Perfekteco de la Esperantaj Verboj

Libro pri la verboj en Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Perfekteco de la Esperantaj Verboj estas verko de Ludoviko Mimoo (Lluís Mimó Epinalt) pri la uzado de la Esperantaj verboj.

Perfekteco
de la
Esperantaj Verboj
Perfekteco de la Esperantaj Verboj
Perfekteco
de la
Esperantaj Verboj
Aŭtoro Ludoviko Mimoo
Eldonjaro 1961
Urbo Sabadell-Barcelono
Eldoninto E. Moreno Medrano
Paĝoj 57
vdr

La aŭtoro eltrovis normojn kiuj pruvas ke la Zamenhofaj verbaj elementoj estas perfektaj ĉar per ili oni povas esprimi plej simple kaj precize, kun absoluta logikeco, ĉiujn nuancojn tempajn kaj rilatajn laŭ facilaj reguloj. Laŭ Mimoo la logiko nepre devas rangi super la kutimo en lingvo origine arta, kiu en sia fundamento estas ideale racia, kaj en kiu mallogikaĵoj ĉiam devas esti konceptataj kiel koruptaĵoj.

Citaĵo
 ...Post la apero de "Perfekteco de la Esperantaj Verboj" Jungo eksplodigis bombon dirante ke oni devus forigi el PG "itismon", kiun dum 30 jaroj neniu atentis, kaj niaj atentintaj eminentuloj tuj konvertiĝis al la nova potencula religio. Ho, kiom mi povus rakonti! La aero rariĝis. Kulto al la "ekleziaj" aŭtoritatuloj kaj al la sankta Libro (PG), kiun preskaŭ neniu estis traleginta, anstataŭis la rajton pensi, analizi kaj opinii... 
— Ludoviko Mimoo, Letero (1982) al Hanzo Bruno, Pledo por Unueca Lingvo, p.262

Recenzoj redakti

 
 Kiam la atismo ekirigis la fantomon de la reformemo, ĝi apenaŭ suspektis kiajn konsekvencojn tiu misaĵo provokos. Kvazaŭ filtriva viruso, la reformemo trapenetras la homojn, kaj aparte plagas tiujn, kiuj estas lingve malfortaj, t.e. tiujn kiuj ankoraŭ ne finlernis Esperanton kaj sekve ne sufiĉe komprenas la logikecon de la Zamenhofa sistemo. Inter ĉi tiuj troviĝas S-ro Mimó.
Jam en la unua tekstopaĝo, S-ro M. nerekte malkaŝas, ke li tute ne komprenas, kio estas lingvosistemo. Ĉar tie li stampas, ke li "estis bonŝanca eltrovi la normojn, kiuj pruvas ke la verbaj elementoj adoptitaj de Zamenhof estas perfektaj" kaj, krome, ke "la de S-ro M. inventitaj normoj tute ne estas arbitraj, sed simple eltiritaj de la naturaj rilatoj, kiujn la verboj mem postulas laŭ la logiko". T. Pumpr (Simpozio p. 179) sufiĉe detale klarigis, ke la gramatikaj normoj estas kreaĵoj de la homa spirito kaj ke sekve ili ne troviĝas en la ekstera mondo, sed nur en nia menso. Ni do ja arbitras la normojn kaj ili neniel esprimas naturajn rilatojn de la verboj. La aserto de S-ro M. estas ĝuste la malo de tio, kion instruas bona lingvistika ekzegezo. Des pli en planlingvo, kia estas Esperanto.
Due S-ro M. sin esprimas per neadekvata terminaro hazarde elektita laŭ nacilingvaj ŝablonoj, ŝajne ne ĉiam bone digestitaj. Unu ekzemplo sufiĉu, el inter aliaj. Tra sia tuta verkaĵo S-ro M. parolas pri "helpverboj" aŭ "helpaj verboj". Nu, G. Waringhien esploris kaj trovis (Simpozio, p. 296), ke en Esperanto ne ekzistas konjugacio kiel romanidoj kaj ĝermanidoj komprenas tiun nocion, sed serio de kunmetitaj verboformoj; ke tiuj kunmetitaj verboformoj ne kongruas kun la konjugacioj de niaj eŭrop-okcidentaj lingvoj, kaj ke sekve ne estas eble fari tiajn interrespondajn tabelojn, kiajn oni trovas en la lernolibroj (Mi citas libere, kaj tial mankas citiloj). S-ro M. denove faras tiajn tabelojn, kie li konstante parolas pri helpaj verboj. Ŝajne li ankoraŭ ne sukcesis sufiĉe sendepende de siaj nacilingvaj skolastikaĵoj analizi la verbosistemon de Esperanto. S-ro M. do manipulas ne-celtaŭgajn nociojn, kaj per tio li faris gravan psiĥologian eraron.
Trie. Ĉar S-ro M. estas fascinata de la fantomo de la atismo, li ne donas lokon en sia libro al la Fundamenta kaj Zamenhofa uzado de la pasivaj verboformoj en aspekta funkcio (eĉ se ŝajne senkonscie li tion faras ĉe certa speco de simplaj verboformoj), kaj tial li baraktas meze de plej strangaj ĵonglaĵoj. En la pasivo li transŝovas la aspektecon de la verboformoj el la participo-ita al la verbo esti, ... Nun, laŭ tiuj specimenoj, ni povas jam malkaŝi, ke la pluskvamperfektismo (pli en la etimologia, ol en la gramatika senco!) de S-ro M. puŝas lin al kreado de nova atisma sekto, kies oficanta pastro li sin vidas. Nova sekto ja, ĉar liaj proponoj ne harmonias kun tiuj de Isbrucker, Jung kaj aliaj korifeoj de la atismo.
Kvare, S-ro M. plenbuŝe laŭdas Zamenhof kaj eĉ dediĉas sian libron al lia genio, kiu "kreis lingvon logikan kaj genie simplan" (p. 7), kaj indikas la respekton ŝuldatan al la Fundamento; sed tuj S-ro M. esprimas sian malplaĉon por la maniero kiel Zamenhof manipulis sian inventaĵon, kaj la tuta Mimoa doktrino estas nur montrado, ke tiu lingva geniulo dum sia tuta vivo uzadis sian lingvon ne korekte, ne ĝuste, ne logike...kaj ke la ekzemplojn de la Fundamento oni povas ignori. Nia Simpozio sufiĉe pruvis, per lingvoscienca kontrastado, ke tiu omaĝa sinteno de la atismanoj estas nur "la fermentaĵo de la Fariseoj. La Fundamento estas la parto de nia lingvo, kiun neniu povas forigi. Ĉio cetera povas pli aŭ malpli fluktui. Sed kontraŭ la Fundamento ĉiuj opinioj devas aŭ cedi, aŭ memvole eksesperantiĝi. Do la atismanoj scias, ke per sia kontraŭfundamenta agado ili minacas detrui nian solan eblan gvidilon, la Zamenhofan lingvouzadon, kaj nian konstitucian leĝon, la Fundamenton... 
— majo 1962, J. Régulo Pérez, Esperanto, 678 (5), p. 93-94
 
