Minesoto

ŝtato de Usono

Minesoto (angle Minnesota [min-e-SO-ta]) estas ŝtato en la Supra Mez-Okcidento , Grandaj Lagoj kaj norda regiono de Usono . Minesoto eniris la union kiel la 32-a Usona ŝtato la 11-an de majo 1858, kreita el la orienta duonparto de la Minesota Teritorio.  La ŝtato havas multajn lagojn, kaj estas konata kiel la “Lando de 10 000 lagoj.”  La oficiala devizo estas “L’Étoile du Nord” (La Stelo de la Nordo en la franca lingvo).

Minesoto
Ŝtato de Minesoto
Ŝtata flago de Minesoto
(Flago de Minesoto) (Blazono de Minesoto)
Ŝtata kromnomo: Land of 10,000 Lakes ("Lando de 10 000 Lagoj")
Mapo de Usono kun Minesoto montrata
Aliaj subŝtatoj de Usono
Ĉefurbo Saint Paul
Plej granda urbo Mineapolo
Ŝtatestro Tim Walz
Areo 225 163 km² (12)
Loĝantaro (2010)
 - Loĝantaro 5 639 632 (22-a)
 - Denso 26,6 /km² (30-a)
Aliĝo
 - Dato 11-a de majo 1858
 - Ordo 32
Horzono CST:
UTC -6/-5
Latitudo 43° 30′ N al 49° 23′ N
Longitudo 89° 29′ U al 97° 14′ U
Larĝeco 560 km
Longeco 640 km
Alteco
 - Plej alta Eagle Mountain, 701 m
 - Meza alteco 370 m
 - Plej malalta Supra Lago, 183 m
Mallongigoj
 - USPS MN
 - ISO 3166-2 US-MN
Retejo https://mn.gov/
Information icon.svg
vdr

Minesoto estas la 12-a plej granda kaj la 22-a plej populita el la usonaj ŝtatoj; preskaŭ 55% de sia loĝantaro loĝas en la metropola areo de Mineapolo-Sankta Paŭlo (konata kiel la “Ĝemelaj Urboj”). Ĉi tiu areo havas la plej grandan koncentriĝon de transporto, firmaoj, industrioj, edukado kaj registaro en la ŝtato. Urbaj centroj en “la ekstera Minesoto” enhavas Duluth, Mankato, Moorhead, Rochester kaj Sankta Cloud.

La geografio de la ŝtato konsistas el okcidentaj prerioj nun transprenitaj de intensiva agrikulturo; falfoliaj arbaroj en la sudorienta parto, nun parte malobstrukciitaj, kultivitaj kaj koloniitaj; kaj la malpli loĝita Norda Arbaro, uzita por minejoj, forsto-kultivo kaj distriĝaj aferoj.

Antaŭ ol Eŭropanoj alvenis, Minesoto estis loĝita dum miloj da jaroj de diversaj indiĝenaj popoloj, kelkaj el ili ankoraŭ daŭre loĝas en Minesoto en la nuna tempo. La francaj esplorintoj, misiistoj kaj peltkomercistoj komencis esplori la regionon en la 17-a jarcento, renkontiĝantaj la Dakotan kaj Oĝibvan/Aniŝinaban tribojn. La plejparto de tiu kiu estas la nuna Minesoto estis antaŭe parto de la bienoj de Luiziano, kiujn Usono aĉetis en 1803. Sekve de pluraj teritoriaj reorganizadoj, Minesoto en sia nuna formo estis akceptita al la unio kiel la 32-a ŝtato la 11-an de majo 1858. Kiel multaj el la mez-okcidentaj ŝtatoj, ĝi restis iom malloĝita kaj centriĝis pri la segligna kaj agrikultura aferoj. Dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, multaj eŭropaj enmigrintoj, ĉefe el Skandinavio kaj Germanio, ekkomencis kolonii la ŝtaton, kiu restas centro de skandinav-usona kaj german-usona kulturoj.

En la antaŭnelongaj jardekoj, enmigrintoj el Azio, Korno de Afriko, Mezoriento kaj Latinameriko estas ampleksintaj la demografion kaj kulturon de Minesoto. Ĝia ekonomio ampleksiĝis multe, ŝanĝanta el tradiciaj agoj, tiel kiel agrikulturo kaj eltiraĵo de naturalaj rimedoj al servoj kaj financoj. La indekso de vivnormoj de Minesoto estas unu el la plej altaj en Usono, kaj la ŝtato estas el la plej edukataj kaj riĉaj en la nacio.

EtimologioRedakti

La vorto Minnesota devenas de la Dakota[1] nomo por la rivero Minnesota. kiu ricevis sian nomon de unu el du vortoj en la Dakota lingvo: Mnísóta, kiu signifas “klara blua akvo”,[2][3]Mnißota, kiu signifas “malklara akvo”.[4][5][6] Usonaj indianoj elmontris la nomon al fruaj setlintoj per la faligo de lakto en akvon, nomintan la rezulton mnisota. Multaj lokoj en la ŝtato havas similajn nomojn, ekzemple Minnehaha Falls (“turnanta akvo” aŭ akvofalo), Minneiska (“blanka akvo”), Minneota ("multe da akvo”), kaj Minneapolis, hibrida vorto devenante de mni (“akvo”), kaj polis ( greka por “urbo”).[7]

GeografioRedakti

Minesoto estas la dua plejnorda usona ŝtato (post Alasko) kaj la plejnorda de la koheraj subŝtatoj de Usono. La izolita Nordokcidenta Terenokojno (angle Northwest Angle) en la kantono de la Lago de la Arbaroj (angle Lake of the Woods County) estas la nura parto de la koheraj subŝtatoj norde de la 49-a paralelo. La ŝtato estas parto de la usona regiono nomita Supra Mez-Okcidento (angle Upper Midwest) kaj parto de la regiono de la Grandaj Lagoj de Nordameriko. Ĝi kunhavas akvan landlimon de la Supra Lago kun la ŝtato Miĉigano kaj teran landlimon kaj akvan landlimon kun Viskonsino je la oriento. Iovao estas suda, Norda Dakoto kaj Suda Dakoto estas okcidentaj, kaj la kanadaj provincoj de Ontario kaj Manitobo estas nordaj. Kun 225 180 km², aŭ proksimume 2,25 % de Usono, Minesoto estas la 12-a plej granda ŝtato.

GeologioRedakti

 
Klinitaj tavoloj de la meza antaŭkambria Thomson-Formacio en Jay Cooke State Park[8]

Minesoto havas kelkajn el la plej malnovaj rokoj de la tero, genejsoj kiuj estas aĝaj je ĉirkaŭ 3,6 miliardoj da jaroj (80% tiel aĝaj ol la planedo). Antaŭ ĉirkaŭ 2,7 miliardoj da jaroj bazalta lafo elfluis el fendoj en la fundo de la praa oceano; la restaĵoj de tiu vulkana roko formigis la Kanadan Ŝildon en nordokcidenta Minesoto. La radikoj de tiuj vulkanaj montoj kaj la ago de antaŭkambriaj maroj formigis la Fero-montaron de norda Minesoto. Ekde periodo de vulkanismo antaŭ 1,1 miliardo da jaroj, la geologia aktiveco de Minesoto malintenciĝis, kun neniu vulkanismo nek montoformado, sed kun ripetaj invadoj de la maro, kiuj postlasis multoblajn tavolojn de sedimenta roko.

 
Palisade Head ĉe Supra Lago formiĝis el antaŭkambria riolita lafa fluo[8]

Poste, grandegaj tavoloj de glacio je la dikeco de minimume unu kilometro multege ŝanĝis la formon de la tereno de la ŝtato. La Viskonsina Glaciepoko finiĝis antaŭ 12 000 jaroj. Ĝiaj glaĉeroj kovris la tuton de Minesoto krom la pli malproksima sudoriento, regiono kiu havas krutajn montetojn kaj riveretojn kiuj entranĉas la bazan rokon. Tiun regionon oni nomas la Senŝovitaĵa Regiono (angle Driftless Area) pro la manko da glaĉera ŝovitaĵo. Multe de la resto de la ŝtato havas 15 metrojn aŭ pli da tilito, forlasita kiam la glaĉeroj retretis. Giganta Lago Agassiz formiĝis en la nordokcidento antaŭ 13 000 jaroj. Ĝia fluejo kreis la fekundan valon de la Ruĝa Rivero (angle the Red River Valley, france la vallée de la Rivière Rouge), kaj ĝia elfluo, la glacia Rivero Warren, skulptis la valon de la Rivero Minnesota kaj la supran Misisipon laŭflue el Fort Snelling. Minesoto estas geologie trankvila hodiaŭ. Ĝi malofte havas tertremojn kaj la plejparto el ili estas malgrandaj.

