Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto estas libro de Paul Fruictier, reviziita kaj kompletigita de Salomon Kornfeld. Ĝi estas eldonita de Esperantista Voĉo el Jaslo, Polujo en la jaro 1930. Presis ĝin Belga Esperanto-Instituto en Antverpeno.

Kompleta Gramatiko
kaj Vortfarado
de Esperanto
Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto
Kompleta Gramatiko
kaj Vortfarado
de Esperanto
Aŭtoro Paul Fruictier
Eldonjaro 1930
Urbo Jaslo
Eldoninto Esperantista Voĉo
Paĝoj 187
vdr

Enhavo redakti

  • Fundamenta Gramatiko de Esperanto, p. 6
  • Gramatiko de Esperanto, p. 9
  • Vortfarado en Esperanto: 1. Ĝenerala esploro de la derivado, p. 83
  • Vortfarado en Esperanto: 2. Aparta esplorado de l'afiksoj, p. 98
  • Aldono, p. 171

Recenzoj redakti

 
 La libro kunigas la antaŭajn verkojn de Fruictier; sed ĝi enhavas ankoraŭ la 16-regulan gramatikon, ĉapitron pri fonetiko, koncizan, sed sufiĉan traktaĵon pri versfarado Klara, objektiva kaj bonlingva instruilo por homoj enpenetrema en nian lingvon. 
— 1930, Berger, Heroldo de Esperanto, n-ro 30
 
 Pri la gramatiko mi diros nenion. Estas la afero de la Akademio. Pri la la dua parto la Vortfarado mi ĝoje konstatas ke Fruictier redonas la geniajn regulojn de vortfarado de de Saussure. Ĉiu radiko havas en si mem difinitan karakteron (o, a aŭ i). La aglutina karaktero de Esperanto estas konvinke klarigata. La dua parto enhavas la studon de unuopaj afiksoj kaj radikoj tiucele uzataj kaj ankaŭ ĝi estas bona trovloko por multaj lingvaj interesaĵoj. 
— 1930, Historio de Esperanto II, paĝo 709

Pri la dua eldono

 
 Represo de la bona materialo de Fruictier, sed kiun S. Grenkamp-Kornfeld komplete adaptis al la nuna periodo. La Gramatiko de Fruictier efektive estis kunmetata antaŭ kvaronjarcento, en la tempo kiam ne ekzistis kompletaj gramatikoj. Tiam nur temis pri Esperanta Sintakso. Dek jarojn poste D-ro Fruictier eldonis la duan parton « La Esperanta Vortfarado ». S. Grenkamp-Kornfeld konservis al ambaŭ verkoj ilian originalan planon, sed aldonis kaj kompletigis laŭbezone. Li aldonis novajn ĉapitrojn nome pri Fonetiko, interpunkcio kaj versfarado. La aŭtoro ankaŭ priparolis novajn afiksojn. Granda merito estas, — ĉar tio estas vere merito en epoko kiam multaj emas iĝi malgrandaj generaloj en la lingva evolua demando —, ke la revizianto nur konstatis, neniam proponis. Li tiamaniere restis fidela al la observa metodo, kiu regas la lingvan sciencon. La libro, kiu enhavas preskaŭ ducent paĝojn grandformatajn kun kompakta teksto, estas kompreneble tro klariga por komencantoj, sed ĝi estas la vera verko, kiun bezonas ĉiuj Esperantistoj, kiuj deziras korekte skribi kaj paroli nian lingvon, kaj kiuj je iu momento estas devigataj retrovi ie skribitan, la solvon al kelkaj dubaj lingvaj demandoj. Vorto de gratulo meritas ankaŭ la bela prezentado de la libro, kiu eliris la presejojn de « Belga Esperanto-Instituto ». 
— Belga esperantisto n189 (okt 1931)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti