Miĉigano

subŝtato de Usono

Miĉigano (angle Michigan [MI-ŝi-gan]), aŭ malofte Miŝigano, estas usona subŝtato. Ĝi fariĝis la 26-a subŝtato de Usono la 26-an de januaro 1837.

Miĉigano
Ŝtato de Miĉigano
Ŝtata flago de Miĉigano Ŝtata blazono de Miĉigano
(Flago de Miĉigano) (Blazono de Miĉigano)
Ŝtata kromnomo: The Great Lakes State ("La Subŝtato de la Grandaj-Lagoj")
Mapo de Usono kun Miĉigano montrata
Aliaj subŝtatoj de Usono
Ĉefurbo Lansing
Plej granda urbo Detrojto
Ŝtatestro Gretchen Whitmer
Areo 250.494[1] km² (8)
 - Tero 147.121[1] km²
 - Akvo 103.372[1] km² ( %)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 10 077 331 (11-a)
 - Denso 67,55 /km² (16-a)
Aliĝo
 - Dato 26-a de januaro 1837
 - Ordo 26
Horzono
  • Supraduoninsulo: Centra Tempo: UTC -6/-5
  • Malsupraduoninsulo: Orienta Tempo: UTC -5/-4
Latitudo 41° 41' N al 48° 18' N
Longitudo 82° 7' U al 90° 25' U
Larĝeco 621 km
Longeco 734 km
Alteco
 - Plej alta Monto Arvon, 603 m m
 - Meza alteco 275 m m
 - Plej malalta Lago Erie, 174 m m
Mallongigoj
 - USPS MI
 - ISO 3166-2 US-MI
Retejo michigan.gov
vdr

La nomo deriviĝis el Lago Miĉigano, kies nomo venis el la oĝibva vorto mejĉigama, kiu signifas "granda akvo". Miĉigano tuŝas kvar el la kvin Grandaj Lagoj, kaj havas la plej longan akvo-bordon en la 48-ŝtata regiono de Usono, kaj pli da plezur-boatoj ol ĉiu alia ŝtato.

Miĉigano estas plej fama pro sia rolo kiel la naskiĝloko de la aŭtomobila industrio. Cetere, ĝi estas vigla turisma celloko, kiu logas feriantojn al Traverse City, Insulo Makinaŭo, Saŭgatuko kaj la Supra Duoninsulo. Vizitantoj venas de Usono kaj Kanado por ripozi, ĉasi bestojn kaj spekti belan naturan pejzaĝon.

Miĉigano estas konata samtempe pro siaj urboj, kies ekonomioj konsistas el peza fabrikado, kaj sia netuŝita sovaĝejo, situejo de pli ol 11.000 lagoj. Senteblas vasta kontrasto inter la bruado de la fabrikoj kaj ekspresvojoj en Detrojto kaj la trankvilo trovata en ĉiu angulo de la ŝtato.

La poŝta mallongigo estas MI, same kiel la kodo laŭ ISO 3166. La militŝipo USS Miĉigano nomiĝis honore al la ŝtato. La kromnomo de Miĉigano estas "la Ŝtato de l'Grandaj Lagoj." Malpli ofte, ĝi kromnomiĝas La Gula Ŝtato, pro eventoj en la toleda milito.

Gentonomo redakti

Ambaŭ plej oftaj gentonomoj Michigander kaj Michiganian restas neoficialaj[2], nek la pli maloftaj Michiganer, Michiganite, Michiganese, aŭ Michigine.[3][4] Kvankam guberniestroj Jim Blanchard, John Engler, kaj Jennifer Granholm uzis je Michiganian, pli freŝdataj guberniestroj Rick Snyder[5] kaj Gretchen Whitmer[6] estas uzintaj je Michigander. Sondaĵo en 2011 indikis ke po 58 por cento de rezidantoj preferis je Michigander, kompare al po 12 por cento preferantaj je Michiganian, apud po 12 por cento kiuj tenas neniun specifan preferon, kaj po 11 por cento malfavoraj al ambaŭ ĉefaj gentonomoj.[7] En 2017, en unuanime akceptita leĝpropono cele al establiĝo de la «Michigan Historical Commission», la ŝtata kongreso ŝanĝis referencon disde Michiganian al Michigander, implice aprobinte la duan terminon.[8] La Federacia Registaro de Usono plu uzas la terminon Michiganian.[9]