La plej alta loko de la ŝtato estas Eagle Mountain, je 701 m, kiu estas nur 21 km for de la plej malalta loko je 183 m ĉe la bordo de la Supra Lago. Malgraŭ kelkaj regionaj grandaj diferencoj de alteco, la plejparto de la ŝtato estas milde ondonta peneplano.

 
Eagle Mountain. la plej alta loko en Minesoto je 701 m estas en la nordoriento de la ŝtato.

Du gravaj akvodislimoj kunvenas en la nordoriento de Minesoto proksime de la urbo de Hibbing, formantaj trioblan akvokolektan areon. Precipitaĵo povas flui laŭlonge de Misisipo suden al la Golfo de Meksiko, la Marvojo Sankt-Laŭrenco orienten al Atlantiko aŭ norden tra la akvodislimo de la Hudsona Golfo ĝis la Arkta Oceano.

La kromnomo de la ŝtato, “Lando de 10 000 lagoj”, taŭgas, ĉar ĝi havas 11 842 lagojn kies areo estas pli granda ol 4 ha. Minesoto havas 6 564 naturajn riverojn kaj riveretojn kiuj entute fluas por 111 000 km. Misisipo komencas sian vojaĝon el siaj fontoj ĉe la Lago Itasca kaj transiras la landlimon de Iovao 1 090 km laŭflue. Ĝi kuniĝas kun la Rivero Minnesota ĉe Fort Snelling, kun la Rivero St. Croix proksima al Hastings, kun la Rivero Chippewa ĉe Wabasha kaj per aliaj pli malgrandaj riveretoj. La Ruĝa Rivero de la Nordo (angle Red River of the North, france Rivière Rouge du Nord), en la fluejo de la glacia Lago Agassiz, drenas la nordokidentan parton de la ŝtato norden ĝis la Hudsona Golfo en Kanado. Proksimume 43 000 km² de malsekejoj estas en la landlimoj de Minesoto, la plej granda de tia areo de iu ajn ŝtato krom Alasko.

Flaŭro kaj faŭnoRedakti

Minesoto enhavas kvar ekologiajn provincojn: preria parkejo en la sudokcidenta kaj okcidenta partoj de la ŝtato; la orienta larĝa folia arbaro (Grando Bosko aŭ angle “Big Woods”) en la sudorienta, kiu etendas en malgrandiga strio al la nordokcidenta parto de la ŝtato, kie ĝi pasas al altoherbo (altogreso) tremolo parkejo; kaj la norda Laŭra (aŭ angle Laurentian) miksita arbaro. Ĝi pasas inter la norda neĝoarbaro (aŭ angle “boreal”), kiu enhavas pinio-, piceo-, kaj lariko-arbarojn, kaj la larĝa folia arbaro en la sudo, kiu enhavas kverkon, aceron, ulmon kaj similajn arbojn. La nordaj arbaroj estas vastaj sovaĝejoj de pinioj kaj piceoj miksitaj kun dislokitaj arbaretoj de betuloj kaj tremoloj.

Multaj nordaj arbaroj de Minesoto estis hakitaj, preterlase kelkajn disejojn de maljunaj kreskaj arbaroj en lokoj kiel la Chippewa Nacia Arbaro kaj la Supra Nacia Arbaro, kie la Akvolima Areo de Kanuoj enhavas preskaŭ 162 000 hektarojn de nehakita tero. Kvankam hakitado daŭras, rekreskado kaj replantado arbarigas proksimume trionon de la Ŝtato. La plejparto de la prerioj kaj kverkaj savanoj de Minesoto fragmentiĝas pere de kultivado, paŝtado, arbofaligado, kaj suburba konstruaĵo.

KlimatoRedakti

Minesoto spertas ekstremaĵojn de temperaturo pro ĝia kontinenta klimato, kun malvarmaj vintroj kaj varmaj someroj. La plej malalta registrita temperaturo estis −51 °C je Tower la 2-an de februaro 1996, kaj la plej alta estis 46 °C je Moorhead la 6-an de julio 1936. Meteologiaj eventoj inkluzivas pluvon, neĝon, blizardojn, fulmotondrojn, hajlon, fortan venton, kaj tornadojn. La kreskosezono varias de 90 tagoj je la nordo ĝis 160 tagoj je la sudoriento proksime al Misisipo, kaj mezaj temperaturoj varias de 3 °C ĝis 9 °C. Mezaj someraj rosopunktoj varias de 14 °C en la sudo ĝis 9 °C en la nordo. Avaraĝa ĉiujara precipitaĵo varias de 48 ĝis 89 cm, kaj senpluvecoj okazas ĉiujn 10 ĝis 50 jarojn.

Ĉiutagaj averaĝaj maksimumaj kaj minimumaj temperaturoj por elektitaj urboj en Minesoto[9]
Loko Julio (°C) Januaro (°C)
Mineapolo 28/18 −4/−13
Saint Paul 28/17 −5/−14
Rochester 28/17 −5/−16
Duluth 24/13 −7/−17
St. Cloud 27/14 −7/−18
Mankato 30/16 −5/−16
International Falls 25/11 −9/−21

Protektitaj landojRedakti

 
Pose Lake en la Boundary Waters Canoe Area Wilderness

La unua ŝtata parko, Itaska Ŝtata Parko, fondiĝis en 1891, kaj estas la fonto de la Rivero Misisipo. Hodiaŭ Minesoto havas 72 ŝtatajn parkojn kaj areojn de amuziĝo, 58 ŝtatajn arbarojn kiuj enhavas proksimume 16 000 km², kaj diversajn naturoservaĵojn, ĉiuj estritaj de la Minesota Fako de Naturaj Rimedoj. La Chippewa kaj Supra naciaj arbaroj enhavas areon de 22 000 km². La Supra Nacia Arbaro en la nordorienta parto entenas la Akvoliman Areon de Kanuoj (Boundary Waters Canoe Area angle), kiuj enhavas pli ol 4 000 km² kaj mil lagojn. Okcidente estas Nacia Parko de Vojaĝantoj (Voyageurs National Park angle). La Mississipi National River and Recreation Area (MNRRA) estas 116 km longa koridoro laŭlonge de la Rivero Misisipo tra la Areo de Mineapolo-Sankta Paŭlo, kiu konektas diversajn lokojn de historia, kultura kaj geologia intereso.

HistorioRedakti

 
Mapo de Minesota Teritorio 1849–1858

Antaŭ la ekloĝado de Eŭropanoj en Nordameriko, la Dakota tribo (subkulturo de la Siuoj) loĝis en Minesoto. La unuaj Eŭropanoj en Minesoto estis la francaj vojaĝantaj peltkomercistoj, kiuj alvenis en la 17-a jarcento kaj komencis kaptiladi proksime al la Granda Port-Vojo (angle Grand Portage). La Granda Port-Vojo estis grava vojeto tra la arbaro, kiu preterpasis akvofalojn de la Rivero Kolombo (angle Pidgeon River) kaj ebligis vojaĝi per kanuo de la Supra Lago ĝis profunde enlande. Poste tiun jarcenton, dum la Eŭropanoj ekloĝis sur la orientan marbordon de la hodiaŭa Kanado kaj Usono, la tieaj indiĝenoj (Aniŝinaboj) transloĝiĝis for de ili. Tribo de la Aniŝinaboj nomita Oĝibvoj migris en la Minesotan regionon, igante malpacon inter la Dakotoj kaj la Oĝibvoj.

