Midaso
Midaso estis la nomo de pluraj historiaj reĝoj de la regno Frigio en Malgrandazio, kaj ankaŭ de figuro el la helena mitologio.
Midaso | |
---|---|
![]() | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Nacieco | Frigio |
Mortokialo | venenado |
Okupo | reganto |
Infanoj | Lityerses |

Midaso kaj Bakĥo
La mitologia greka reĝo estis konata pro stulteco kaj avareco. Ĝi estas ofte figurigita kiel azen-orela reĝo. Ĝi aperas en verkoj de Ovido.
La historia (unua) Midaso dum la 8-a jarcento a.K. estis reĝo de Frigio. Lin mencias unuafoje la historiisto Herodoto. Postaj fontoj sciigas, ke li edzinigis filinon de Agamemno. Oni trovis lian tombejan monteton (tumulo) dum la jaro 1957 proksime al Gordion.