Jaroslav Křička

ĉeha komponisto, dirigento kaj muzika instruisto

Jaroslav Křička estis ĉeha komponisto, dirigento kaj muzika instruisto. Li naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1882 en Kelč kaj mortis la 23-an de januaro 1969 en Prago.

Jaroslav Křička
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1882 (1882-08-27)
en Kelč
Morto 23-an de januaro 1969 (1969-01-23) (86-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejo de Vyšehrad
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Familio
Frat(in)o Petr Křička
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • dirigento • universitata instruisto • poeto • ĥorestro
vdr

En Esperanto de li aperis:

Vivo kaj verkado redakti

Jaroslav Křička naskiĝis en la familio de la vilaĝa kantoro kaj lernejestro František Křička (1848-1891) en Kelč, la plej aĝa el tri gefratoj. La nomo de lia patrino estis Františka Křičková (1861–1936). Lia frato Petr Křička (1884–1949) poste iĝis konata poeto, lia fratino Pavla Křičková (1886–1972) fariĝis verkistino. La patro tre subtenis la muzikan edukadon de siaj infanoj, Jaroslav infanaĝe ricevis lecionojn de violono, piano kaj kantado.

Li frekventis gimnazion en Havlíčkův Brod kaj diplomiĝis tie en 1900. Jam kiel gimnaziano, li fondis sian propran voĉan kvarteton, arĉan kvarteton kaj lernejan orkestron kaj komencis komponi. Post la gimnazio li translokiĝis al Prago kaj studis de 1902 ĝis 1905 en la Praga konservatorio. Kun Josef Klička li perfektiĝis en organo, instrumenta teorio kaj harmonia scienco, kun Karel Knittl en dirigentado kaj kun Karel Stecker en komponado. Liaj muzikaj modeloj estis la ĉeĥaj klasikaĵoj Antonín Dvořák, Bedřich Smetana kaj Zdeněk Fibich kaj poste ankaŭ la reprezentantoj de la ĉeĥa modernismo, Vítězslav Novák kaj Josef Suk.

Post unujara studa restado en Berlino (1905-1906), li translokiĝis al Rusio (1906-1909) por tri jaroj kaj instruis muzikteorion, harmonion kaj ĉambran muzikon ĉe la Imperia Muzika Lernejo en Jekaterinoslav (la nuna urbo Dnipro). Li fondis tie orkestron, kun kiu li prezentis verkojn de Antonín Dvořák kaj Bedřich Smetana. En Rusio li amikiĝis kun la komponistoj Aleksandr Glazunov kaj Sergej Tanejev. Jaroslav Křička estis impresita de rusa poezio kaj rusa muziko, precipe la komponistoj Miĥail Glinka kaj Modest Musorgskij donis al li gravajn impulsojn por sia propra laboro. Multaj kunmetaĵoj estis skribitaj en Jekaterinoslav, inkluzive de unu el liaj plej famaj kantoj, Albatroso (vidu supre), de la ciklo Severní noci (Noktoj en la Nordo). La infankantaj cikloj de Musorgskij inspiris lin komponi siajn proprajn infankantojn.

Ekde 1909 li vivis en Prago. De 1911 ĝis 1920 li direktis la Pragan Koruson Hlahol. Kun Hlahol li ekzercis multajn verkojn de nuntempaj ĉeĥaj komponistoj kiel ekzemple Leoš Janáček, Vítězslav Novák, Otakar Jeremiáš kaj ankaŭ direktis la premieron de la kantato de Novák Svatební košile (La Geedziĝa Ĉemizo), opuso 48. Dum tiu ĉi tempo li laboris pri sia unua grava verko - la opero Hipolyt. Ekde 1911 li anstataŭis Karel Stecker ĉe la Praga konservatorio kaj post lia morto en 1919 li estis nomumita plena profesoro pri komponado ĉe la konservatorio.

La 14-an de oktobro 1918 li geedziĝis kun la pianistino kaj kantistino en la Hlahola Koruso, Marie Krbová, studentino de Josef Bohuslav Foerster. Kune kun sia studento Jaroslav Řídký, Křička gvidis la filharmonian koruson de la Ĉeĥa filharmonio inter 1922 kaj 1930. En la Somera Olimpiko 1936, li gajnis la bronzan medalon en la kompona konkurso por sia suito Horácká. En la jaroj 1942 ĝis 1945, dum la kriza periodo de la Dua Mondmilito kaj la Germana okupado, li estis rektoro de la konservatorio.

Dum sia multjara instruado en la konservatorio Jaroslav Křička trejnis multajn komponistojn, inter ili Jaroslav Řídký, Karel Hába, Emil Hlobil, Karel Janeček, Václav Trojan, Ján Cikker, Jan Kapr kaj Jarmil Burghauser. Li pasigis la finon de sia vivo en la trankvila medio de la promontoroj de la Bohema Arbaro, en la vilaĝo Červené Dvorce apud Sušice. Ĉi tie li dediĉis sin nur al komponado.

Fontoj redakti

Tiu ĉi teksto ekestis la 18-an de decembro 2022 unuavice el elementoj de la koncernaj tekstoj en la germana, franca kaj iom la angla, la dua frazo fontas el vikidatumaro kaj la tria el la teksto Tomáš Pumpr.