Eŭropaj kaj Usonaj esploristoj kiel Daniel Greysolon (alianome Sieur du Lhut), Pastro Louis Hennepin, Jonathon Carver, Henry Schoolcraft, kaj Joseph Nicollet mapis la ŝtaton. La regiono apartenis al la Hispana Luiziano de 1762 ĝis 1802. La teritorio de la ŝtato oriente de Misisipa Rivero iĝis parto de Usono je la fino de la Usona Milito de Sendependeco, kiam la Dua Traktato de Parizo estas subskribita. La Teritorio okcidente de Misisipo estis akirita per la Vendo de Luiziano, kvankam pri parto de Ruĝa Rivera Valo estis disputita ĝis la Traktado de 1818. Fine de la 18-a jarcento, la Nordokcidenta Kompanio fondigis la vilaĝeton de Fortaĵo Ĉarloto (angle Fort Charlotte) ĉe la finiĝo de la Granda Port-Vojo. En la jaro 1803, la tuta vilaĝeto estis translokita 80 da kilometroj nordorienten al Fortaĵo Vilhelmo (angle Fort William).

En 1805, Zebulon Pike marĉandis kun la indiĝenoj pri la aĉeto de teritorio ĉe la kunfluiĝo de la Minesota kaj Misisipa riveroj, kie armea fortaĵo nomita “Fort Snelling” estis konstruita post ne longe. Ĝiaj soldatoj konstruis muelilojn por elfarigi farunon kaj seglignon apud la Akvofalo de Sankta Antonio sur la Misisipo (angle Saint Anthony Falls), la unuaj el multaj industrioj utiligintaj akvan potencon, ĉirkaŭ kiuj la urbo Mineapolo poste estiĝis. Dume, teruzurpantoj, ŝtatoficistoj, kaj pioniroj estis setlintaj apud Fortaĵo Snelling. En 1839, la armeo devigis ilin transloĝiĝi suben laŭ la rivero ĝis areo, kie poste estiĝis la urbo Sankta Paŭlo.

La Minesota Teritorio establiĝis laŭleĝe la 3-an de Marto 1849. La unua kunveno de la teritoria kongreso (okazinte la 2-an de Septembro, 1849) estis dominata de viroj el Nova Anglio aŭ viroj devenaj de Nova Anglio. Miloj da homoj venis por konstrui bienojn kaj rikolti seglignon, kaj Minesoto iĝis la 32-a Usona ŝtato la 11-an Majo de 1858. Ĉar la plejparto de la fondintoj devenis el Nova Anglio, la ŝtato havis la kromnomon “la Nova Anglio de Okcidento.”

Traktatoj inter la Eŭropdevenaj setlintoj kaj la Dakotaj kaj Oĝibvaj indiĝenoj pelis iom post iom la indiĝenojn for de iliaj landoj sur malgrandajn rezervejon. En 1861 la setlintoj de la urbo Mankato kreis la Kavalirojn de la Arbo por finfine forpeli ĉiujn indiĝenojn el la ŝtato. Malpaco kreskis kiam la vivkondiĉoj de Dakotoj degeneris, instigante la Dakotan Militon de 1862. La milito, kiu daŭris ses semajnojn, mortigis laŭdire 800 setlintojn kaj finiĝis kiam 38 indiĝenoj ricevis mortpunon kaj ĉiuj Dakotaj indiĝenoj estas forigitaj al la Dakota Teritorio okcidente de Minesoto.

Arbarekspluatado kaj Agrikulturo estis la ĉefindustrioj de la frua ekonomio de Minesoto. La segmueliloj ĉe la Akvofalo de Sankta Antonio kaj la urbetoj Pine City, Marine on St. Croix, Stillwater, kaj Winona fariĝis altan kvanton da segligno. Tiuj urboj situis sur riveroj, kiuj estis ideala por transportado. La Akvofalo de Sankta Antonio estis poste ankaŭ uzitaj por farunmueliloj. La Mineapolaj muelistoj produktis la plej altkvalitan farunon en Usono, kiu valoris duoble pli ol la faruno, kiun ĝi poste anstataŭigis. Komence de la 20-a jarcento, la Minesotaj muelistoj, ĉefe la firmaoj Pillsbury, Northwestern, kaj la Washburn-Crosby Kompanio (antaŭanto de General Mills), muelis 14,1 % de la grajno de Usono. La fer-minada industrio estabiliĝis per la malkovro de fera erco en Nordminesoto en la 1880-aj jaroj, kaj poste en la frua 20-a jarcento. La erco estas fervoje transportita al la urboj Duluth kaj Two Harbors, tie ŝarĝita sur ŝipojn, kaj ŝipita orienten sur la Grandaj Lagoj.

La industria disvolviĝo kaj la stariĝo de fabrikado laŭgrade migrigis la popolon de kamparaj areoj al urboj dum la frua 20-a jarcento. Tamen, agrikulturo restis disvastiĝinta. La Minesotan ekonomion tre afekciis la Granda Depresio, igante malaltajn prezojn por bienistoj, maldungojn inter ministoj, kaj laboristan malpacon. Pliseverigante la adversecon, okcidentan Minesoton kaj Nordan kaj Sudan Dakoton trafis senpluveco de 1931 ĝis 1935.

Programoj de Nova Interkonsento (angle New Deal) dispoziciis ekonomikan helpon. La Civila Konservada Korpuso (angle Civilian Conservation Corps) kaj aliaj programoj kreis kelkajn dungiĝojn por indiĝenoj sur iliaj reservejoj, kaj la Indian Reorganization Act de 1934 establis limigitan memregadon al triboj. Tio donis pli multan influon al indiĝenoj, kaj promociis pli da respekto al tribaj kutimoj ĉar religiaj ceremonioj kaj indiĝenaj lingvoj ne plu estis subpremitaj.

Post la Dua Mondmilito, industria disvolviĝo akceliĝis. Nova teknologio plialtigis bienan produktivecon pro aŭtomatigita nutrado de porkoj kaj bovoj, mekanika melkado de bovinoj, kaj bredado de kokoj en grandaj konstruaĵoj. Kulturado iĝis specialigita pro la hibridigo de maizo kaj tritiko, kaj biena maŝinaro disvastiĝis. La suburboj kreskis pli rapide pro la postmilitaj loĝejaj bezonoj kaj oportuna transportado, kiu ebligis specialigitajn laborpostenojn. Minesoto ankaŭ iĝis centro de teknologio. Kelkaj novaj firmaoj, ekzemple Sperry Rand (antaŭe Engineering Research Associates), Control Data, kaj Cray Research, produktigis komputilojn. Novajn medicinajn aparatojn inventis ekzistantaj firmaoj kiel Metronic kaj poste Starkey Hearing Technologies. La mondfamaj firmaoj 3M kaj Honeywell estas fonditaj kaj elfarigis diversajn teknologiajn produktaĵojn.

Urboj kaj urbetojRedakti

 
National Farmers Bank en Owatonna, desegnita de Louis Sullivan

Sankta Paŭlo situas en la mezoriento de Minesoto ĉe la bordoj de la Rivero Misisipo. Ekde 1849, ĝi longdaŭre estis la ĉefurbo de Minesoto, unue por la Teritorio de Minesoto, kaj poste en 1858 por la ŝtato.

Sankta Paŭlo apudas la plej grandan loĝantaran urbon Mineapolo. Kune, ili kaj siaj antaŭurboj estas konataj kiel la metropola areo de la Ĝemelaj Urboj, kiu estas la 16-a plej granda metropola areo en Usono, kaj estas loĝejo por preskaŭ 55 procentoj de la popolo de la ŝtato. La cetero de la ŝtato estas konata kiel “Plej Granda Minesoto” aŭ “Eksterŝtata Minesoto”.

La ŝtato enhavas 17 urbojn kun loĝantaro de pli ol 50 000, ekde la popolnombrado de 2010. En malpliigita aranĝo de popolnombro, ili estas Mineapolo, Sankta Paŭlo, Rochester, Duluth, Bloomington, Brooklyn Park, Plymouth, Saint Cloud, Woodbury, Eagan, Maple Grove, Coon Rapids, Eden Prairie, Minnetonka, Burnsville, Apple Valley, Blaine, and Lakeville. El tiuj, nur Rochester, Duluth, kaj Saint Cloud situas ekster la metropola areo de la Ĝemelaj Urboj.

La popolo de Minesoto daŭre kreskas, principe en la urbaj centroj. La popoloj de metropolaj kantonoj de Sherburne kaj Scott duobliĝis de 1980 ĝis 2000, kiam 40 el la 87 kantonoj de la ŝtato perdis loĝantojn dum la sama periodo.

