: enterigi armilojn (arkojn, tomahokojn, ekzemple).

Nuntempe nomoj de la du ceremonioj estas uzataj en multaj lingvoj por metafore esprimi reamikiĝon.

En Eŭropo ekzistas ceremonio por simila celo: germana "Bruderschaft" (oni kune trinkas kaj oni per sia mano tenas la glason ne por si mem, sed por ke la kuntrinkanto el ĝi trinku).