Churchill (Manitobo)

Churchill estas la plej norda urbeto kaj haveneto de Kanado, en la nordorienta parto de provinco Manitobo, kun ĉ. 1100 loĝantoj. Ĝi situas ĉe okcidenta marbordo de la Hudson-golfo, ĉe elfluejo de rivero Churchill. La nomo venas de John Churchill, 1-a princo de Marlborough, kiu estis guberniestro de la Kompanio de la Hudsona Golfo (1685–91). La originala, ligna fortikaĵo de la societo (Fortikaĵo Churchill) estis konstruita en 1688, sed ĝin detruis incendio en 1689 kaj oni konstruis anstataŭe alian en 1718. Sur tiu loko, oni konstruis (1731–71) la Fortikaĵon Princo de Kimrio (Fort Prince of Wales), kiun oni povas eĉ hodiaŭ parte vidi.

Churchill
Churchill-manitoba-sign.jpg
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 58° 46′ N, 94° 10′ U (mapo)58.7692-94.1692Koordinatoj: 58° 46′ N, 94° 10′ U (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 53,96 km² (5 396 ha) [+]
Situo de Churchill

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Churchill, Manitoba [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
situo de Churchill
grenodeponejo kaj haveno
restaŭro de la fortikaĵo

Al Churchill ne kondukas asfaltita vojo. Ĝi estas atingebla nur per fervojo, aviadilo, ŝipo.

En la proksimo ekzistas eskima komunumo Akudlik, fondita en 1955.