Aglutina karaktero de Esperanto

Aglutina karaktero de Esperanto signifas, ke la Esperantaj vortoj konsistas el senŝanĝaj morfemoj, kiuj algluiĝas (aglutinas) unu al la alia (ekz. mal-jun-ul-in-et-o).

Plena Analiza Gramatiko redakti

Plena Analiza Gramatiko, Rotterdam 1980, skribas en § 276:

Speciala karakterizaĵo de la Esperantaj lingvoelementoj estas ilia neŝanĝebleco. T.e. ili regule konservas sian originan formon, kaj kun tiu sama formo ili gluiĝas (aglutiniĝas) unu al la alia. Pro tio oni nomas Esperanton aglutina lingvo, male al la lingvoj fleksiaj, en kiuj la elementoj, aŭ almenaŭ parto de ili, ŝanĝas sian formon.

Komparu la anglan to sing kaj song, la francan pluie kaj pleuvoir, la germana schreiben kaj Schrift kun la Esperantaj kant-i kaj kant-o, pluv-o kaj pluv-i, skrib-i kaj skrib-aĵo.

Zamenhof mem skribas pri tio (F. K. 17a eldono, pĝ. 234): „Mi aranĝis plenan dismembriĝon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj ... Ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj.“

Kiel oni vidas el ĉi tiu teksto, Zamenhof nomas ĉiun lingvoelementon vorto, egale ĉu tiu estas vortradiko, prefikso, sufiksofinaĵo. Pri la finaĵoj (a, e, i, o ktp.) cetere diras la 11-a regulo de la Fundamenta Gramatiko: „la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj“. En la sama paragrafo tekstas: „Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino)“. Anstataŭ „vortoj“ ni parolis ĉi-supre pri „neŝanĝeblaj lingvoelementoj“.

La sola escepto el tiu neŝanĝebleco troviĝas ĉe la sufiksoj ĉj kaj nj, anstataŭ kiuj oni povas elizii literojn: patro kaj paĉjo, patrino kaj panjo.

Tamen, ĉar la devenlingvoj de Esperanto estas fleksiaj, oni trovas ties post signojn: agi, akto, reakcio; instrui, instrukcio; projekti, projekcio; procedi, proceso; tondi, tonsuro; proponi, deponi, disponi, imponi - supozi, pozi, ripozi, ekspozicio; efiki, efekto; negliĝo, neglekti; inteligenta, intelekto; meti - promesi, permesi - kompromiti, intermiti - kompromiso; konduki - konduti - dedukti, redukti, indukti, produkti; fikcio, fiktiva ktp. Sed el la vipunkto de vortfarado tio estas sensignifa, ĉar tiuj diversaj formoj estas rigardataj kiel apartaj radikvortoj. Nur ĉe formado de kelkaj novaj vortoj validiĝas tiu fleksieco, precipe ĉe elimino de pseŭdosufiksoj: inerta el inercio; erupti el erupcio; ekskludi el ekskluziva ktp.

Enciklopedio de Esperanto redakti

Jen citaĵo el Enciklopedio de Esperanto 1934.

Aglutina karaktero de Esperanto.

Aglutini: formi vortojn, kunmetante memstarajn vorterojn, kiuj konservas ĉie sian propran signifon. (Plena Vortaro). "Kiel en la lingva grupo nomata finna aŭ uralo-altaja, vorteroj senŝanĝe preskaŭ kaj meĥanike aliĝas aŭ pli bone agluiĝas unu al alia, tute neŝanĝinte siajn formojn, tiel ankaŭ en nia racia Esperanto, pura tipo de aglutina lingvo, apartaj elementoj de vortoj, gluiĝante, formas tutan vorton. Pro tia principo de algluado, kiun nenia alia lingvo tiel plene posedas, Esperanto fariĝas tre simpla, facila kaj multe pli riĉa ol iu ajn natura lingvo. Ekz. la vorto "pralingvo" formiĝas el tri apartaj vorteroj: "pra" (prefikso), "lingv" (radiko), kaj "o" (sufikso). Tiuj ĉi vorteroj, gluiĝinte formis novan vorton, tute ne perdinte memstaran signifon kaj neniom aliformiĝinte. Oni ne povas diri tion saman pri la procedo, kiun sekvas en la vortkonstruo la Hindo-Eŭropaj lingvoj. En ili la vorteroj formante novajn vortojn, ŝanĝiĝas kaj perdas sian memstaran signifon. La vorteroj ne gluiĝas en ili, sed alfandiĝas, por tiel diri, unu al alia, aliformiĝante kaj ricevante novajn ecojn de la fandaĵoj." Vidu Eŭropa karaktero de la Esperanta morfologio. (Stamatiadis, Nova Gramatika Libro).

Ekstaraj ligiloj redakti