Milvokio

urbo en Kantono Milvokio, Viskonsino, Usono
(Alidirektita el Milwaukee)

Milvokio (angle Milwaukee [ˌmɪlˈwɑːkɪ]) estas la plej granda urbo de la usona ŝtato Viskonsino, kaj la 23a plej granda en Usono. Ĝi estas la ĉefurbo de Milvoki-Kantono, kaj la kultura kaj ekonomia centro de la aglomeraĵo Milwaukee-Racine-Kenosha. Milvokio havis 594 833 loĝantojn la 1-an de aprilo 2010, enkalkulante la antaŭurbojn ĉ. 1,7 milionojn. Ĝi estas parto de la Megalopolo Grandaj Lagoj.

Panorama vido de la urbocentro je junio 2008
Milvokio
Fotomontaĵo
unuaranga urbo en Viskonsino • urbego • kantona sidejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 577 222  (2020) [+]
Loĝdenso 2 301 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 3′ N, 87° 57′ U (mapo)43.05-87.95Koordinatoj: 43° 3′ N, 87° 57′ U (mapo) [+]
Alto 188 m [+]
Areo 250,849328 km² (2 508 4.9 328 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Milvokio (Viskonsino)
Milvokio (Viskonsino)
DEC
Milvokio
Milvokio
Situo de Milvokio
Milvokio (Usono)
Milvokio (Usono)
DEC
Milvokio
Milvokio
Situo de Milvokio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Milwaukee, Wisconsin [+]
vdr
loko de Milwaukee en Viskonsino

La unuaj Eŭropanoj pasinte ĉi-tie estis misiistoj kaj pelt-komercistoj francaj. En 1818, franc-kanada komercisto Solomon Juneau kaj lia edzino indiĝena establiĝis apud la lago; kaj en 1846 la urbeto de Juneau kaj du rivala urbetoj kuniĝis por krei la Urbon de Milvokio.[1] Granda kvanto de germanaj, irlandaj, polaj kaj aligentaj envenantoj kreskigis la loĝantaron dum la sekvantaj jardekoj; kaj la anoj de la 48-uloj kreis kulturon de progresema, kelkfoje preskaŭ revolucia, liberpenso.

Dum la dua duono de la 19a jarcento, Milvokio ŝanĝiĝis de loka centro por komerco de greno, viando kaj ligno, ĝis grava usona fabrikurbo, mondfama bierfarista centro, kaj ĉefa centro de germanlingva kulturo en Nord-Ameriko (Deutsche-Athen). Samtempe, ĝia laboristaro kreskiĝis en sinkonato kaj organizado. Ĝis 1910, la Socialista Partio, laborante kun la lokaj sindikatoj, povis elekti Socialistan urbestron kaj konsilantaron urban, kaj la kantonan konsilantaron ankaŭ. Dum la 20a jarcento, Milvokio estas la plej granda usona urbo kiu elektis (multfoje, multjare) socialistan registaron. Post 1960, tiu tradicio socialdemokratia malfortiĝis, aŭ almenaŭ montriĝis en la loka Demokrata Partio.

Kun la kaduko de la usona fabrik-industrio post 1974, Milvokio malkreskis en loĝantaro kaj ĝia ekonomio malsaniĝis. Lastatempe, aperis malgrandaj indikoj de plifortiĝo en la ekonomio de la centra urbo.

Etimologio redakti

La nomo "Milwaukee" devenas de la algonkina vorto millioke, kiu signifas bona/bela/plezura lando, de la lingvo de la Potawatomi-indianoj minwaking aŭ de la aniŝinabeka lingvo ominowakiing, kunvenejo [ĉe la akvo].[2][3] Unuaj eŭropanoj nomis la riveron Milwaukee kaj la ĉirkaŭan landon laŭ diversaj nomoj: Melleorki, Milwacky, Mahn-a-waukie, Milwarck kaj Milwaucki. Dum multaj jaroj oni skribis "Milwaukie".

Unu rakonto pri la nomo de Milwaukee estas jena: "Unu tagon en la 30-aj jaroj de la lasta jarcento [1800] gazeto simple ŝanĝis la nomon al Milwaukee kaj ĝis nun ĝi restis Milwaukee."[4] Oni daŭre trovas la skribmanieron Milwaukie por Milwaukie, Oregono, nomita laŭ la viskonsina urbo en 1847, antaŭ disvastiĝis la nuna skribmaniero de Milwaukee.

Servoj redakti

Famuloj redakti

En Milvokio naskiĝis la hungardevena lingvisto John Lotz kaj la nehungardevena animzorganto kaj filologo Reginald Foster.

 
Art-muzeo de Milwaukee

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. City of Milwaukee CITY OF MILWAUKEE INCORPORATED, PAGE 164, 1846; PAGE 314, 1851 (PDF). Office of the Secretary of State of Wisconsin. Arkivita el la originalo je 2007-06-14. Alirita 2007-04-08. Arkivigite je 2007-06-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-05. Alirita 2010-04-30.
  2. William George Bruce, 1936, A Short History of Milwaukee, eldonejo The Bruce Publishing Company, LLCN 36010193, paĝo 15
  3. Ojibwe Dictionary, Freelang
  4. William George Bruce, 1936, A Short History of Milwaukee, eldonejo The Bruce Publishing Company, LLCN 36010193, paĝoj 15–16

Eksteraj ligiloj redakti