DemografiojRedakti

LoĝantaroRedakti

El malpli da 6 120 blankaj setlintoj en 1850, la oficiala loĝantaro de Minesoto kreskis al pli da 1,7 milionoj por la jaro 1900. Ĉiuj el la sekvantaj ses jardekoj vidis 15 procenta kresko en la loĝantaro, atinginte 3,4 milionon en 1960. La kresko tiam malrapidiĝis, kreskante 11 procentoj al 3,8 milionoj en 1970, kaj averaĝo de 9 procentoj dum la sekvantaj tri jardekoj al 4,9 milionoj en la Censo de 2000.

La Usona Buroo de la Censo proksimumas la loĝantaron de Minesoto esti 5 639 632 la 1-an de julio 2019, 6,33 procenta kresko ekde la 2010-a Usona Censo.[10] La kvoto de ŝanĝo de loĝantaro kaj disvastigo de aĝo kaj sekso proksimumas la nacian averaĝon. La centro de la loĝantaro de Minesoto troviĝas en la kantono de Hennepin

Laŭ la censo de 2010 la loĝantaro de Minesoto estis 5 303 925. La seksa kvoto de la ŝtato estis 49,6% vira kaj 50,4 ina. 24,2% el la loĝantaro havis malpli da 18 jarojn; 9,5% inter la aĝoj de 18 kaj 24; 26,3% ekde 25 al 44; 27,1% ekde 45 al 64; kaj 12,9% je 65 jaroj aŭ pli. La sekvanta tabelo montras la rasan kunmetaĵon de la loĝantaro de Minesoto en la jaro 2017.

Rasa kunmetaĵo de la loĝantaro de Minesoto [11]
Raso Loĝantaro (takso de 2017) Procentoj
Tuta loĝantaro 5,576,606 100%
Blankuloj 4,708,215 84,3%
NigrulojAfrik-usonanoj 365,225 5,7%
Usonaj indianoj kaj Indiĝenoj de Alasko 75,402 1,0%
Azianoj 284,643 4,5%
Havajanoj kaj aliaj Pacifikaj insulanoj 3,970 0,0%
Aliaj rasoj 88,296 1,6%
Du aŭ pli rasoj 139,151 2,7%

Laŭ la “American Community Survey” de 2017, 5,1% el la loĝantaro de Minesoto estis de Hispana origino: meksikanoj (3,5%), puertorikanoj (0,2%), kubanoj (0,1%), kaj alia hispana origino (1,2%). La deveno de pli da 5 procentoj de la loĝantaro estis: Germana (33,8%), Norvega (15,3%), Irlanda (10,4%), Sveda (8,1%), kaj Brita (5,4%.

En 2011 nehispanaj blankuloj raportis 72,3% de ĉiuj naskoj. La kreskantaj minoriaj grupoj de Minesoto, tamen, ankoraŭ formas malpli grandan procenton de la loĝantaro ol la tuta nacio.

Minesoto havas la pli grandan loĝantaron de Somalioj, kun proksimume 57 000 homoj, la plej granda koncentriĝo ekstere la Korno de Afriko.

ReligioRedakti

La plejmulto da minesotanoj estas protestantoj, el kiuj granda nombro estas luteranoj. La Romkatolika eklezio estas la plej granda eklezio en la ŝtato.

Kvankam la kristanismo dominas, Minesoto havas longan historion de nekristanaj religioj. Aŝkenazaj judaj pioniroj fondis la unuan sinagogon en Sankta Paŭlo en 1856. Minesoto estas hejmo de pli ol 30 moskeoj, la plejparto en la ĉirkaŭaĵo de la Ĝemelaj Urboj. La Templo de ECK, la spirita hejmo de Eckankar, baziĝas en Minesoto.

EkonomioRedakti

Minesoto estis iame ĉefe produktanto de krudmaterialoj, sed la ekonomio de Minesoto transformiĝis kaj nun emfazas finitajn produktojn kaj servojn. Eble la plej signifa trajto de la ekonomio estas ĝia diverseco; la relativaj rezultoj de ĝiaj komercaj sektoroj tre proksime kongruas kun la tuta nacio. La Minesota ekonomio havis malnetan enlandan produkton de $ 262 miliardoj en 2008; 33 el la plej supraj 1 000 kompanioj de Usono havas ilian ĉefsidejon en Minesoto, inkluzive de Target, UnitedHealth Group, 3M, General Mills, US Bancorp , Ameriprise, Hormel, Land O 'Lakes, SuperValu, Best Buy, kaj Valspar. Privataj kompanioj bazitaj en Minesoto inkluzivas Cargill, la plej grandan privatposedatan kompanion en Usono, kaj Carlson Companies, la gepatra kompanio de Radisson Hoteloj.

La persona enspezo de Minesoto en 2008 estis po persono US$ 42 772, la deka plej alta en la nacio. Ĝia trijara meza hejmanara enspezo de 2002 ĝis 2004 estis US$ 55 914, rangante kvina en Usono kaj unue inter la 36 ŝtatoj ne sur la Atlantika marbordo.

En decembro 2018 la senlaboreca procento de la ŝtato estis 2.8 procentoj.

Industrio kaj komercoRedakti

 
La IDS-Turo, desegnita de Philip Johnson, plej alta konstruaĵo de la ŝtato ,[12] reflektanta Wells Fargo Center, konstruaĵo laŭ Artdekora stilo desegnita de César Pelli.

La plej fruaj industrioj de Minesoto estis komerco de pelto kaj terkultivado. Mineapolo kreskis ĉirkaŭ la farunmuelilejoj uzantaj la akvopovon de la Akvofalo de Sankta Antonio. Kvankam nuntempe malpli ol unu procento de la popolo laboras en terkultivado, ĝi restas tre grava en la ŝtata ekonomio, metante ĝin sesa en la nacio kun la valoro de venditaj produktoj. La ŝtato estas la plej granda produktanto de sukerbetoj, dolĉaj maizoj kaj pizoj por procedado kaj hejmaj meleagroj. Minesoto ankaŭ estas granda produktanto de maizoj kaj sojfaboj, kaj havas la plej multnombron de manĝaĵaj kooperativoj popersone en Usono. Arbarlaboro daŭre estas forta, inkluzive de arbohakado, pulpa procesado, papera produktado, kaj fabrikado de arbaraj produktoj. Minesoto estis fama por siaj minoj de mola erco, kiuj produktis grandan kvanton de la fererco en la mondo dum pli ol jarcento. Kvankam la altakvalita erco estas nun elĉerpita, la minado de la malaltkvalita fererco takonito daŭras, uzanta lokajn disvolvigitajn procedojn pro savi la industrion. En 2004, la ŝtato produktis 75 procentojn de la uzebla fereco de la lando. La minada prospero kreis la havenurbon de Duluth, kiu daŭras esti grava por transporto de erco, karbo kaj agrikulturaj produktoj. La fabrikada sektoro nun inkluzivas teknologiajn kaj biomedicinajn firmaojn, aldone al la pli malnovaj manĝofabrikistoj kaj peza industrio. La unua vendejaro en Usono estis Southdale Center en Edina, kaj la plej granda estas Mall of America en Bloomington.

Minesoto havas loterion, kiu inkluzivas la ludojn Northstar Cash kaj Gopher 5 kaj tri multeŝtatajn ludojn: Powerball, Mega Millions kaj Lotto America.

Uzo de energio kaj produktadoRedakti

Minesoto produktas etanolan hejtaĵon kaj estis la unua, kiu ordonas ĝian uzadon, miksaĵo enhavanta 10% etanolon (nomita E10). En 2019 ekzistis pli ol 411 benzinstacioj provizantaj E85-hejtaĵon, enhavante 85% etanolon kaj 15% benzinon. La ŝtato estas postulanta 2% biodizel-miksaĵon en dizel-hejtaĵo ekde 2005. Minesoto estas en 2019 la sepa plej granda ventenergia produktanto en la nacio kaj akiras preskaŭ kvinonon de sia tuta elektra energio el vento.

