Figuroj -aŭ pli bone dirite- stilaj figuroj aŭ literaturaj figuroj estas lingvaj rimedoj per kiuj la parolanto aŭ verkisto povas nuancigi aŭ reliefigi specialan econ de la diraĵo. Tio povas okazi en la plej simpla ĉiutaga konversacio aŭ en la plej kompleksa aŭ baroka verko. La baza eco de tiu rimedo konsistas en la fakto, ke anstataŭ diri aĵon rekte kaj simple laŭ la normalaj parol- kaj lingvomanieroj oni uzas alian vojon, ofte nekutima kaj laŭvole pensata de la parolanto.

Ili estas de tri tipoj: