Loterio estas hazardludo laŭ kiu la partoprenantoj ricevas numeritajn biletojn, kiuj rajtigas ilin al ŝancoj pri gajno montrota de la sorto. Ekzistas du tipoj de la loterio: ĉe la aktiva, la ludanto mem elektas la ciferojn; ĉe pasiva ŝi aŭ li aĉetas la loton (ekz. hispana kristnaska loterio).

Historio redakti

Loterion elpensis la Ĝenovanoj en la 15-a jc., por elekti la novajn anojn de la konsilanoj. Ili skribis 90 nomojn sur papereto kaj elektis 5 el tiuj. El tio evoluis la loterio kiel hazardludo, kiun unuafoje prezentis la ĝenovano Benedetto Gentile. Ĉar la ludo certigis grandan enspezon, la regnantoj, ŝtato memtiris la ludjuron por certigi por si mem la enspezojn. Ankaŭ nuntempe la ŝtato mem posedas la rajtojn aŭ ĝi forvendis ilin en koncesion.

Oni ofte akuzis, morale atakis la ludon, la ludantojn.

Ekzemploj por "aktivaj" loterioj redakti

laŭ landoj ekzistas diversaj sistemoj:

Aŭstrio 6 el 45
Nederlando 6 el 45
Germanio 6 el 49
Svislando 6 el 45
Italio 5 el 90
Hungario 5 el 90
Latvio 6 el 30
Rumanio 6 el 49
Belgio 6 el 45
Hispanio 6 el 49
Svedio 7 el 35

EŭroMilionoj redakti

La unua lotado de EŭroMilionoj okazis vendredon, la 13an de februaro de 2004 en Parizo kaj do oni nur povis veti en Hispanio, Britio, Francio kaj Monako. La 8an de oktobro 2004 la transnacia lotludo etendiĝis al Aŭstrio, Belgio, Irlando, Luksemburgio, Portugalio, Svislando kaj Liĥtenŝtejno. La luda formulo estas "5 el 50 plus 2 el 9" kaj unu loto kostis 2 eŭrojn. Ĉar multaj povas partopreni, la gajnebla sumo rapide akiras milionojn da eŭroj.

La evoluo de la loterio estas la pli granda ĉefgajno kaj nur gajnetoj por aliaj ludantoj. La plej granda gajnanto estas ĉiam la ŝtato.

 
 


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti