Ŝablono-Diskuto:Informkesto kanada provinco-teritorio
ParametrojRedakti
Saluton. Ĉi tiu sufiĉe malnova ŝablono uzas anglajn parametrojn. Mi ĵus aldonis esperantajn kiel alternativajn parametrojn. Se vi trovas fuŝon en artikolo, bonvolu ne provi ripari tion en la ŝablono, precipe se vi ne konas alternativajn parametrojn. Dankon. Sed vi povas ĉi tie proponi esperantajn parametrojn, ĉar mi ankoraŭ ne tradukis ĉiujn. Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:10, 8 Apr. 2012 (UTC)
- Saluton, mi intencis anstataŭi la rilatajn paĝojn per alia ŝablono, sed ŝajnas, ke ne estos necese. Aŭ ĉu ne? Petr Tomasovsky (diskuto) 19:13, 8 Apr. 2012 (UTC)
- Saluton, Petr. Vi ne devos fari ion. Sed mi morgaŭ plu okupiĝos pri la ŝablono, ĉar mi ankoraŭ devos eltrovi kelkajn tradukojn.
- Nun la informkesto almenaŭ aspektas kiel multaj aliaj, unue pro la kaplinia fona bildeto kaj due pro la triopa malsupra ligilaro. --Tlustulimu (diskuto) 19:16, 8 Apr. 2012 (UTC)
- Mi ne vidus ajnajn tradukajn erarojn, sed la parametroj estas tradukataj ankoraŭ tre proksime laŭ la angla originalo. Laŭ mia praktika sperto tutbone povus esti vortaj interspacoj en la parametroj, ekzemple "plej grandaj urboj" anstataŭ "PlejGrandajUrboj", kaj senprobleme povus esti vortumoj kiel "rango laŭ loĝantaro" anstataŭ "Loĝantarorango" (kaj en apliko de la informkesto, pli bonus vortumoj kiel "9-a rango" anstataŭ "rango: 9-a") ... simple iom pli ĉiutaga Esperanto, ne tiom proksime kopiita de la angla versio. Sed ne temas pri korekto de ia eraro, simple pri ioma stila pliglatigo. Dankon pro la esperantigo de la antaŭe en esperantlingva retejo malpraktike uzebla ŝablono! --ThomasPusch (diskuto) 18:16, 14 Apr. 2012 (UTC)
- Ankoraŭ mi proponus malmultigi la ruĝajn ligilojn - aŭ necesus vere plenigi la nun mankajn artikolojn. Al mi ŝjnas, ke "parlamento de Kanado", "Kanada Ĉambro de Deputitoj" kaj "Kanada Senato" estas dezirindaj artikoloj, tiujn ligilojn mi nepre lasus, kaj la sed "Listo de kanadaj provincoj kaj teritorioj laŭ areo" kaj "Listo de kanadaj provincoj kaj teritorioj laŭ loĝantaro" ne ŝajnas al mi vivnecesaj, tekstoj kiel "flago de ..." ankaŭ estas iom luksaj", kaj "Listo de Poŝt-kodoj A de Kanado" kaj simile vere ne estas prioritate kreendaj. Pli bonus se oni libere povus decidi en plenumo de la informkestaj parametroj ĉu sencas ligilo al alia artikolo aŭ ne, kaj ligiloj ne estu aŭtomate kreataj fare de la informkesta sintakso... ThomasPusch (diskuto) 18:32, 14 Apr. 2012 (UTC)
- Saluton, Thomas. Dankon pro via respondo. Mi posttagmeze aŭ morgaŭ okupiĝos pri la ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 08:18, 15 Apr. 2012 (UTC)