Ludvík AŠKENAZY (naskiĝis la 24-an de februaro 1921 en Český Těšín, mortis en aĝo de 65 jaroj la 18-an de marto 1986 en Bolzano-Bozen) estis ĉeha verkisto, ĵurnalisto, dramisto kaj scenaristo.

Ludvík Aškenazy
Persona informo
Ludvík Aškenazy
Naskiĝo 24-an de februaro 1921 (1921-02-24)
en Český Těšín
Morto 18-an de marto 1986 (1986-03-18) (65-jaraĝa)
en Bolzano-Bozen
Lingvoj ĉeĥagermana vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioGermanioItalio vd
Alma mater gimnazio • Faculty of Philosophy in the Lviv University • universitato vd
Subskribo Ludvík Aškenazy
Familio
Edz(in)o Leonie Mann-Aškenazy vd
Infanoj Jindřich Mann-Aškenazy vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistodramaturgo • sciencfikcia verkisto • scenaristo • prozisto • dramaturgo • redaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En Esperanto de li aperis:

Vivo redakti

Ludvik Aškenazy dum la 2-a mondmilito estis rifuĝinto en Sovetunio. En 1941, en aĝo de 20 jaroj, li aliĝis al la Ĉeĥoslovaka Eksterlanda Armeo kaj estis soldato ĝis la fino de la milito. En printempo 1945 li en Prago enamiĝas al Leonie Mann-Aškenazy, la filino de Heinrich Mann, kaj baldaŭ ambaŭ geedziĝas. Post la milito li laboris por la Ĉeĥoslovaka radio. Tri jarojn poste li nome de la la Ĉeĥoslovaka radio estis sendita al Israelo por raporti pri la unua araba-israela milito. Baldaŭ sekvis pliaj vojaĝoj eksterlanden al Pollando, Barato, Germanio kaj Usono, pri kiuj li skribis raportaĵojn por la radio.

Ekde la mezo de la 1950-aj jaroj ĝis la malfruaj 1960-aj jaroj li estis vaste legata kaj populara verkisto en kio tiam estis Ĉeĥoslovaka respubliko kaj pli poste Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko. Li ĉefe skribis novelojn kaj infanlibrojn, en kiuj la limo inter literaturo por infanoj kaj tiu por plenkreskuloj estas foje "penetrebla".

Lia unua grava sukceso estis la volumo de rakontoj "Infanaj studaĵoj" (1955). La rakontoj pri knabeto, por kiu lia filo Jindřich (naskiĝinta en 1948) servis kiel rolmodelo, trovis vastan publikon kaj establis lian popularecon. Ankaŭ pluraj libroj de fabeloj, de poemoj kaj de iom tristaj noveloj ĝuis viglan legantan intereson kaj estis tradukitaj en multajn lingvojn.

Krome li verkis teatraĵojn kaj la scenarojn de multaj filmoj, inkluzive de unu kiu en 1966 ricevis filmopremion en la festivalo de Cannes. Post kiam la trupoj de la Varsovia Traktato invadis Ĉeĥoslovakion en 1968, li elmigris al Germanio kaj vivis en Munkeno ĝis 1976. Kiel rezulto de elmigrado, ĉio el la laboro de Ludvik Aškenazy estis malpermesita en la tiama Ĉeĥoslovakio. En Germanio li verkis germanlingvajn infanlibrojn, kiel "Kie la vulpoj ludas per bekfluto" („Wo die Füchse Blockflöte spielen“), al kiu al li estis aljuĝita la Germana Infanliteratura Premio de 1977 en la infanlibra kategorio. Krome li regule verkis sondramojn por radio kaj ankaŭ ĉi tie kreis scenarojn por televidaj filmoj.

Ludvík Aškenazy mortis en 1986 en Bozen, kie li ekloĝis en 1976 kun sia edzino Leonie Mann-Aškenazy, la filino de Heinrich Mann.

Post la falo de komunismo en 1989, liaj libroj en la Ĉeĥa Respubliko denove estis publikigitaj kaj liaj teatraĵoj prezentitaj, inkluzive de tiuj skribitaj en elmigrado kaj post 1989 tradukitaj de la germana en la ĉeĥan.

Postnoto redakti

En intervjuo de aprilo 2019 la filo Jindřich Mann-Aškenazy rakontas pri la patro, ke li fakte naskiĝis kaj kreskis en juda urbo (ŝtetl) Stanilaŭ (סטניבסל), la nuna urbo Ivano-Frankivsk, tute ne en Teŝinio, kaj ne parolis la ĉeĥan aŭ slovakan lingvon ĝis li en 1941 kiel "neĉeĥoslovako" aliĝis al la Ĉeĥoslovaka Eksterlanda Armeo. La kvar militaj jaroj ne taŭgis por lernado de lingvo, kaj tial li serioze nur eklernis la ĉeĥan en printempo 1945, kiam li alvenis en Prago. Tial li dum la lastaj vivaj jaroj kaj monatoj ĉiam volis verki eseon de la nomo "Kiel mi fariĝis ĉeĥo", sed ne sukcesis, kaj la eseo restis nur rakontata al la filoj. Se tio veras, despli rimarkindas lia rapida avanco al ĵurnalismaj kaj verkistaj kapabloj. Inter la eksteraj ligiloj legeblas la kompleta intervjuo.

Eksteraj ligiloj redakti