Tomáš Pumpr
Tomáš PUMPR (naskita la 2-an de oktobro 1906 en Dolní Slověnice; mortinta la 10-an de septembro 1972 en Prago) estis ĉeĥa esperantisto kaj doktoro pri juro (ĉeĥe JUDr.). Li estis majstra tradukanto, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj ekde 1962 membro de la Akademio de Esperanto.
JUDr. Tomáš Pumpr | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1906 en Dolní Slověnice |
Morto | 10-an de septembro 1972 (65-jaraĝa) en Prago, Ĉeĥoslovakio |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Nacieco | ĉeĥo |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | jura fakultato de la Universitato de Karolo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1926–) tradukisto verkisto |
Esperanto | |
Akademiano | jes |
Esperantistiĝis en | 1926 |
Li estis esperantisto ekde 1926. Sian literaturan verkadon li komencis per kunlaboro al la Ĉeĥoslovaka Antologio (Budapest, 1935). El lia ampleksa traduklaboro nur parto aperis libroforme: Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj de Karel Jaromír Erben (1938), La bapto de caro Vladimír de Karel Havlíček Borovský (1935, 1967), Sileziaj kantoj de Petr Bezruč (kunlabore kun Rudolf Hromada kaj Jiří Kořínek 1971). Alia poemego de K. H. Borovský Reĝo Lávra en lia traduko aperis en La Nica Literatura Revuo (31-32, l960) kaj lia traduko de Majo de Karel Hynek Mácha aperis fragmente en diversaj revuoj, komplete en 1997 (deklarita de Reto Rossetti kiel nekompareble supera al la angla traduko).
Por la Simpozio pri ata/ita redaktita de Kalocsay li verkis 106-paĝan traktaton Esperanto sen aspektoj? (Stafeto, 1961). Li kunlaboris teksto-traduke kaj nomenklature ĉe la eldono de Poŝatlaso de la mondo en Esperanto (1971) kaj tradukis la informan broŝuron Mallonge pri Ĉeĥoslovakio (1966). El Esperanto li ĉeĥigis la Konstitucion de Japanio por la ministerio de internaj aferoj. Post la dua mondmilito Pumpr kunlaboris kun la esperantlingvaj art-elsendoj de la Verda Stacio per vico da tradukoj ekz. Somera firmamento de Zdeněk Jirotka (1948), Gracoplena Jesu-Infano de Prago de František Kožík, Fantomo en la kastelo de M. Šrámek, ambaŭ en 1948, Maja fabelo de Vilém Mrštík (1950). Inter ili elstaris tradukoj de la oper-tekstoj de Vendita fianĉino de Karel Sabina (muziko Bedřich Smetana) kaj Najado de Jaroslav Kvapil (muziko de Antonín Dvořák) kaj En la puto de Sabina (muziko Vilém Blodek). Por la nacilingva programo de la radiostacioj Praha kaj Ostrava d-ro Pumpr enĉeĥigis la nederlandan dramon La mondo ne havas atendejon de Maurits Dekker el esperantlingva traduko de Frits Faulhaber.
- Esperanto sen aspektoj? (En: Simpozio pri -ata/-ita)
- Inter du kruĉoj da biero (En: Simpozio pri -ata/-ita)
- O zkouškách z Esperanta (Pri ekzamenoj pri Esperanto, Stanislav Kamarýt kaj Tomáš Pumpr, 1949)
- Landnomoj en "Poŝatlaso de la mondo" (Scienca Revuo, Josef Kavka kaj Tomáš Pumpr)
- Balado pri Ĉe-instruisto
- Tri verkoj de Volter (Nica literatura revuo, recenzo pri Lanti-traduko)
- Vojaĝo al Kazoĥino (recenzo)
- Historia skizo de la internacia lingva ideo (recenzo)
Tradukoj
redaktiEn Ĉeĥoslovaka Antologio (1935):
- Božena Němcová: El privata korespondaĵo
- Alois Vojtěch Šmilovský: Kudrilo
- Julius Zeyer: Neklan
- Svatopluk Čech: Žižka
- Antonín Sova: Juna amo, Kaj uraganis forte ribelventoj
- Petr Bezruč: Ondra
- Karel Horký: Malbona persono
- Božena Benešová: Teorioj
- Emil Vachek: Marŝo en cirklo
- Jiří Wolker: Balado pri nenaskita Infano
- Josef Kopta: Eliška kaj du
- František Halas: Nekonata soldato
