EŭroMilionoj (angle EuroMillions, france Euro Millions, germane EuroMillionen, hispane Euro Millones, katalune Euro Milions, nederlande Euromillions kaj portugale EuroMilhões) estas transnacia eŭropa lotludo, kiu estis lanĉita laŭ iniciato de la Franca Societo pri Loterioj (Française des Jeux, FDJ) la 7an de februaro 2004.

EŭroMilionoj
loterio
Retejo Oficiala retejo
vdr
Partoprenantaj landoj de EŭroMilionoj:
  •  fondintaj landoj en februaro 2004
  •  landoj kiuj kuniĝis en oktobro 2004
  • Partoprenantaj landoj redakti

    Komence nur la hispana societo "Loterioj kaj Vetoj de la Ŝtato" (Loterías y Apuestas del Estado) kaj la brita Nacia Loterio (The National Lottery - Camelot Group PLC) partoprenis la aranĝon flanke de la franca nacia loterio.

    La unua lotado de EŭroMilionoj okazis vendredon, la 13an de februaro de 2004 en Parizo kaj do oni nur povis veti en Hispanio, Britio, Francio kaj Monako. La 8an de oktobro 2004 la transnacia lotludo etendiĝis al Aŭstrio, Belgio, Irlando, Luksemburgio, Portugalio, Svislando kaj Liĥtenŝtejno.

    Ankoraŭ hodiaŭ oni nur povas veti je EŭroMilionoj en tiuj dek unu eŭropaj landoj, kun entute ĉirkaŭ 214 milionoj da loĝantoj. En ĉiu lando la naciaj entreprenoj pri loterio organizas kaj respondecas pri la ludo, tamen en Belgio kaj en Svislando ekzistas pluraj societoj laŭ la lingvo. En la princlandoj de Monako kaj Liĥtenŝtejno Euromilionoj estas disvenditaj respektive de la franca FDJ kaj de la svisa Swisslos.

    Ĉiuj premioj, inkluzive de la ĉefpremio, estas neimpostebla en ĉiuj partoprenantaj landoj (krom en Svislando) kaj estas pagitaj en unufoje.

    Lando Nomo Nacia organizanto Telesendo Oficiala paĝaro
      Belgio Euro Millions Loterie nationale La Une * Arkivigite je 2007-01-07 per la retarkivo Wayback Machine
      Francio Euro Millions Française des Jeux France 2 *
       Svislando Euro Millions Swisslos (Svisaj germanaj kaj italaj regionoj) * *
    Loterie romande (Svisa franca regiono) * Arkivigite je 2007-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
      Luksemburgo Euro Millions Loterie nationale *
      Britio EuroMillions The National Lottery - Camelot Group PLC BBC One *
      Irlando EuroMillions The National Lottery TG4 * Arkivigite je 2007-08-16 per la retarkivo Wayback Machine
      Aŭstrio EuroMillionen Österreichische Lotterien *[rompita ligilo]
      Portugalio EuroMilhões Jogos Santa Casa TVI *
      Hispanio Euro Millones Loterías y Apuestas del Estado La 2 de TVE *

    Vetumado redakti

    La luda formulo estas "5 el 50 numeroj" plus "2 el 9 steloj". La lotado okazas ĉiuvendrede en Parizo fare de la franca loterio je la 21:00 CET (Centr-Eŭropa Tempo), t.e. la 20:00 GMT.

    La ŝanco gajni iun ajn premion estas 1 je 24 por ĉiu normala vetkolumno pagita 2 eŭrojn, 2 britajn pundojn aŭ 3.20 svisajn frankojn.

    Ekde la kreado de ĉi tiu loterio la 7an de februaro 2004 ĝis inkluzive la 14a de majo 2010, estis 214 gajnantoj de la ĉefpremio (la unua rango de gajno) en Eŭropo: 57 en Francio, 44 en Hispanio, 40 en Britio, 38 en Portugalio, 11 en Belgio, 10 en Svislando, 9 en Aŭstrio kaj 5 en Irlando.

    Ĉar multaj povas partopreni, la gajnebla ĉefpremio komencas je garantiitaj dek kvin milionoj da eŭroj. Se en unu semajno neniu havas la ĝustajn 5 numerojn kaj la du stelojn lotumitajn (kiuj korespondas al la gajno de unua rango), la sumo de la ĉefpremio ruliĝas antaŭen por la sekvanta semajno kaj aldoniĝos ĝenerale iom malpli ol dekkvin milionoj.

    La organizantoj de Eŭromilionoj flankenmetas iom da milionoj en la subtena provizo (6% de la disdonenda sumo), kiu servas por proponi eventajn Superlotadojn je 100 (kaj eĉ kelkfoje 130 milionoj) aŭ por pligrandigi la ĉefpremion en kazo de sinsekvo de ne disdonitaj grandiĝantaj ĉefpremioj semajno post semajno. La kvanto uzita ĉiusemajne estas interkonsentita antaŭe, fare de la participantaj loterioj.

    Ekzemple, la 9an de aprilo 2010 neniu gajnis la ĉefpremion je 15 milionoj, kiu ruliĝis antaŭen kaj la gajno de la sekvanta semajno fariĝis 29 milionoj. Poste ĝi pligrandiĝis al 44 milionoj kaj ankoraŭ poste al 59 milionoj. Vendrede la 7an de majo ĝi estis anticipita je 77 milionoj kaj finfine estis proponita la 14an de majo je 99 milionoj. Ĝin gajnis brito, kiu estis la sola inter la 40 milionoj da personoj kiuj vetis dum tiu semajno en la dek unu partoprenantaj landoj. Kutime vetas 35 milionoj da personoj, sed la grandaj premioj altiras milionojn da porokazaj ludantoj.

    Strukturo de premioj redakti

    Numeroj Steloj Probablo de gajno % de provizo
    por premioj
    Anticipitaj gajnoj (euroj)
    Frakcio Decimale
    2 1 1 je 39 0.0256 24.0% € 9
    1 2 1 je 103 0.00971 10.1% € 10
    3 0 1 je 367 0.00272 4.7% € 17
    2 2 1 je 538 0.00186 4.4% € 23
    3 1 1 je 551 0.00181 5.1% € 28
    3 2 1 je 7,705 0.00013 1.0% € 77
    4 0 1 je 16,143 0.0000619 0.7% € 113
    4 1 1 je 24,215 0.0000413 1.0% € 242
    4 2 1 je 339,002 0.00000295 1.5% € 5,085
    5 0 1 je 3,632,160 0.000000275 2.1% € 76,275
    5 1 1 je 5,448,240 0.000000182 7.4% € 403,169
    5 2 1 je 76,275,360 0.0000000131 32.0% € 15,000,000 Ĉefpremio
    Subtena provizo 6.0%