Ŝtataj ImpostojRedakti

Minesoto havas progresivan strukturon de enspezimposto; la kvar grupoj de ŝtataj enspezimpostoj estas 5,35, 7,05, 7,85 kaj 9,85 elcentoj, depende de enspezo. Aktuale en 2008 Minesoto estis klasita 12-a en la nacio laŭ totalaj ŝtataj kaj lokaj impostoj. En 2008 Minesotanoj pagis 10,2% de sia enspezo en ŝtataj kaj lokaj impostoj; la usona mezumo estis 9,7%. La ŝtata venda imposto en Minesoto estas 6.875%, sed vestaĵoj, preskribitaj drogaj medikamentoj kaj manĝaĵoj por hejma konsumo estas neimposteblaj. La ŝtata leĝdona parlamento rajtas permesi al municipoj estigi lokajn vendajn impostojn kaj specialajn lokajn impostojn, kiel la suplementan vendan imposton de 0,5% en Mineapolo. Ekzistas akcizoj sur alkoholo, tabako, kaj motora hejtaĵo. La ŝtato impostas aferojn aĉetitajn aliloke sed uzatajn en Minesoto. Posedantoj de terenaĵoj en Minesoto pagas bienimpostojn al sia konteo, municipo, lerneja distrikto, kaj specialaj impostaj distriktoj.

KulturoRedakti

Belartoj kaj scenaj artojRedakti

 
La norda fasado de la Mineapola Instituto de Arto en novklasika stilo, desegnita de la firmao McKim, Mead and White.

La superaj belartaj muzeoj de Minesoto inkluzivas la Mineapola Instituto de Arto, la Walker Artmuzeo, la Frederick R. Weisman Artmuzeo, kaj La Muzeo de Rusa Arto. Ĉiuj troviĝas en Mineapolo. La Minesota Orkestro kaj la Sankta Paŭla Ĉambra Orkestro estas elstaraj profesiaj musikaj ensembloj, kiuj koncertas kaj disponigas edukajn programojn al la komunumo de la Ĝemelaj Urboj. La mondfama Guthrie Teatro transloĝiĝis je 2006 en novan konstruaĵon kun tri scenejoj kaj elvido sur la Rivero Misisipo. Teatraj, muzikaj, kaj komikaj spektakloj en la regiono estas tre popularaj. La Ĝemelaj Urboj havas pli da teatraj sidlokoj por ĉiu persono ol iu ajn urbo krom Novjorko, vendanta jare 2,3 milionojn da biletoj. La Minesota “Fringe Festival” estas ĉiujara celebrado de teatro, danco, improvizaĵo, pupteatro, vidaj artoj, muzikaloj, kaj spektaloj por infanoj. La somera festivalo konsistas el pli ol 800 prezentaĵoj en 11 tagoj in Mineapolo, kaj estas la plej granda arta festivalo en Usono sen enirĵurio.

LiteraturoRedakti

La rigoroj kaj rekompencoj de la pionira vivo sur la prerio estas la temo de la libro Ĝigantoj en la Tero de Ole Rolvaag kaj la serio de libroj por infanoj per Laura Ingalls Wilder kiu komencis kun Dometo sur la Prerio. Sinclair Lewis malafable portretas la urbetan vivon en sia romano Ĉefstrato, dum Garrison Keillor traktas la temon pli ĝentile kaj amante en siaj rakontoj de la fikcia urbo Lake Wobegon. La denaska Sankta Paŭlano F. Scott Fitzgerald verkis pri la sociaj sensekurecoj kaj aspiradoj de la juna urbo en rakontoj kiel "Vintraj Revoj" kaj "La Glacia Palaco". Minesoto inspiris al Henry Wadsworth Longfellow la epopeon La Kanto de Hiawatha, kiu mencias multe da ŝtataj lokoj kaj akvejoj. La denaska Minesotano Robert Zimmermann (alinome Bob Dylan) ricevis la Nobel-Premion pri Literaturo de 2016.

DistriĝoRedakti

Minesotaj muzikistoj inkluzivas Bob Dylan, Eddie Cochran, La Fratinoj Andrews, The Castaways, The Trashmen, Prince, Soul Asylum, David Ellefson, Chad Smith, John Wozniak, Hüsker Dü, Owl City, The Replacements, kaj Dessa. Minesotanoj influis la historion de muziko per popola kulturo: "Boogie Woogie Bugle Boy" de la Fratinoj Andrews estis populara kanto neforgeseble ligita al la Dua Mondmilito; simile "Surfin' Bird" de la Trashmen kaj la kantoj de Bob Dylan reprezentis la du flankojn de la 1960-aj jaroj. En la 1980-aj, influaj muzikistoj kaj grupoj inkluzivis Prince, The Original 7ven, Jimmy Jam & Terry Lewis, The Jets, Lipps Inc., kaj Information Society.

Minesotanoj faris signifoplenajn kontribuaĵojn al komedio, teatro, amaskomunikiloj, kaj filmo. La bildstrio Peanuts estas kreita de Charles M. Schulz, kiu naskis en Mineapolo kaj plenkreskiĝis en Sankta Paŭlo.[13] La fama radioprogramo A Prairie Home Companion, kiu komenciĝis en la jaro 1974, estis elsendita dum 40 jaroj. Kulta sciencfikcia programo, Mystery Science Theater 3000, kiu aperas en kabla televido, estas kreita de Joel Hodgson je Hopkins kaj Mineapolo. Alia populara komedia programo, The Daily Show, estas kreitaĵo de Lizz Winstead kaj Madeleine Smithberg.

Joel kaj Ethan Coen, Terry Gilliam, Bill Pohlad, kaj Mike Todd kontribuis al la arto de filmoproduktado kiel skriptistoj, reĝisoroj, kaj produktistoj. Konataj aktoroj el Minesoto estas Loni Anderson, Richard Dean Anderson, James Arness, Jessica Biel, Rachael Leigh Cook, Julia Duffy, Mike Farrell, Judy Garland, Peter Graves, Josh Hartnett, Garrett Hedlund, Tippi Hedren, Jessica Lange, Kelly Lynch, E.G. Marshall, Laura Osnes, Melissa Peterman, Chris Pratt, Marion Ross, Jane Russell, Winona Ryder, Seann William Scott, Kevin Sorbo, Lea Thompson, Vince Vaughn, Jesse Ventura, kaj Steve Zahn.

Populara kulturoRedakti

 
Violona konkurso por junularo ĉe la Minesota Ŝtata Foiro

Ĝeneralaj trajtoj de Minesotanoj inkluzivas trean sed supraĵan afablecon, Luteranismon, fortan senton de komunumo kaj komuna kulturo kaj distingan subspecon de la angla lingvo, la Nordcentra Usonangla Lingvo, kiu uzas multajn skandinavajn esprimojn. Aliaj (sed maloftaj) spuroj de skandinava kulturo ankoraŭ restas en tradiciaj kristnaskaj manĝaĵoj, ekzemple “lutefisk” (moruo prezervita en lesivo) aŭ “lefse” (krespoj el terpomoj kaj faruno). Komunaj manĝoj (potluck) ofte troviĝas; la partoprenantoj alportas kutime varmajn unupotajn manĝaĵojn (hotdish), kiuj ofte enhavas nudelojn, viandon aŭ legumojn en saŭco.

La vivo en Minesoto estas bildigita (aŭ uzita kiel fono) en multaj filmoj kaj en famaj televidaj serioj. Kelkaj gravaj filmoj estas ankaŭ filmita en Minesoto.

La Minesota Ŝtata Foiro, en reklamoj nomita la Grandan Minesotan Kuniĝon, estas grava tutŝtata kultura evento. En ŝtato kun 5,6 millionoj da civitanoj, venis 2,1 millionoj da visitantoj al la foiro en 2019, kio estas nova rekordo. La foiro ampleksas la diversecon de la Minesota vivo, inkluzivante belan arton, sciencon, agrikulturon, kuirarton, bestobredadon, muzikon, spektaklojn kaj komercaĵojn. Ĝi estas konata pro sia semarto, skulptaĵoj de foiraj princinoj el butero, la akuŝo-brutejo, kaj la “plej dika porko” konkurso. Oni povas ankaŭ trovi diversajn manĝaĵojn, tre ofte trempfrititajn. Multaj el ĉi tiuj atrakcioj troviĝas malgrandskale ankaŭ je pli malgrandaj kantonaj foiroj.

Aliaj grandaj festivaloj inkluzivas la Sanktan Paŭlan Vintran Kermeson, la Minesotan Renesancfeston, la Mineapolan Paradon de la “Aquatennial” (kiu festas lagojn, riverojn kaj riveretojn), la Muelilurban Muzikfestivalon, la Kristanan Muzikfestivalon “Sonshine” en Willmar, la Judy Garland-Festivalon en Grand Rapids kaj multajn aliajn.

