Miĉigano (lago)
Lago Miĉigano estas unu el la kvin Grandaj Lagoj de Nordameriko, kaj la sola en la grupo situanta tute en Usono. Ĝi estas barita, de okcidento al oriento, per la usonaj subŝtatoj de Viskonsino, Ilinojso, Indianio kaj Miĉigano. La vorto "Miĉigano" estis originale uzita por referi al la lago (do nur poste aldoniĝis la subŝtata nomo), kaj devenas de la oĝibva lingvo (tribo de usonaj indianoj): vorto mishigami signifas "granda akvo."
Miĉigano | ||
---|---|---|
Sunsubeniro sur lago Miĉigano
| ||
lago | ||
Setlejoj | Milwaukee Ĉikago Vidu artikolon por la aliaj. | |
Landoj de la baseno | Usono | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 43° 41′ 32″ N, 87° 4′ 35″ U (mapo)43.692222222222-87.076388888889Koordinatoj: 43° 41′ 32″ N, 87° 4′ 35″ U (mapo) | |
Supermara alteco | [1] | 577 futoj (176 m)|
Surfaca areo | 22,400 kvadratmejloj (58,016 km²)[1] | |
Maksimuma longo | 494 km | |
Maksimuma larĝo | 190 km | |
Akva volumeno | 4918 km³ | |
Maksimuma profundo | 923 futoj (282 m)[1] | |
Averaĝa profundo | 85 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 99 jaroj | |
Borda longo1 | 2633 km | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Geografio
redaktiLa lago Miĉigano (43° 41′ 32″ N, 87° 4′ 35″ U (mapo)43.692222222222-87.076388888889 ) estas la unusola el la Grandaj Lagoj tute en la limoj de Usono; la aliaj estas komunigita kun Kanado. Ĝi havas surfacan areon de 22,400 kvadrataj mejloj (58,016 km²) - sekve ĝi estas la plej granda purakva lago en Usono, la plej granda lago tute en unu lando, kaj la 5-a plej granda lago en la mondo. Ĝi estas 307 mejlojn (494 km) longa kaj 118 mejlojn (190 km) larĝa kun bordolinio de 1 640 mejloj (2 633 km). La laga averaĝa profundaĵo estas 279 futoj (85 m), dum ĝia plej granda profundaĵo estas 923 futoj (281 m). Ĝi enhavas volumenon de 1 180 kubaj mejloj (4 918 kubaj kilometroj) da akvo. Ĝiaj surfaco averaĝe altas 577 futojn (176 m) super la marnivelo, same kiel la lago Hurono, al kiu ĝi estas konektita tra la Akvokolo Mackinac (vidu Makinaca Ponto).
Plej grandaj urboj
redaktiNuntempe proksimume 12 milionoj da homoj vivas borde de la lago. Multaj malgrandaj urboj en Norda Miĉigano estas centritaj je turista bazo kiu prenas avantaĝon de la belo kaj ripozaj eblecoj ofertataj per la lago. Ĉi tiuj urboj havas grandajn dumtempajn loĝantarojn kiuj alvenas de Ĉikago kaj aliaj enlandaj urboj en Suda Miĉigano. La suda parto de la lago estas peze industriigita. Urboj ĉe la bordoj de la lago kun pli ol 30 000 loĝantoj estas inter alie:
Ilinojo |
Indianao |
Miĉigano |
Viskonsino |
Lago Miĉigano–Hurono
redaktiLa Lago Miĉigano–Hurono (aŭ Hurono–Miĉigano) estas la kombinita akvaro de la Lago Miĉigano kaj de la Lago Hurono, kiuj estas kunigitaj tra 5-mejla (8.0 km) larĝa, 120 ft (37 m) produnda, malferma akvejo de la Koloj Mackinac. Hurono kaj Miĉigano estas teknike unusola lago ĉar la fluo de akvo tra la akvokoloj tenas siajn akvonivelojn en preskaŭ-ekvilibro.
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 Wright, Johano W. (ed.); Redaktistoj kaj raportistoj de The New York Times. (2006) The New York Times Almanac - Almanako de New York Times, 2007‑a eldono, Novjorko, Nov-Jorkio: Penguin Books, p. 64. ISBN 0-14-303820-6.