- Ĉeĥoslovakaj pentristoj kaj skulptistoj (propra studo)
Memstaraj libroj:
- Karel Jaromír Erben: Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj (1938)
- Karel Havlíček Borovský: La bapto de caro Vladimir (1952)
- Jaroslav Kvapil: Najado (1950, opero, muziko de Antonín Dvořák)
- Karel Hynek Mácha: Majo (1997)
- Petr Bezruč: Sileziaj kantoj (Trad. Tomáš Pumpr, Jiří Kořínek, Rudolf Hromada, 1970)
- Karel Sabina: Vendita fianĉino (opero, muziko de Bedřich Smetana)
- Karel Sabina: En la puto (opero, muziko de Vilém Blodek)
- Poŝatlaso de la mondo (trad. T. Pumpr kaj Josef Kavka)
- Čestmír Knobloch: Invito (informilo pri Ĉeĥoslovakio)
- Mallonge pri Ĉeĥoslovakio (1966)
En la gazetaro:
- Karel Havlíček Borovský: Reĝo Lavra (Nica literatura revuo)
- František Halas: Ni konstruas (Esperanto-Servo, 8-9/1950)
- Jan Neruda: Romanco de la Kristnaska tago
- Vítězslav Hálek: Pli amu poeton ol vin mem
- Jaroslav Křička: Albatroso
- Ambroise Thomas: La ĉarma land‘ (ario el la opero „Mignon“)
- Georges Bizet: Carmen (arioj el la opero)
- Charles Gounod: Margareto (ario el opero „Faŭsto“)
- Václav Kaplický: Antaŭ la trono de la imperiestro (fragmento el la romano „Respubliko de Tábor“, Paco 1969)
- Česká a slovenská literatura v esperantu (Ĉeĥa kaj slovaka literaturoj en Esperanto, 1946)
- Ludvík Aškenazy: Nagasaki (Paco, 1965)
- Jindřich Šimon Baar: Alaŭdo (Ligilo 1938)
- Kamil Bednář: Militbildoj de Goya (Paco 1965)
- Svatopluk Čech: Ni kredu neniun! (Ligilo 1939)
- František Ladislav Čelakovský: Pilgrimanto (Ligilo 1938)
- Jindřich Černý: Disvojo, Rikolto (Interkontaktilo 1938)
- Miroslav Florian: Tombejo de soldato (Paco 1965)
- Karel Havlíček Borovský: Sturno, poeto kaj azeno sub tilio (Esperantista 1946)
- Miloslav Holub: Buchenwald hodiaŭ vespere, Testamento de perfekta aveto (Paco 1965)
- Jiří Kolář: Marie Nousková (Paco 1965)
- Jan Neruda: En ĉemizo (Ligilo 1939), Maljunulo en la parko (Norda prismo 1956), Nur plue, plue! (Ligilo 1939),
- Vítězslav Nezval: Dudeka jarcento (Paco 1965)
- Jaroslav Seifert: Barikado el florantaj kaŝtanarboj (Esperantista 1946), Ĉeĥa kanto (Literatura mondo 1946), Mozart en Praha (Nica literatura revuo 1957),
- Josef Václav Sládek: Estis ni kaj estos (Ligilo 1938)
En manuskriptoj
redakti- Otokar Březina: Doloro de la homo, Vane, Ditirambo de l' mondoj, Printempa nokto, La mito de l‘ amo
- Jan Neruda: Ĉeĥa balado
- Karel Čapek: Milito kontraŭ Salamandroj (la meza parto)
- Jaroslav Seifert: Aŭtuno, Antaŭ ol printempo venos, Aŭtuna Rekviemo
- Antonín Sova: Tábor
- Brněnské paverše, Reminiscence (Misversoj de Brno, Rememoroj)
- Jānis Rainis: Láska je silnější než smrt (Amo estas pli forta ol la morto, traduko el Esperanto)
- Antonín Dvořák: La veneniga amatino
- Zdeněk Fibich: Silenta nokto
- Karel Havlíček Borovský: Epigramoj
- Josef Václav Sládek: Tri reĝoj
- Bedřich Smetana: Ario de reĝo Vladislav (el opero „Dalibor“)
- Fráňa Šrámek: Ombroj, Raporto
- Jaroslav Vrchlický: Enterigo de Alariĥ
- Jiří Wolker: Balado pri okuloj de hejtisto, Kanto de falanta neĝo
- Maurits Dekker: Svět nemá čekárnu (La mondo ne havas atendejon, traduko el Esperanto)
Laŭ asertoj de Jaroslav Mařík en Starto 2/1992 (149) d-ro Pumpr tradukis ankaŭ:
- Zdeněk Jirotka: Somera firmamento
- František Kožík: Gracoplena Jesu-infano de Praha
- Vilém Mrštík: Maja fabelo
- M. Šrámek: Fantomo en la kastelo
Referencoj
redakti- ↑ Verkoj de kaj pri Tomás Pumpr en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
Bibliografio
redakti- Jaroslav Mařík 1972 : Mortis akademiano Pumpr, Esperanto, 803 (11), p. 194