SanoRedakti

 
La Mayo Clinic en Rochester

Minesotanoj havas malaltajn kvotojn de trofruaj naskoj, infana morteco, kardiovaskula malsano kaj enlaboraj mortoj. Ili havas longajn vivdaŭrojn kaj altajn kvotojn de sansekuro kaj regulara ekzercado. Pro tiuj mezuroj, du grupoj juĝis Minesoton la plej sana ŝtato de la nacio; tamen, en unu el tiuj rangoj, Minesoto malsupreniris de la unua ĝis la sesa rango en la nacio inter 2005 kaj 2009 pere de malalta financado de saneco kaj la prevalenco de la trodrinkado. Malgraŭ la fortaj sanindikoj, Minesoto ankoraŭ havas grandan sanmalegalecon inter siaj minoritaj popoloj.

La 1-an de oktobro 2007, Minesoto iĝis la dek sepa ŝtato leĝigi la Akto de Libera Spirado, ŝtata interdikto de fumado en restoracioj kaj drinkejoj.

La zorgo de la sano en la ŝtato provizas kompleta reto de malsanulejoj kaj klinikoj funkciigitaj de de diversaj firmaoj, inkluzive de Allina Hospitals & Clinics, CentraCare Health System, Essentia Health, Fairview Health Services, HealthPartners, kaj la Mayo Clinic Health System. Estas du instruantaj malsanulejoj kaj medikaj lernejoj en Minesoto. La Medika Fako de la Universitato de Minesoto estas altgrada institucio de instruado kiu faris multaj eltrovoj de kuracado, kaj siaj esploradoj grave kontribuas al la kreskanta industrio de bioteknologio de la ŝtato. La Mayo Clinic, mondfama malsanulejo bazita en Rochester, fondis William Worrall Mayo, enmigranto de Britio.

EdukadoRedakti

 
Pillsbury Hall estas unu el la plej malnovaj konstruaĵoj (je 1889) sur la tereno de la Universitato de Minesoto.

Unu el la unuaj agoj de la Minesota parlamento kiam ĝi malfermiĝis en 1858 estis la kreado de nova lernejo en la urbo Winona por eduki instruistojn. La sindevigo de Minesoto al edukado kontribuis al literata kaj bonedukita populacio. En 2009, laŭ la Usona Oficejo de Censo, Minesoto havis la duan plej altan proporcion de mezlernejaj diplomiĝintoj, kun 91,5% de homoj, kiu aĝas almenaŭ 25 jarojn, posedantaj diplomon, kaj la dekan plej altan proporcion de homoj kun bakalaŭroj.

En 2015, Mineapolo estis nomita la "Plej Legipova Urbo" de la nacio, dum Sankta Paŭlo lokis kvara, laŭ grava ĉiujara enketo. En referaĵo en 2013 farita de la Nacia Centro por Eduka Statistiko komparanta la efektivigo de ok-gradaj studentoj internacie en matematiko kaj scienco, Minesoto viciĝis oka en la mondo kaj tria en Usono, malantaŭ Masaĉuseco kaj Vermonto.

En 2014, Minesotaj studentoj gajnis la dekan plej altan mezan kunmetaĵan poentaron en la nacio en la universitata akcepto-ekzameno. En 2013, Minesoto elpezis po lernanto pli da mono por publika edukado ol 29 aliaj ŝtatoj. La ŝtato ne kompensas al gepatroj la kostojn de privata lernejo de iliaj infanoj; tamen ĝi subtenas sendependajn lernejojn.

La ŝtato havas multajn publikajn universitatojn kaj kolegiojn, inkluzive 37 institutoj en la Minesota Ŝtata Kolegia kaj Universitata Sistemo, kaj kvin ĉefaj terenoj en la sistemo de la Universitato de Minesoto. Ekzistas pli ol 20 privataj kolegioj kaj universitatoj, ses de kiu lokas inter la dek plej bonaj kolegioj por liberalaj artoj.

TransportoRedakti

 
Aerial Lift Bridge ĉe Duluth

Sur la ŝtata nivelo transporton en Minesoto kontrolas la Minesota Departemento de Transporto (Minnesota Department of Transportation, mallonge MnDOT). Regionaj kaj lokaj registaroj kontrolas transporton sur siaj niveloj. Ĉefaj transportaj koridoroj radias el la metropola areo de Mineapolo-Sankta Paŭlo kaj sekvas la interŝtataj ŝosejaj koridoroj en regionoj ekster tiu metropola areo. La ĉefaj interŝtataj ŝoseoj estas Interŝtata 35 (Interstate 35, mallonge I-35), I-90 kaj I-94. I-35 kaj I-94 trairas kaj interkonektas la metropola areo de Mineapolo-Sankta Paŭlo. I-90 estas en la sudo de Minesoto, kaj ĝia ĝenerala direkto estas oriente-okcidente. En 2006 Minesotanoj aprobis konstitucian amendon, kiu devigas, ke vendimpostojn kaj uzadimpostojn de motoraj veturiloj oni uzu por transporto. Ĝi devigas, ke oni uzu almenaŭ 40 procentojn por publika transporto. Estas preskaŭ dudekoj da fervojaj koridoroj en Minesoto, la plimulto de kiuj transiras Mineapolo-Sankta Paŭlon aŭ Duluth. Estas akvotransporto per la Misisipa riversistemo kaj el la havenoj de Supra Lago.

La ĉefa flughaveno en Minesoto estas Minneapolis–St. Paul International Airport (mallonge, MSP), grava pasaĝera kaj frajta nabo por la flugkompanioj Delta Air Lines kaj Sun Country Airlines. La plimulto de aliaj enlandaj flugkompanioj servas la flughavenon. Grandan komercan jetan servicon provizas flughavenoj ĉe Duluth kaj Rochester. Ili havas planitajn pendolveturajn servicojn al kvar pli malgrandaj urboj per tri flugkompanioj de la marko Delta Connection: SkyWest Airlines, Compass Airlines kaj Endeavor Air.

 
Veturilo de la Blue Line en Mineapolo

En la metropola areo de Mineapolo-Sankta Paŭlo, la plej granda sistemo de publika transporto estas Metro Transit. Aliaj metropolaj transportsistemoj estas la suburbaj sistemoj Minnesota Valley Transit Authority, SouthWest Transit, Plymouth Metrolink, Maple Grove Transit kaj aliaj. Ekster la metropola areo publikan transporton provizas urbaj sistemoj kiel Duluth Transit Authority, Mankato Transit System, MATBUS (Fargo-Moorhead), Rochester Public Transit, Saint Cloud Metro Bus, Winona Public Transit kaj aliaj. Por handikapuloj en la plimulto de Minesotaj kantonoj, la sistemo Dial-a-Ride estas havebla, per kiu ili povas mendi veturon per telefono..

Krom bustransporto, la Empire Builder (Chicago–Seattle/Portland) de Amtrak, ĉiutaga traijno kiu transiras Minesoton, haltas ĉe Saint Paul Union Station kaj kvin aliaj stacioj. Interurbaj buskompanioj inkluzivas Jefferson Lines, Greyhound kaj Megabus. Lokan publikan transporton provizas busaj sistemoj en la pli grandaj urboj kaj du trajnaj sistemoj. La pendolvetura trajno Northstar Line iras el Big Lake al la stacio de Target Field en urbocentra Mineapolo. El tie, malpeza trajno iras al Saint Paul Union Depot per la Green Line kaj al la flughaveno MSP kaj la vendejaro Mall of America per la Blue Line.

RegistaroRedakti

 
La historia blazono de Minnesoto en 1876

Same kiel la federacia registaro de Usono la registaro de Minesoto konsistas el ekzekutiva, leĝdona, kaj juĝista branĉoj.

EkzekutivoRedakti

 
Ŝtatestro Tim Walz

La ekzekutiva sekcio havas ŝtatestron kiel ĉefestron. La nuna ŝtatestro, Tim Walz, estas membro de la Minnesota Democratic-Farmer-Labor Party (en Esperanto, la Minesota Demokrata-Kultivista-Labora Partio) aŭ, mallonge, DFL. Li eniris la oficejon la 7-an de januaro 2019. La ŝtatestro havas kabineton kiu konsistas el la ĉefoj de diversaj ŝtataj agentejoj de la registaro, nomataj komisarojn. La aliaj elektitaj konstituciaj oficejoj estas ŝtata sekretario, ĝenerala advokato, kaj ŝtata kont-kontrolisto.

