Indianio

subŝtato en Usono

Indianio[1]Indianao [2] (signifas "La lando de la Indianoj"[3]) estas subŝtato de Usono. Ĝia ĉefurbo estas Indianapolo[1]. Ĝia poŝta mallongigo kaj ISO-3166-kodo estas IN. Loĝanto de Indianio estas nomata "Hoosier" (prononcita "HU-ĵer"), kaj tiel Indianio estas kromnomata "The Hoosier State" (aŭ "La Hoosier-Ŝtato").

Indianio
State of Indiana (Ŝtato de Indianao)
Ŝtata flago de Indianio Ŝtata blazono de Indianio
(Flago de Indianio) (Sigelo de Indianio)
Ŝtata kromnomo: The Hoosier State
Mapo de Usono kun Indianio montrata
Aliaj subŝtatoj de Usono
Ĉefurbo Indianapolis
Plej granda urbo Indianapolis (kun aglomeraĵo)
Ŝtatestro Eric Holcomb
Areo 94.321 km² (38)
 - Tero 92.897 km²
 - Akvo 1.424 km² (1,5 %)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 6 785 528 (15-a)
 - Denso 70,2 /km² (16-a)
Aliĝo
 - Dato 11-a de decembro 1816
 - Ordo 19
Horzono EST: UTC-5/-4 (plejmulte da ŝtato)
CST: UTC-6/-5 (ege nordokcidenta kaj sudokcidenta)
Latitudo 37°47' N al 41°46' N
Longitudo 84°49' U al 88°4' U
Larĝeco 225 km
Longeco 435 km
Alteco
 - Plej alta 383 m
 - Meza alteco 210 m
 - Plej malalta 97 m
Mallongigoj
 - USPS IN
 - ISO 3166-2 US-IN
Retejo www.in.gov
vdr

Historio redakti

Indianio estis antikve ekloĝata ĉirkaŭ 100 p.K. La indiĝenoj loĝis tie dum pli ol 1500 jaroj, ĝis eŭropaj koloniistoj venis dum la 17-a jarcento. Tiam la triboj Miami kaj Shawnee loĝis tie. Francio pretendis la teritorion en la 17-a jarcento, tiam ĝi estis donita al Britio post la fino de la Franca-kaj-Indiana Milito. La lando estis donita al Usono kiel parto de la Nordokcidenta Teritorio, kaj poste la Indiania Teritorio. Ĝi aligis Usonon en 1818 kiel la 19-a ŝtato. En 1907 Indianio estis la unua ŝtato edikti truditan steriligon de nedezirinduloj en kadro de teorioj de eŭgeniko, 33 aliaj ŝtatoj sekvis poste.

Geografio redakti

Indianio limas norde al Miĉigano kaj Miĉigana Lago, oriente al Ohio, sude al Kentukio (trans Ohio-Rivero) kaj okcidente al Ilinojo. La landlimo al Ilinojo estas en sia norda duono rektlinia kaj en la suda sekvas riveron Wabash, ĝis ties enfluo en Ohio-Riveron.

La Wabash tranĉas la ŝtaton en du partojn. La rivero komencas flui, fakte, en Ohio kaj ĝi fluas en sudajn lokojn de Norda Indianio, tra meza Indianio, kaj tiam fluas tra suda Indianio, kie ĝi estas la ŝtatlimo. Ĝi fariĝas la ŝtatlimo tuj sude de Terre Haute, ĝis la rivero enfluas en Ohio-Riveron.

Norda Indianio estas iom monteta precipe ĉirkaŭ la Miĉigana Lago. Sude de tiuj montetoj kaj la lago la lando fariĝas tre ebena (ĉe eniro al kantonoj Jasper kaj Newton). Norda Indianio konsistas ĉefe de kulturkampo. En la nordokcidento ekzistas ankaŭ industrioj ĉirkaŭ Miĉigana Lago. La Rivero Kankakee (Vidu sube...) fluas el ĉi tie en Ilinojon.

Meza Indianio ne estas monteta kaj relative ebena. Ĝi konsistas ĉefe de kulturkampo. La ĉefurbo estas ĉi tie. La Rivero Blanka kaj la Rivero Wabash fluas ĉi tie. La Blanka Rivero fluas tra la ĉefurbo.

Suda Indianio estas tre monteta. Tiuj montetoj aperas ĉirkaŭ 35 km sude de la ĉefurbo. La Nacia Arbaro Hoosier situas ĉi tie. Ĝi estas 200.000-akrea (80.900 hektara) natura rezervejo. Multe da kalkŝtona kavoj ankaŭ situas ĉi tie. La tereno estas pli diversa ol norda kaj meza Indianio kun pli da montetoj.

La maksimuma alto estas tiu de Hoosier-Monteto. La alto de la monteto estas 383 m. Suprize, la monteto ne situas en la suda parto. Fakte, ĝi estas en la orienta-meza parto, nur kvar kantonojn okcidente de la ĉefurbo, sed pri tio eblas disputi, ĉar ĝi estas sufiĉe proksima al ambaŭ lokoj: SudIndianio kaj MezIndianio.

La ĉefaj riveroj en Indianio estas:

Gravaj urboj redakti

loĝantoj > 1.000.000

loĝantoj > 100.000

loĝantoj > 10.000

Gravaj suburboj de Indianapolo

de Ĉikago en la najbara subŝtato Ilinojso

de Louisville en la najbara subŝtato Kentukio (dividata per la Ohio-Rivero)

de Fort Wayne

de South Bend-Elkhart

Urbetoj kaj urboj redakti

La kvin plej grandaj urboj estas: la ĉefurbo Indianapolo, Fort Wayne, Evansville, South Bend kaj Gary.

La urboj kaj urbetoj estas tre diversaj. Multe da malgrandaj kaj mezgrandaj urbetoj kaj urboj situas tra la ŝtato. Pli grandaj urboj kaj urbetoj ekzistas ĉirkaŭ Miĉigana Lago; ankaŭ du grandaj urboj situas ĉe la Ohio-Rivero: Evansville kaj Louisville.

Famaj Indianianoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 jen la oficiala esperantlingva nomo, vidu en PIV, eldono de 1970, p. 422, maldekstra kolumno, eldono de 2002, p. 470, maldekstra kolumno, same en la [https://vortaro.net/#Indianio_kdc eldono de 2020, ankaŭ en la reta versio
  2. neformala alternativo laŭ inspiro de la angla nomigo Indiana, kiu dum la lastaj jardekoj erare kun-uziĝis kaj tial nun estas same konata en Esperanto
  3. The naming of Indiana ("la nomigo de Indianio") angle