Aliteracio laŭ PIV estas sonfiguro, konsistanta en la efekta ripeto de unu sama, voĉa aŭ senvoĉa konsonanto ĉefe en la komenco de la akcenta silabo de kelkaj vortoj, en unu versofrazo. Ekzemploj estas "Luktu firme, forte, fajre!" aŭ "vibras vok' en vaga vento". La aliteracio estis esenca parto de la praĝermanaj versoj.

En pli vasta senco ankaŭ la komenciĝo de sinsekvaj silaboj ene de unu vorto konsidereblas aliteracio - ekzemple en la vorto "zigzago". Simile oni povas konsideri, eĉ se ne temas pri la silaba komenco, ekzemple "pelmelo".