Konstituciaj oficuloj:

  • Ŝtatestro--Tim Walz (DFL)
  • Vicŝtatestro--Peggy Flanagan (DFL)
  • Ŝtata Sekretario--Steve Simon (DFL)
  • Ĝenerala Advokato--Keith Ellison (DFL)
  • Ŝtata Kont-kontrolisto--Julie Blaha (DFL)

Leĝodona parlamentoRedakti

 
La Minesota ŝtata kapitolo en Sankta Paŭlo, desegnita de Cass Gilbert

La leĝodona parlamento de Minesoto estas duĉambra korpo kiu konsistas el la Senato kaj la Ĉambro de Reprezentantoj. La ŝtato havas 67 senatajn distriktojn, ĉiu kun proksimume 60 000 homoj. Ĉiu senata distrikto havas unu senatanon kaj du reprezentantojn, ĉiu senata distrikta dividita en sekcioj A kaj B, kiuj estas ĝiaj reprezentantaj distriktoj. La senatanoj servas kvar jarojn kaj la reprezentantoj du jarojn. Dum la voĉdonado de novembro 2010, la Respublikana Partio de Minesoto gajnis 25 reprezentantajn seĝojn, donante al ili majoritaton en la Ĉambro de Reprezentantoj de 72-62. En la voĉdonado de 2010, la voĉdonantoj elektis respublikanan majoritaton en la Senato por la unua fojo ekde 1972. En 2012, la Demokratoj regajnis la Ĉambron de Reprezentantoj kun marĝeno de 73-63, gajnante 11 seĝojn; la Demokratoj ankaŭ regajnis la Senaton de Minesoto. Rego de la ĉambroj revenis al la Respublikanoj en la voĉdonado de 2016.

Gvidado de la Ĉambro de Reprezentantoj[14]

Gvidado de la Senato[15]

JuĝistaroRedakti

La Minesota Sistemo de Kortumoj havas tri nivelojn. Procesoj komenciĝas en distriktaj kortumoj, kiuj estas kortumoj de ĝenerala jurisdikcio. Ekzistas 279 distriktaj kortumoj en dek juĝaj distriktoj. Apelacioj el la distriktaj kortumoj estas juĝitaj de la Minesota Kasacia Kortumo, konsistanta el 19 juĝoj, kiuj kutime funkcias per tribunaloj. La sepjuĝa Minesota Ĉefkortumo, la plej supera kasacia kortumo, aŭskultas ĉiujn apelaciojn de la Kasacia Kortumo, la impost-kortumo, kaj ĉiuj kondamnoj por premedita murdo. Ĝi havis ankaŭ originalan jurisdikcion pri pridisputataj elektadoj. Du fakaj kortumoj ekzistas ene administraciaj agentejoj: la kortumo pri laborista akcident-asekuro, kaj la impost-kortumo, kiuj traktas nekrimajn kazojn.

RegionaRedakti

Krom la urbaj kaj kantonaj registarniveloj, Minesoto havas aliajn registarajn organizaĵojn, kiuj efektivigas kontroladon kaj planadon. Regionaj komisianoj pri disvolviĝo disponigas teknikajn asistadon al lokaj registaroj en larĝaj multkantaj areoj de la ŝtato. Metropolaj Planadaj Organizacioj (MPO-j), kiel la Metropola Konsilio, efektivigas kontroladon kaj planadon de landutiligo en metropolaj areoj. Multaj lagoj kaj riveroj estas kontrolataj de akvodislimo-komisionoj kaj ter- kaj akvo-konservadaj komisionoj.

FederalaRedakti

La usonaj senatanoj de Minesoto estas Demokrato Amy Klobuchar kaj Demokrato Tina Smith. La rezulto de la voĉdonado por la usona senato en 2008 en Minesoto estis kontestita ĝis la 30-a de junio 2009. Kiam la Suprema Tribunalo de Minesoto reĝis favore al Al Franken, Respublikano Norm Coleman koncedis la venkon. Franken demisiis la 2-an de januaro 2018, kaj la Minesota Ŝtatestro Mark Dayton nomis sian vicŝtatestron, Tina Smith, al la seĝo de Franken ĝis speciala voĉdonado en novembro de 2018. La ŝtato havas ok kongresajn distriktojn. Ili estas reprezentitaj de Jim Hagedorn (1-a distrikto; R), Angie Craig (2-a; DFL), Dean Phillips (3-a; DFL), Betty McCollum (4-a; DFL), Ilhan Omar (5-a; DFL), Tom Emmer (6-a, R), Collin Peterson (7-a; DFL), and Pete Stauber (8-a; R).

Federalaj procesoj okazas en la Usona Distrikta Tribunalo por la Distrikto de Minesoto, kiu havas tribunalojn en Mineapolo, Sankta Paŭlo, Duluth, kaj Fergus Falls. Apelacioj okazas en la Oka Cirkuita Tribunalo de Apelacioj, kiu baziĝas en Sankta Luiso, Misurio kaj kutime ankaŭ aŭdas procesojn en Sankta Paŭlo.

TribaRedakti

La Ŝtato de Minesoto estis kreita de la Usona federala registaro en la tradiciaj kaj kulturaj etendiĝo de terenoj okupitaj de la Dakotaj kaj Aniŝinabaj popoloj, krom aliaj usonaj indiĝenaj popoloj. Post multaj jaroj de malegalaj traktadoj kaj devigitaj resetladoj pere de la ŝtata kaj federala registaroj, la triboj reorganiziĝis en suverenaj tribaj registaroj. Aktuale, la tribaj registaroj dividiĝas en 11 semi-aŭtonomaj rezervejoj kiuj negocias kun Usono kaj la ŝtato ambaŭflanke:

Kvar Dakotaj Mdevakantonaj komunumoj:

  • Komunumo de Prairie Island
  • Komunumo de Shakopee Mdewakanton Sioux
  • Malsupra Rezervejo de Sioux
  • Supra Rezervejo de Sioux--Pejuhutazizi Oyate

Sep Aniŝinabaj rezervejoj

  • Bois Forte Band of Chippewa
  • Fond du Lac Band of Lake Superior Chippewa
  • Grand Portage Band of Chippewa
  • Leech Lake Band of Ojibwe
  • Mille Lacs Band of Ojibwe
  • White Earth Band of Ojibwe
  • Red Lake Band of Chippewa

La unuaj ses el la Aniŝinabaj grupoj komponas la Minnesota Chippewa Tribe, la kolekta federale rekonita triba registaro de la rezervejo de Bois Forte, Fond du Lac, Grand Portage, Leech Lake, Mille Lacs, kaj White Earth.

PolitikoRedakti

Minesoto estas konata por poltike aktiva civito, kaj popolismo delonge estas forto en la politikaj partioj de la ŝtato. El tiuj civitanoj kiuj havas voĉdonrajton, Minesoto regule havas grandajn procentojn kiuj balotas. En la elekto de 2008 por usona prezidento, 78,2% de voĉdonrajtaj Minesotanoj balotis—la plej grandaj procentoj de iu ajn usona ŝtato—kompare kun la nacia meznombro de 61,2%. Civitanoj kiuj volas baloti povas, kun pruvo de loĝado, enskribiĝi ĉe iliaj balotejo la tagon de la elekto.

Kiam li alparolis la Demokratan Nacian Kunvenon de 1948, Hubert Humphrey gajnis nacian atenton por la ŝtato. Minesotanoj pliofte donas siajn voĉojn de la usona elektantaro (angle United States Electoral College) al la demokrataj kandidatoj por prezidento, ekde 1976, pli longe ol iu alia ŝtato. Minesoto estas la nura ŝtato kiu ne voĉdonis por Ronald Reagan en liaj du prezidentaj kampanjoj. Minesoto voĉdonis por la Demokrata Partio en ĉiuj prezidentaj elektoj ekde 1960, krom la elekto de 1972, kiam la respublikana kandidato Richard Nixon gajnis.

