La nocio fantazio ampleksas [1] plurajn signifojn:

  1. krea imagopovo
  2. kaprica sendirekta kaj senregula vagado de la imago
  3. bildo ekzistanta nur en la imago, ne en la realo
  4. parafrazo de opera ario (vidu Fantazio (muziko))

La vorto fantazio devenas de la greka phantasia tio estas vidaĵo,imagopovo. Por Aristotelo ĝi estas la kapablo plastike imagi bildojn de la realo, per kiu laboras la penso. En la psikologio fantazio estas kaj la variigita memoro pri pli fruaj perceptaĵoj kaj la asociigo de eroj de pli fruaj perceptaĵoj je io nova kaj la novproduktado de novaj imagenhavoj. La fantazio estas specife homa kapablo, kiu partoprenas en ĉiuj perceptoj, planoj kaj agoj. Produktiva pensado kaj kreivo ne estas penseblaj sen fantazio.

Piednotoj redakti