Regiono Zlín estas unu el 14 pli superaj teritorie administraj tutaĵoj en Ĉeĥio. Ĝi situas en orienta Moravio. Sudokcidente ĝi najbaras kun Sudmoravia regiono, nordokcidente kun Regiono Olomouc, norde kun Moravia-Silezia Regiono kaj oriente kun Slovakio.

Regiono Zlín
ĉeĥe: Zlínský kraj
administra unuo
Kastelo Lešná
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zlínský kraj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Distriktoj
Historiaj regionoj Moravio, Valaĥio
Montaroj
Najbaras kun
Gravaj urboj
Interesaj lokoj
Muzeo Valaĥia muzeo en naturo
Riveroj
Ĉefurbo Zlín
 - mezo Zlín
 - alteco 230 m s. m.
 - koordinatoj 49° 13′ 59″ N 17° 40′ 01″ O / 49.23306 °N, 17.66694 °O / 49.23306; 17.66694 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Čertův mlýn
 - alteco 1 206 m s. m.
Areo 3 964,0 km² (396 400 ha)
Loĝantaro 597 813
Denseco 150,81 loĝ./km²
Estiĝo 2000
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Aŭtokodoj Z
ISO 3166-2:CZ CZ-ZL
CZ-NUTS CZ072
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Ĉefepiskopa kastelo Kroměříž
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1998 (#22)
Numero 860
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iv
Folkloro Rajdo de la reĝoj
Situo de la regiona urbo Zlín enkadre de Ĉeĥio
Situo de la regiona urbo Zlín enkadre de Ĉeĥio
Situo de la regiona urbo Zlín enkadre de Ĉeĥio
Regiono Zlín enkadre de Ĉeĥio
Regiono Zlín enkadre de Ĉeĥio
Regiono Zlín enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zlín Region
Retpaĝo: www.kr-zlinsky.cz

Naturkondiĉoj redakti

Orografie la teritorio de Regiono apartenas al okcidenta montaro Karpatoj. Granda parto de la teritorio estas montetarregiono aŭ montarregiono, kiam la plej altaj montdorsoj situas oriente en limo al Slovakio. Sude tio estas montaro Blankaj Karpatoj kun la plej alta monto Velká Javořina. Montaro Javorníky ligas al ili kaj poste la plej alta montaro Moraviasileziaj Beskidoj, kies plej alta monto – Lysá hora – jam situas en teritorio de najbara Moravia-Silezia Regiono. Okcidente kaj sudokcidente Regiono havas ankaŭ fekundajn ebenaĵojn nomataj Hanakio en ĉirkaŭaĵo de Kroměříž kaj Slovácko en ĉirkaŭaĵo de Uherské Hradiště. Sudokcidente leviĝas montaro Chřiby. Inter Chřiby kaj jam la menciitaj montaroj kondukas de okcidento el Regiono Olomouc la tn. Supermoravia valo tra la ĉirkaŭaĵo de Kroměříž ĝis ĉirkaŭaĵo de urbo Zlín. Ĉirkaŭ rivero Moravo, en la ĉirkaŭaĵo de Uherské Hradiště, kondukas Submoravia valo, kiu plu daŭrigas en Sudmoravian Regionon.

La teritorion de Regiono deakvigas rivero Moravo kaj ties alfluoj, ekz. Bečva kaj Olšava. Morava enfluiĝas en Danubon, kiu ties akvojn forkondukas ĝis Nigra maro. Randajn partojn en nordo (malantaŭ remparo de montaro Jesenikoj) kaj nordoriente deakvigas rivero Odro ĝis Balta maro.

Regiono Zlín havas grandan areon de ŝirmata pejzaĝa teritorio (ŜPR). Grandareaj teritorioj ensumigas du ŝirmatajn pejzaĝajn regionojn, Beskidoj kaj Blankaj Karpatoj, kiuj ensumigas proksimume 30 % da teritorio. ŜPR Bílé Karpaty apartenas inter ses biosferajn rezervejojn de UNESKO en la respubliko. En la teritorio de Regiono ankaŭ troviĝas multaj naturrezervejoj kaj naturmemorigaĵoj.

Administra divido redakti

La teritorio de la regiono estis limigita per teritorioj de distriktoj: Distrikto Zlín, Distrikto Vsetín, Distrikto Kroměříž kaj Distrikto Uherské Hradiště.

Komence de la jaro 2003 pereis distriktaj oficejoj kaj Regionoj ekde tiu tempo dividas sin en la tn. urbojn kun disvastigita agadeco. Krom la supre menciitaj eksaj distriktaj urboj laboras en la ŝtata administrado en la teritorio de la regiono ankoraŭ tiuj ĉi urboj: Bystřice pod Hostýnem, Holešov, Luhačovice, Otrokovice, Rožnov pod Radhoštěm, Uherský Brod, Valašské Klobouky, Valašské Meziříčí, Vizovice.

En la regiono estas 307 komunumoj, el tio 13 urboj kun disvastigita agadeco. Sidejurbo de la regiono estas laŭstatuta urbo Zlín.

Historio redakti

La regiono kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000. Laŭ administra divido el la jaroj 19601990 la tuta ĝia teritorio apartenis pligrandparte al tiama Sudmoravia regiono, (distriktoj Gottwaldov – hodiaŭa Zlín, Kroměříž kaj Uherské Hradiště) kaj malgrandparte al tiama Nordmoravia regiono (distrikto Vsetín).

La orienta limo de Moravio ne havis sian hodiaŭan formon de pratempoj. Se ni ne prikonsideros la fakton, ke ĉiuj limoj estis en mezepoko difinataj per fikcia mezo de nepriloĝata limteritorio, la suda parto de Regiono Zlín apartenis al Hungario, pri kio ĝis hodiaŭ atestas nomoj de urboj Uherské Hradiště (laŭvorte Hungara Burgejo), Uherský Brod (laŭvorte Hungara Travadejo) kaj Uherský Ostroh (laŭvorte Hungara Elstaraĵo). La limon de Moravio tiam kreis rivero Olšava.

Ekonomio redakti

Krom la fekundaj ebenaĵoj en la moraviaj valoj Regiono havas nekvalitan grundon, kiu taŭgas pli al paŝtado. Ĉi tie estas prilaboraĵindustrio, gumindustrio kaj elektroteknika industrio. Regiono apartenas ekonomie al tiuj pli postrestintaj, multaj entreprenoj stagnas aŭ bankrotas kaj malbona trafikebleco en la montartereno ankaŭ ne helpas.

Transporto redakti

Scienco kaj klereco redakti

Rilataj temoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti