Asonanco

En poezio, la vorto asonanco signifas du malsamajn aferojn:

SonfiguroRedakti

Sonfiguro, konsistanta en la ripetado de unu sama aŭ simila vokalo en la sinsekvaj vortoj de frazo, ekz. en "Noktuo jam ululis sur forumo""Mia magia akvilegio", kie "u" aŭ "i" faras asonancojn.

Oni komparu kun aliteracio.

KvazaŭrimoRedakti

Kvazaŭrimo kun samaj akcentaj kaj postakcentaj vokaloj kaj malsimilaj konsonantoj; ekz. "tamen - klare", "kria - iras""fervore – korten".

Asonanci (tr) signifas fini versojn per asonancoj: asonancita poemo.

Oni komparu kun agordo.

Eksteraj ligilojRedakti