Rezidentoj de la of the Supra Duoninsulo tipe sin nomas Yoopers (derivaĵo el U.P., t.e. «Upper Peninsula») anstataŭ per la ŝtata gentonomo.[10] Rezidantoj de la suba duoninsulo tipe sin nomas Trolls, ĉar tiuj loĝas sub la ponto[11], alude al la fefabelo norvega De tre bukkene Bruse.

La termino Michiganders, laŭvorta vortokunfando Miĉiganseroj, havas sian originon ĉe Abraham Lincoln, kiu uzis ĝin por pretendi la inteligentecon de Miĉigananoj tia de anseroj.[12] Malgraŭ la insulto de Lincoln, Miĉigananoj favoris lin por Prezidento de Usono en 1860 kaj 1864.

Historio redakti

Miĉiganon esploris kaj koloniigis francaj vojaĝantoj en la 17-a jarcento. En 1701, Antoine de la Mothe Cadillac fondis Detrojton sur la markoloj inter la lagoj Sankta-Klara kaj Erio. La urbo fariĝis granda komercejo por ŝipado kaj feloj. La ceteron de la ŝtato ĉiuokaze ne koloniigis eŭropanoj. Miĉiganon ekposedis Britio en 1763 kaj Usono ĝin ekposedis dudek jarojn poste. La loĝantaro kreskis malrapide ĝis la malfermo de la Eria Kanalo en Novjorkio en 1825, kiam envenis amasoj da novaj loĝantoj.

En la 1830aj jaroj, Miĉigano havis ĉirkaŭ 80.000 loĝantojn, pli ol sufiĉe por peti ŝtatecon. Registaro ŝtata fondiĝis en 1835, kvankam la kongreso prokrastis pri la afero pro landlima disputo kun Ohio, kiam ambaŭ partioj asertis posedon de 1210-km²-a strio da tero, sur kiu situis la grava havenurbo Toledo sur Lago Erio kaj regiono tiam nomata "Granda Nigra Marĉo". La pinto de la disputo estis la toleda milito, kiam la militistaroj por ĉiu ŝtato manovris en la menciita strio. En la fino, la kongreso donis la strion al Ohio, kaj Miĉigano ricevante la okcidentan parton de la supra duoninsulo kiel koncedon, formale fariĝis parto de la unio en 1837.

Kvankam multaj taksis la supran duoninsulon senutila kiam ĝi fariĝis parto de Miĉigano, oni fine malkovris, ke tie abundas ligno, fero kaj kupro, kiuj fariĝos la plej dezirataj naturaj rimedoj en la ŝtato.

En la 20-a jarcento la ekonomio de Miĉigano draste ŝanĝiĝis. La nasko de la aŭtomobila industrio, kun la unua fabrikejo de Henry Ford en Highland Park, antaŭurbo de Detrojto, signis la komencon de nova epoko en transporto. Tia transformiĝo efikis ne nur Detrojton kaj Miĉiganon, sed ĝi ŝanĝis la tutan sociekonomian etoson en Usono kaj eĉ la mondo.

Grand Rapids, la dua plej granda urbo en la ŝtato, estas alia centro por fabrikado de aŭtoj. Dum sia tuta historio, ĝi estas notinda pro sia vigla industrio en mebloj.

Post la dua milito, la ekonomia bazo de Detrojto malkreskis, ĉar iuj aŭto-kompanioj forlasis la industriejojn en la ŝtato kaj starigis fabrikadon eksterlande kaj en sudaj usonaj ŝtatoj. Tamen, havanta 10 milionojn da loĝantoj, Miĉigano restas granda kaj influa ŝtato. Ĝia loĝantaro estas la oka plej granda el la 50 usonaj ŝtatoj.