La Demokrata kaj Respublikana Partioj ambaŭ havas ĉefpartian statuson en Minesoto, tamen sur la ŝtata nivelo, la ”Demokrata” partio fakte estas aparta partio, oficiale nomita la Minnesota Democratic-Farmer-Labor Party (en Esperanto, la Minesota Demokrata-Kultivista-Labora Partio) aŭ, mallonge, DFL. Ĝi fariĝis el alianco en 1944 de la Minnesota Democratic Party kaj la Minnesota Farmer-Labor Party.

La ŝtato havis kaj kontinuas havi aktivajn triaj-partiajn movadojn. La Reform Party (Reforma Partio), nun la Independence Party (Sendependa Partio), sukcesis elekti la eksurbestron de Brooklyn Park kaj eksspektaklan luktiston Jesse Ventura kiel ŝtatestron en 1998. La Independence Party ricevis sufiĉan subtenon por gardi sian ĉefpartian statuson. La Green Party (Verda Partio), kvankam ĝi ne plu havas ĉefpartian statuson, havas gravan rolon en urbaj registaroj, precipe en Mineapolo kaj Duluth, kie ĝi rekte konkuras kun la partio DFL por lokaj oficoj. La ŝtato de Minesoto donas monon por elektoj al ĉefaj partioj. Oni rezervas ĉefpartian statuson al tiuj partioj kies kandidatoj gajnis kvin procentojn aŭ pli de la voĉoj en iu traŝtata elekto (ekz., ŝtatestro, sekretario de ŝtato, usona prezidento).

La du seĝoj de la ŝtato en la Usona Senato ĝenerale estis dividitaj ekde la fruaj jaroj 1990-aj, kaj en la 108-a kaj 109-a Usona Kongreso. La Kongresa delegitaro de Minesoto estis dividitaj, kun kvar usonaj reprezentantoj kaj unu usona senatano el ĉiu partio. En la ne-prezidenta elekto de 2008, Minesotanoj elektis Demokratojn por ĉiuj ŝtataj oficoj krom ŝtatestro kaj vicŝtatestro, en kiu konkuro Respublikanoj Tim Pawlenty kaj Carol Molnau apenaŭ estis re-elektitaj. La DFL multe gajnis en ambaŭ ĉambroj de la ŝtata parlamento, elektis Amy Klobuchar al la Usona Senato kaj pligrandigis per unu sian nombron de usonaj reprezentantoj. Keith Ellison (DFL) estis elektita la unuan Afrik-usonanan usonan reprezentanton el Minesoto. Li estis ankaŭ la unua islamano elektita al la Kongreso el la tuta nacio. En 2008, DFL-ano kaj ekskomikisto kaj eksgastiganto de konversacia radioprogramo Al Franken superis la tiaman usonan senatanon Norm Coleman. Franken gajnis per 312 voĉoj el totalo de 3 milionoj.

En la elekto de 2010, respublikanoj ekregis ambaŭ ĉambrojn de la Minesota parlamento por la unua fojo en 38 jaroj. Kun la elekto de Mark Dayton, la DFL-a partio ekregis la oficon de la ŝtatestro por la unua fojo en 20 jaroj. En 2012, la DFL-a partio ekregis ambaŭ ĉambrojn, kaj kun Ŝtatestro Dayton, la partio havis sampartian regon de ambaŭ la leĝodona kaj plenuma povoj, por la unua fojo ekde 1990. En 2014, la respublikanoj ekregis la Minesotan reprezentantaron, kaj en 2016, ili ekregis la ŝtatan senaton.

En 2018, la DFL-a partio ekregis la Minnesotan reprezentantaron, kaj elektis kiel ŝtatestron Tim Waltz.

AmaskomunikilojRedakti

 
La studioj de KSTP-TV

La areo de Ĝemelaj Urboj estas la dekkvina plej granda amaskomunikila merkato en Usono, laŭ la firmao Nielsen Media Research. La aliaj ĉefaj merkatoj de la ŝtato estas Fargo-Moorhead (118-a nacie), Duluth-Superior (137-a), Rochester-Mason City-Austin (152-a), kaj Mankato (200-a).

Elsendo-televido en Minesoto kaj la Supra Mezokcidento komenciĝis la 27-an de aprilo 1948, kiam la stacio KSTP-TV komencis dissendi. La firmao Hubbard Broadcasting, kiu posedas KSTP, nun estas la sola loke posedata televida kompanio en Minesoto. La stacio WCCO-TV, posedata de la reto Columbia Broadcasting System (CBS), kaj la stacio KMSP-TV, posedata de la reto FOX, estas funkciigitaj de iliaj respektivaj retoj. Ekzistas 39 analogaj elsendostacioj kaj 23 ciferecaj kanaloj elsenditaj tra Minesoto.

La kvar plej grandaj ĉiutagaj gazetoj estas la Stelo-Tribuno en Mineapolo, la Pionira Gazetaro en Sankta Paŭlo, la Novaĵa Tribuno de Duluth, kaj la Poŝta Bulteno en Roĉestro. La Minesota Ĉiutaga estas la plej granda studente administrita gazeto en Usono. Retejoj prezentantaj ĉiutagajn novaĵojn en la retejo inkluzivas The UpTake, MinnPost, la Ĉiutaga Planedo, kaj la komerca novaĵa retejo Financo kaj Komerco. Semajnaj ĵurnaloj kiel Urbaj Paĝoj kaj ĉiumonataj publikaĵoj kiel Minesoto Ĉiumonata estas haveblaj.

Du el la plej grandaj publikaj radio-retoj, Minesota Publika Radio (MPR) kaj Publika Radio Internacia (PRI), estas bazitaj en la ŝtato. MPR havas la plej grandan aŭdiencon de iu ajn regiona publika radio-reto en la nacio, elsendante en 46 radiostacioj ekde 2019. PRI disponigas pli ol 400 horojn da programado al preskaŭ 800 aliĝantoj. La plej malnova radiostacio de la ŝtato, KUOM-AM, komenciĝis en 1922 kaj estas inter la dek plej malnovaj radiostacioj en Usono. Tiu stacio, posedata de la Universitato de Minesoto, elsendas ekde 1993 la formaton de kolegia rok-musiko.

ReferencojRedakti

  1. Good Question: How Did Minnesota Get Its Name? (2015-05-11). Arkivita el la originalo je July 16, 2019. Alirita 2019-09-09.
  2. New Lakota dictionary. Lakota Language Consortium (2008).
  3. Mnisota. Dakota Dictionary Online. University of Minnesota Department of American Indian Studies (2010). Arkivita el la originalo je October 2, 2013. Alirita October 6, 2016.
  4. Mnisota. Dakota Dictionary Online. University of Minnesota Department of American Indian Studies (2010). Arkivita el la originalo je May 25, 2017. Alirita October 6, 2016.
  5. Mnisota. Dakota Dictionary Online. University of Minnesota Department of American Indian Studies (2010). Arkivita el la originalo je October 2, 2013. Alirita September 7, 2013.
  6. Minnesota State. Minnesota Historical Society. Arkivita el la originalo je September 1, 2007. Alirita April 26, 2008.
  7. Minnehaha Creek. Minnesota Historical Society. Arkivita el la originalo je April 30, 2011. Alirita April 26, 2008.
  8. 8,0 8,1 Ojakangas, Richard W.. (1982) Minnesota's Geology, illustristo Dan Breedy, Mineapolo, Minesoto: University of Minnesota Press. ISBN 978-0-8166-0953-6.
  9. Minnesota climate averages. Weatherbase. Arkivita el la originalo je October 9, 2015. Alirita November 9, 2015.
  10. QuickFacts: Minnesota; United States. Usona Buroo de la Censo. Arkivita el la originalo je 2020-03-19. Alirita 2020-03-19.
  11. 2017 American Community Survey—Demographic and Housing Estimates. United States Census Bureau. Arkivita el la originalo je October 19, 2016. Alirita February 10, 2019.
  12. Coleman, Nick, "Capella Tower sports a cap, but it can't topple the IDS", Star Tribune, 24-a de marto 2008. Kontrolita 19-a novembro 2009. (en-US)
  13. Peanuts Characters (angle). City of Saint Paul. Alirita 2020-04-28.
  14. Archived copy. Arkivita el la originalo je January 13, 2019. Alirita January 12, 2019.
  15. Archived copy. Arkivita el la originalo je January 13, 2019. Alirita January 12, 2019.