51-a subŝtato de Usono

La ideo de la Kvindek Unua Subŝtato de Usono, aktuala temo en diskutoj pri la strukturiĝo de Usono depost 1959, estas koncepto kiu referencas al lokoj konsiderataj kiel kandidatoj por subŝtatiĝi adicie al la jam ekzistantaj subŝtatoj de Usono. La termino mem povas esti interpretata ŝerce, mallaŭde, aŭ serioze. La nuraj du proponoj seriozaj hodiaŭ estas por la subŝtatiĝo de Portoriko kaj la subŝtatiĝo de Vaŝingtonio. Portoriko aktuale estas teritorio, kaj Vaŝingtonio aktuale estas la landa ĉefurbo kies loĝantoj havas nenian reprezentadon krom simbolan.

Laŭ Artikolo Kvar, Artikolero Tri de la Usona Konstitucio, kiu pritraktas la rilaton inter la subŝtatoj, la kongreso potencas aldoni plusajn subŝtatojn en la federacion kaj la subŝtatoj mem estas devigataj doni "plenfidon kaj agnoskon" al la aktoj de ties parlamentoj kaj kortumoj. Reciproke, la federacia registaro donas militan defendon kaj reprezenton en la parlamento.

Proponoj per apartiĝo redakti

Ne nur teritorioj, kolonioj, ne reprezentitaj sublandoj kaj ceteraj petas subŝtatigxon, sed ankaŭ kelkaj jam ekzistantaj subŝtatoj petas apartiĝon:

  • El Arizono: apartiĝo de Pima provinco kune kun aliaj provincoj, ekzemple Yuma kaj Santa Cruz.
  • El Ilinojo: aparta statuso de provinco Cook, kies urbo Ĉikago ofte misdiktas subŝtatajn regulojn neaplikeblajn al la resto de la subŝtato.
  • El Miĉigano: apartiĝo de la norda duoninsulo, Suprio.