Manitobo

provinco de Kanado

Manitobo (angle Manitoba) estas preria provinco de Kanado inter Ontario kaj Saskaĉevano, kaj la Nordokcidentaj Teritorioj kaj la Hudsona Golfo norde kaj Usono (Norda Dakoto kaj Minesoto) sude. Laŭ la stato de 2017 en la provinco vivis 1 343 371 loĝantoj sur areo de 647 797 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km².

Manitobo
Alternativa nomo Manitoba
Plena nomo Manitobo
 Flago de Manitobo  Blazono de Manitobo 
Devizo: AreaRank = 8-aGloriosus et Liber (latina =: Glora kaj libera)
Mapo de Kanado kun Manitobo ruĝa
Oficialaj lingvoj angla kaj franca, laŭ konstitucia leĝo de 1982
Floro pulsatilo
Arbo blanka piceo
Birdo nebula strigo
Ĉefurbo Vinipego
Plej granda urbo Vinipego
Leŭtenanta Guberniestro Anita Neville (en 2024)
Ĉefministro Wab Kinew (en 2024)
Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

14
6
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
rango
647797 km²
553.556 km²
94.241 km² (14,5{%)
Loĝantaro
 - Tuto (2017)
 - Loĝdenso
5-a rango
1343371
2 po km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$41,933 miliardoj (6-a)
$35.609 (10-a)
Aliĝo al Konfederacio 15-a de julio 1870 (5-a)
Tempozono UTC -6
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

MB
CA-MB
R
Retejo www.gov.mb.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
vdr

La nuna ĉefministro de Manitobo ekde la 18-a de oktobro 2023 estas Wab Kinew. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Anita Neville.

La nomo Manitobo venas de la kria vorto, "maniotwapow", kaj signifas "markolo de la Spirito" (markolo en la Manitoba Lago).

Geografio redakti

La ĉef-urbo kaj plej granda urbo, kun pli ol duono de la loĝantaro de Manitobo, estas Vinipego. Inter aliaj gravaj urboj de Manitobo estas Brandon, Thompson, Dauphin, Swan River, Churchill, The Pas, Selkirk, Portage la Prairie, Gimli, Flin Flon, Steinbach, Morden kaj Winkler.

Plej grandaj municipoj laŭ nombro de loĝantoj
Municipo 2001 1996
Vinipego 690,100 678,600
Brandon 39,716 39,175
Thompson 13,256 14,385
Portage la Prairie 12,976 13,078

La kvar tre grandaj lagoj de la provinco, kiuj jam de malproksime videblas sur ĉiu provinca mapo, estas la Cedra Lago, Manitoba Lago, Vinipega Lago kaj Lago Winnipegosis. Sed vizitindas ankaŭ la multegaj, nur relative pli etaj lagoj, kiuj al homo staranta ĉe la bordo tamen ŝajnas vastaj. El ili menciindas ekzemple la Lago de la Arbaroj, Boacolago, Lago Boundary, Dia lago, Egenolf, Falka Lago, Insula Lago, Kasmere, Kipahigan, Kississing, Lac Brochet, Lago Minnedosa kaj la Okcidenta Akcipitra Lago.

Historio redakti

En 1612, Thomas Button atingis Manitobon en la marbordo de la Hudsona Golfo. La brita Kompanio de Hudsona Golfo formiĝis en 1670. En 1682, la franca esploristo Pierre-Esprit Radisson atingis Manitobon, kaj poste estis luktoj inter la anglaj kaj la francaj pelt-komercistoj. La Verendrye konstruis Fortikaĵon Mauropas (1734), Fortikaĵon Rouge (1738), kie estas hodiaŭ Vinipego, kaj Fortikaĵon La Reine. Dum la Ribelo de Red River, 1869, Louis Riel kaj la metisoj penis malebligi unuigon kun angla Kanado. Hodiaŭ, la franca kun la angla ankoraŭ estas oficiala lingvo de Manitobo, sed, laŭ la censo de 1996, nur 47.665 homoj en la provinco kutime ĝin parolas.

La Ĉefministro de Manitobo (angle Premier of Manitoba, france Premier ministre du Manitoba) estas la ĉefministro de la provinco Manitobo. La ĉefministro estas la registarestro de la provinco.

Eksteraj ligiloj redakti