Siuoj (angle: Sioux) estas indiĝenoj de Nord-Ameriko. La termino povas referenci al iu etna grupo el la Granda Siua Nacio aŭ al iu el la naciaj dialektoj. La Siuoj konsistas el tri ĉefaj grupoj bazitaj sur dialekto kaj subkulturo:

  • Isanti ("Tranĉilo," originas de la nomo de la lago en hodiaŭa Minesoto): rezidantaj en la ekstrema oriento de Norda Dakoto kaj Suda Dakoto, Minesoto, kaj norda Iovao, kaj ofte estas referencataj kiel SanteojDakotoj.
  • Ihanktovan-Ihanktovana ("Vilaĝo-je-la-fino" kaj "vilaĝeto-je-la-fino"): rezidantaj en la areo de la Minesota Rivero, oni konsideras ilin kiel la mezaj siuoj, kaj ofte estas referencataj kiel JanktonojNakotoj.
  • Teton (“Loĝantoj de la Prerio”): la plej okcidentaj siuoj, konataj pro ilia ĉasada kaj batala kulturo, kaj ofte estas referencataj kiel Lakotoj.
Siuoj
triboetno
Indianoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
La ĉefo Ruĝa Birdo, kun tradicia vestaro de la Siuoj
Antaŭa siua areo (malhelverda) kaj nunaj rezervejoj (oranĝaj)

Nuntempe, la Siuoj havas multajn apartajn tribajn registarojn dividitaj en pluraj rezervejoj kaj komunumoj tra Norda Dakoto, Suda Dakoto, Minesoto, Nebrasko kaj ankaŭ en Manitobo kaj suda Saskaĉevano en Kanado.

Historio redakti