Kelč
Kelč estas urbo en distrikto Vsetín en Ĉeĥio, troviĝanta sur limoj inter Hanakio kaj Valaĥio. Kelč estas samtempe ankaŭ unu el plej junaj urboj de Ĉeĥio, ĉar nur la 1-an de julio 1994 estis redonita al Kelč statuton de urbo. Ĉi tie vivas 2 686 loĝantoj (2024).
Kelč | |||
germane Keltsch | |||
urbo | |||
Placo en Kelč
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kelč | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Vsetín | ||
Administra municipo | Valašské Meziříčí | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Valaĥio | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Rivero | Juhyně | ||
Situo | Kelč | ||
- alteco | 307 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 28′ 43″ N 17° 48′ 57″ O / 49.47861 °N, 17.81583 °O (mapo) | ||
Areo | 27,85 km² (2 785 ha) | ||
Loĝantaro | 2 686 (2024) | ||
Denseco | 96,45 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1131 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 756 43 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0723 | ||
NUTS 5 | CZ0723 542989 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 6 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Kelč | |||
Retpaĝo: www.kelc.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kladeruby, Komárno, Dolní Těšice, Horní Těšice, Zámrsky, Hustopeče nad Bečvou, Milotice nad Bečvou, Provodovice, Rouské, Loučka, Police kaj Kunovice.
Historio
redaktiLa plej malnovaj spuroj de restado de homo sur la teritorio de la hodiaŭa Kelč estas el pli frua ŝtonepoko. La unuaj sidejoj de neolitaj agrikulturistoj estiĝadis proksimume antaŭ 5000 jaroj antaŭ Kristo. La koneksa historia loĝigo de la hodiaŭa Kelč komenciĝas iam ĉirkaŭ la jaro 1000.
Kelč atingis grandan ekfloron dum episkopo Bruno el Schauenburg, kiam estis reordigita la tuta ĝisnuna sideja spaco de la urbo, fondita nova urbo Kelč kun nova placo, fondita vilaĝo Posvátno, kies memstareco daŭris ĝis la jaro 1850.
Dum husanaj militoj komence de la 15-a jarcento Kelč estis tre dezertigita. La ekonomia situo komencas pliboniĝi nur de duono de la 16-a jarcento. Granda sukceso de la urbo estis akiro de bierfarejo. En 1617 urbo elč fariĝas eĉ luiganto de la tuta sinjorujo. Promeseman ekfloron de la urbo finigis nur la tridekjara milito en la 1-a duono de la 17-a jarcento. Post la tridekjara milito falo de Kelč daŭrigis. La urbo perdis plimulton de siaj privilegioj kaj ĝi sinkis preskaŭ je nivelo de ordinara vilaĝo. La markigo de Kelč kiel urbo Kelč sukcesis denove realigi nur fine de la 18-a jarcento. Komence de la 19-a jarcento en la urbo disvastiĝis produktado de pipoj.
Post liberigo fine de la dua mondmilito en 1945 estis en Kelč establita loka nacia komitato. Kiam en 1954 estis establataj urbaj naciaj komitatoj, tiama distrikta nacia komitato en Valašské Meziříčí ne agnoskis al Kelč tiun ĉi statuton kaj ankaŭ pli postaj petoj je renovigo de la statuto de urbo estis senrezultaj. Renovigi la statuton de urbo Kelč sukcesis nur en la jaro 1994.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 320 |
1880 | 3 593 |
1890 | 3 504 |
1900 | 3 282 |
1910 | 3 277 |
1921 | 3 063 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 048 |
1950 | 2 775 |
1961 | 2 820 |
1970 | 2 625 |
1980 | 2 479 |
1991 | 2 599 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 581 |
2014 | 2 653 |
2016 | 2 675 |
2017 | 2 664 |
2018 | 2 678 |
2019 | 2 689 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 706 |
2021 | 2 578 |
2022 | 2 655 |
2023 | 2 706 |
2024 | 2 686 |