 Gabriel Chavet : Mi opinias, ke la normoj kiujn vi starigas en via verko estas konformaj je la universala logiko.
M.C. Butler : Mi kredas, ke via verko estas valora studo pri la Esperanta verbo, kaj tre atentinda.
R. Haferkorn : La aŭtoro de la libro "Perfekteco de la Esperantaj Verboj bonege sukcesis montri la logikan kaj racian ekzaktecon, laŭ kiu en la Internacia Lingvo eblas esprimi la tempojn de aktivo kaj pasivo.
Teo Jung : Ĝi estas diligenta laboraĵo, kies studadon mi povas rekomendi al ĉiu interesiĝanto.
Walter Lippmann : Mi legis ĝin kun intereso kaj ĝenerale tute kun aprobo. Mi ĝojas pri via intereso en gramatikaj problemoj kaj esperas, ke viaj pluaj laboroj akcelos la sciencan esploron de nia lingvo.
Paul Neergaard : Mi kun intereso legis ĝin, kaj mi konsideras tre utile, ke diversaj vidpunktoj koncerne al la problemo de la ĝusta uzado de la verboj en Esperanto kaj tute aparte de la pasivaj participoj, estas submetitaj al diskutado kaj elprovado ankaŭ el teoriaj vidpunktoj.
Anakreon Stamatiadis : Mi atente tralegis la du partojn de via verko "Perfekteco de la Esperantaj Verboj" kaj mi trovis ambaŭ tre interesaj. Mi varme rekomendas ĝin al la superaj klasoj (2-a kaj 3-a) de miaj gestudentoj kaj gelernantoj de Altlernejoj.
C. Støp-Bowitz : Laŭ mia sperto la kondicionalo estas en Esperanto tro malmulte atentata. Preskaŭ ĉiuj Esperantistoj erare uzas ĝin, kaj estas ege valore, ke vi nun precizigas ĝian veran kaj solan sencon kaj uzadon.
F. Szilágyi : Via traktato entute estas zorga studo kaj sistemigo de la verbotempoj kaj kompleta, oni povus diri enciklopedia gramatika verketo. [1] 
— septembro 1962, Heroldo de Esperanto, n-ro 13-14, Kelkaj akademianoj diras sian opinion pri la verko de L. Mimó, p. 8

Notoj redakti

  1. Noto de la aŭtoro : Kvankam ankaŭ la diskutita demando pri la pasiva participo estas pritraktata en ĉi tiu verko, post interŝanĝo de opinioj la aŭtoro konsideras, ke la de li prezenta solvo, meza inter -ata kaj -ita, ne havas valoron absoluton kaj tute decidan, sed nur partan, kaj deziras klare sciigi, ke la publikigo de la supraj komentarioj ne signifas, ke tiuj Akademianoj prenis partion rilate al tiu demando.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti