Ĉefepiskopa kastelo Kroměříž

Ĉefepiskopa kastelo Kroměříž estas la plej signifoplena memoraĵo en Kroměříž. Origine estis verŝajne sur ĝia loko aŭ en senpera proksimeco landestra romanstila korto, kiu eble havis grandmoravian antaŭanton. La korton alikonstruigis kiel frugotikan kastelon episkopo Bruno el Schauenburg (1245-81). El tiu tempo konserviĝis centro de la kastela turo kaj kelkaj kelaj spacoj. Pluajn gravajn adaptaĵojn realigis komence de la 16-ajc. episkopo Stanislao Thurzo. Tiuj adaptaĵoj estis parte malfrugotikaj (stelforma ripa volbo en etaĝo de la turo, portalo en tura teretaĝo), parte jam renesancaj (ŝtonskulptistaj laboraĵoj de norditalaj artistoj, ĝis nun konservitaj en lapidara surskribo sur eksteraĵo de la turo en teretaĝo). La sekvantaj rekonstruoj ne postlasis sur ĝis nun ekzistanta konstruaĵo multajn postsignojn, ĉar adaptaĵoj de Stanislav Pavlovský 1580, 1588-90 kaj Francisko el Dietrichstein el la jaro 1602 malaperis dum radikala rekonstruo de rezidejo je frubaroka kastelo.

Ĉefepiskopa kastelo Kroměříž
palacokastelo [+]

Koordinatoj49° 18′ 1″ N, 17° 23′ 35″ O (mapo)49.30027777777817.393055555556Koordinatoj: 49° 18′ 1″ N, 17° 23′ 35″ O (mapo)
Areo0,6 km² (60 ha) [+]

Ĉefepiskopa kastelo Kroměříž (Ĉeĥio)
Ĉefepiskopa kastelo Kroměříž (Ĉeĥio)
DEC
Ĉefepiskopa kastelo Kroměříž
Ĉefepiskopa kastelo Kroměříž

Map
Ĉefepiskopa kastelo Kroměříž

Vikimedia Komunejo:  Kroměříž Archbishop's Palace [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Aŭtoro de origina projekto por episkopo Karolo Lichtenstein el Castelcorn estis komence norditala arĥitekto sur viena kortego Filiberto Luches, pli poste la projekton prilaboris lia lernanto, arĥitekto Giovanni Pietro Tencalla (1629-1702), imperiestra kortega inĝeniero kaj unu el la plej eminentaj projektistoj de la dua duono de la 17-a jc. en habsburga monarĥio. La konstrulaboroj realiĝis en la jaroj 1686 ĝis 1698; Tencalla en Kroměříž kreis frubarokan kastelon per uzo de kelkaj ankoraŭ manierismaj arĥitekturaj elementoj. La origina aspekto de la kastelo kun atika tegmento estas konata el tiutempaj grafikaj folioj. Artista ekipaĵo de internaĵoj estis same malmodesta. Ĝis nun tamen ekzistas konservita en neŝanĝita stato nur la kastela sala terrena ornamita per suprebarokaj stukaĵoj de italo Baltazar Fontana kaj admirindaj freskoj kun naturmitologiaj temoj, eble de P. A. Pagani (ĉirkaŭ 1690).

En la jaro 1752 la kastelo forbrulis kaj ĝian renovigon komencis tiam reganta kardinalo Ferdinando Troyer. Gvidis ĝin tiama estro de episkopa konstruofcejo Ignaco Jozefo Cyrani el Bolleshaus kaj post lia morto lia posteulo en la ofico Francisko Antonio Kroupal (von Grünnenberg). Plimulto el la artistaj entreprenoj realiĝis dum mallonga regado de episkopo Leopoldo Egkh (1758-60).

La adaptaĵoj en la 19-a jc. ne estis jam tiel substancaj. En 1832 estis plenŝutitaj fosaĵoj ĉirkaŭ la kastela konstruaĵo. El la jaro 1871 estas ĝardena portiko de la kastelo de estro de la episkopa konstruoficejo Gustavo Meretta. En la jaroj 1892-1904 estis konstruita pli malgranda surkorta portiko kun statuoj de anĝeloj de J. Beck kaj blazono de F. Neumann.

Krom elstara interiera ekipaĵo havas la kastelo ankaŭ eksterordinarajn kolektojn. Unuavice temas pri bildgalerio, videbla en historia panel-galerio kaj en nova elekt-instalaĵo en II-a etaĝo de la kastelo. Por sia eŭropa bonfamo ĝi dankas precipe al aĉetoj de Karolo el Lichtenstein-Castelcorn, kiu ĝin fondis. En kolekto troviĝas elstaraj laboraĵoj de italaj artistoj de venecia skolo (Tiziano Vecelli, G. A. Pordenone, Paolo Veronese). La pentraĵo Apolono kaj Marsiaso kun aŭtoportreto de Tizian kiel la punita reĝo Midaso estas la plej valora pentraĵo en Ĉeĥio. Flandran pentraĵon reprezentas laboraĵoj de P. Brueghel juna, A. van Dyck kaj aliaj. El la nederlanda skolo kaptas la atenton verkoj de H. Saftleven kaj S. Hoogstraten; ne mankas kompreneble ankaŭ aŭtoroj mezeŭropaj (H. van Aachen, J. H. Schonfeld, Chr. Paudiss, Fr. H. Füger kaj aliaj). Sed en la kolektaĵo estas ankaŭ konservitaj bildoj pli malnovaj (kiel ekz. bildoj de L. Cranach) kaj pentraĵoj akiritaj en la 18-a jc. eventuale pli poste (Liss, Vinckboons, Liška). Eĉ nun apartenas la kastela galerio de Kroměříž inter la plej ĉefajn historiajn kolektojn en Ĉeĥio.

Krom bildgalerio estas en kastelo de Kroměříž lokigitaj ankoraŭ pluaj signifoplenaj kolektoj: antaŭ ĉio grava kolekto de pentraĵoj kaj grafikaj folioj, inter ili vico da unikaj verkoj de eŭropaj artistoj. Vasta estas la kolektaĵo de moneroj, rilatanta al rajto de episkopoj de Olomouc stampi proprajn monerojn kaj medalojn. Disfloro de la novtempa monerfarado okazis antaŭ ĉio en tempo de manierismo kaj baroko, ekde fino de 16-a jc. ĝis la dua duono de la 18-a jc. Fine la riĉan fonduson posedas la kastela biblioteko kaj muzika arkivo, kiu enhavas krom origina kastela kolektaĵo ankaŭ la muzikan arkivon de preĝejo de sankta Maŭricio, muzikan arĥivon de piaristoj de Kroměříž kaj kolektaĵon de ĉefepiskopo Rudolfo, lernanto de Beethoven.

Nuntempe estas en la kastelo lokigitaj fondusoj de Landa Arĥivo de urboj Brno kaj Opava kaj deponejoj de Muzeo de Kroměříž-regiono en Kroměříž. La Deputitara Salonego estas koncertejo kaj loko de solenaj okazaĵoj kaj eblas sen troigo diri, ke ĝi estas la kultura centro de nuntempa Kroměříž.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.