Verso

aro da vortoj, aranĝitaj laŭ valoro aŭ nombro de siaj silaboj, konsistiganta stilistikan unuon

Verso (etimologie de la Latina verbo vertere = turni: skribita linio, ĉe kies fino la plumon oni turnas alidirekten por ekskribi novan linion) sin prezentas aro da vortoj, aranĝitaj laŭ valoro aŭ nombro de siaj silaboj, konsistiganta stilistikan unuon, kun regula kontinueco kaj periodeco. Ekzemple ekzistas jambaj versoj, trokeaj versoj, daktilaj versoj, anapestaj versoj kaj, eble plej kutime, miksitaj versoj. Oni ankaŭ, precipe en pli "moderna" poezio, parolas pri libera verso. Tio estas versoj, kiuj - se legi la tutan poemon - prezentas ŝajne sensisteman alternadon de rekoneblaj aŭ ne-rekoneblaj versoformoj. Foje sen, foje kun rimoj.

Heksametro, ekzemple, estas verso, kiu konsistas el alternadoj de daktiloj kaj spondeoj, ĉe kio la lasta "piedo" ĉiam estas nur dusilaba. Heksametrojn jam uzis Homero kaj post li multegaj aŭtoroj, precipe por pli longaj poemoj.

Ĉiu verso estas grafike markita en aparta linio.

La versfarado estas artomaniero fari versojn. La perfekta versfarado sin bazas sur triobla harmonio: mezura, akcenta kaj rima[1].

La vorton verso kelkfoje, sed iom malpli stilistike-fakece, oni uzas ankaŭ ĝenerale por iom mallonga poemeto.

Poemeto povas foje havi strofojn, senkonsidere de la formo de ĝiaj versoj.

Por doni ekzemplon pri tiaj strofoj:

  • la Sapfoaj strofoj estas poemoj, kies strofoj ĉiuj konsistas el po kvar versoj; la unuaj tri versoj konsistas el du trokeoj, unu daktilo kaj ree du trokeoj; la kvara verso el daktilo kaj trokeo.

Ekzemple: Katulo - Poemo 51:

Tiu al mi Dion simili ŝajnas,
tiu, se nur decas, superi Diojn,
kiu daŭre kontraŭ vi sidas kaj vin
spektas kaj aŭdas

(kaj tiel plu). (Traduko de Gerrit Berveling) ---

Bone distingu verson disde versiklon.

Transpaŝo kiel nocio en la poetiko signifas malkoincidon de pensofino kaj versfino.

Prozmetro estas poezia komponaĵo kiu uzas kombinon de prozo kaj verso.

Referencoj redakti

  1. Paul Fruictier, Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto (1930), ĉapitro XIV. Versfarado, p. 75