Kantonoj redakti

Subŝtato Ontonagono redakti

Ontogonono, aŭ Suprio, estas la du nomoj por proponita subŝtato, kiu estus la 51-a subŝtato de Usono, kies lando inkluzivus la tutan supran duoninsulon de Miĉigano kaj en kelkaj proponoj ankaŭ subŝtateroj de la najbaraj kaj suba duoninsulo kaj Viskonsino. La sama regiono estis historie nomita "Sylvania" de Thomas Jefferson. Ĉi tiun nomon oni ne akceptus ĉar la aldono de la Supra Duoninsulo al Miĉigano estis interŝanĝo por la tiel nomita "Toleda Striozono" dum la Milito de Miĉigano kontraŭ Ohio, kaj Sylvania estas distrikto de Toledo hodiaŭ.

La nomo "Ontogonono" venas de samnomaj kaj subŝtatero kaj rivero kaj urbo. La nomo venas de la tiama francigo (Nantounagon) de indiĝena vorto signifikante "ĉasrivero", tamen la vorto pli similas al Oĝibva "onagon", signifikante "bovlo". La nomo "Suprio", pli simple venas de la nomo de la lago Supra.

La plendoj pri la hodiaŭa politika aranĝo fontas el la fakto, ke Madison, Detrojto, kaj Lansingo estas tro foraj, tial ili ne zorgas pri la "supra regiono". Iam la movado havis pli da tiropotenco, tamen ĉi tiam, post la malkovro de metaloj sub la tero, minejoj kun moninvestado en la urbegoj de la suba duoninsulo, kaj finfine la konstruo de la Ponto de Makinako en 1957, la ŝanco por subŝtatiĝi estas pli fora ol iam ajn.

Se la supra duoninsulo subŝtatiĝus, ĝi estus la plej malpopolata subŝtato, sen ia granda urbo, ĉar nun, malpli ol duono de miliono da personoj enloĝas la duoninsulon.

Hodiaŭ, la proponon oni ĝenerale prenas kiel nur kuriozaĵo, sen ia vera bezono aparte de kvazaŭ-fiero.

Servoj redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Density Using Land Area
  2. Michigan Historical Center (March 10, 2008) Michigan FAQ. Michigan Facts & History. Michigan Department of Natural Resources. Arkivita el la originalo je December 17, 2009.
  3. (1952) “Wolverine and Michigander”, Michigan Alumnus Quarterly Review 58, p. 203–208. 
  4. (February 1954) “Words and Phrases in American Politics: Michigander”, American Speech 29 (1), p. 21–27. doi:10.2307/453592. 
  5. Foley, Aaron, "The 'Michigander vs. Michiganian' Debate Crops Up Again in Wake of Snyder's Election", MLive, Booth Newspapers, November 3, 2010.
  6. Office of Governor Gretchen Whitmer (2019) About the Governor. Office of Governor Gretchen Whitmer. Alirita June 3, 2019.
  7. "Poll: 'Michiganders' Embrace the Label", United Press International, February 11, 2011.
  8. Gray, Kathleen, "Michiganders or Michiganians? Lawmakers Settle It", Detroit Free Press, November 2, 2017.
  9. United States Government Publishing Office. (2016) Style Manual: An Official Guide to the Form and Style of Federal Government Publications, 31‑a eldono, Washington, DC: United States Government Publishing Office. ISBN 9780160936012. OCLC 981985469.
  10. "Da 'Yoopers' Added to Merriam-Webster Dictionary Celebrating Residents of Michigan's Upper Peninsula", Daily News.
  11. Toeniskoetter, Clare, "The Vocabulary of Yoopers, Trolls and Fudgies", Michigan Radio, March 30, 2014.
  12. "Talking About Words", Michigan Today News, University of Michigan News Service, September 15, 2003. Arkivigite je 2011-01-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-01-03. Alirita 2020-01-23.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti