Pledo por Unueca Lingvo

Libro de Rikardo Ŝulco pri la gramatiko de Esperatanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Pledo por Unueca Lingvo estas esperantologia esearo verkita de Rikardo Ŝulco kaj eldonita en 1985 de Esperanto-Centro Paderborno.

Pledo
por
Unueca Lingvo
Pledo por Unueca Lingvo
Pledo
por
Unueca Lingvo
Aŭtoro Rikardo Ŝulco
Eldonjaro 1985
Urbo Paderborno
Eldoninto Esperanto-Centro Paderborno
Paĝoj 288
ISBN 3-922570-42-9
vdr

Enhavo redakti

 
 ...Esperanto estas racia lingvo. Ĝi estas simpla lingvo. Sed ĝi estas malfacila lingvo por ĉiu, kies pensado ne estas trejnita. Ĝi nome estas ankaŭ logika lingvo. Kaj tio pro neceso, ne pro arogo aŭ ĉikano! Preskaŭ ĉiu Esperanto-parolanto, almenaŭ post ioma ekzercado, instinkte sentas, kiajn nacilingvajn dirmanierojn, esprimojn, metaforojn li en Esperanto prefere evitu. Multe malpli instinkte li ekkonas kaj konsciĝas pri la postuloj de la logiko en vortfarado, en tempaj rilatoj kaj sintakso, precipe en la aranĝo de la vortoj en la frazo, kiu ja estas tre libera, sed tamen limigita. Kaj tiurilate eĉ elstaraj Esperantistoj, verkistoj kaj tradukistoj, iomege ofte eraras. Ni tamen ne povas rezigni la logikon. Ĝi devas resti la interna gvidilo, la polusa stelo, de nia lingvo. Ĝi estas komuna al ĉiuj. Nur ĝi ebligas sendubajn lingvajn interrilatojn inter Eŭropanoj kaj Azianoj kaj ĉiuj aliaj. En etnaj lingvoj ĝi ofte estas malatentata, ĉar lingvaj konvencioj kaj komunuzaj dirmanieroj subtenas la interkomprenemon. Ni do nepre devas zorgi, ke ni ne konvenciigu nian lingvon, t.e. ke ni ne alkutimiĝu al dirmanieroj kaj lingvaj formuloj, kiuj, kvankam ofte uzataj, tamen estas eraraj laŭ la logiko. Tio ja signifas, ke ili estas eraraj ankaŭ laŭ la gramatiko, ĉar en Esperanto gramatiko kaj logiko estas identaj. Oni ankaŭ povus diri, ke ni ja konvenciigu nian lingvon...laŭ la senco de la logiko. Tio signifus, ke la unuopaj konvenciigoj malaperus en la unu granda konvencio, kiu estas Esperanto mem.


Malbonaj lingvokutimoj en Esperanto preskaŭ ĉiam estas mallogikaĵoj. Grandskale akceptitaj, de multaj uzataj, ili malbonigas la lingvon, ĥaosigas ĝin, koruptas ĝin, dialektigas ĝin, malfaciligas ĝian lernadon kaj fine malebligus ĝin kiel mondvastan internacian komprenilon.

Alia ĉapitro estas la intencaj, sendisciplinaj inventemo, novemo kaj ŝanĝemo de certaj Esperantistoj, inter ili precipe de beletristoj kaj poetoj. Ili celas apartan stilon kaj rigardas arbitrecan kaj laŭkaprican stilon kiel bonan stilon. Mi ofte miris, kiom bone uzas nian lingvon en siaj fakaj skribaĵoj matematikistoj kaj natursciencistoj kaj kiom da lingvaj eraroj ofte svarmas en la verkoj de beletristoj kaj poetoj. La unuaj ne pensas pri stilaj ornamaĵoj. Ili sekvas tiom ekzakte kiom eble sian esprimendan idearon, kaj rezultas klara, komprenebla lingvaĵo. La aliaj ofte intence arabeskigas sian stilon kaj falas en erarojn. 
— pp. 18-20

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti