Bečva
Bečva estas signifa rivero de orienta Moravio, ĝi estiĝas per kunfluiĝo de riveroj Vsetínská Bečva kaj Rožnovská Bečva ĉe urbo Valašské Meziříčí, ĝi estas la plej signifa maldekstreflanka alfluo de rivero Morava, en kiun ĝi enfluas ĉe urbeto Troubky. Ĝi longeco de la fluo estas 211 km. Vsetínská kaj Rožnovská Bečva fontas en teritorio de montaro Beskydy; ambaŭ riveroj fluas tra profundaj valoj, super kiuj elstaras montardorsoj de montaroj Javorníky, Vsetínské vrchy kaj Moravskoslezské Beskydy. Sub la kunfluejo de ambaŭ riveroj la rivero Bečva estadas iam nomata kiel Kuniĝinta Bečva. En valebenejo de Bečva eblas trovi la tutan vicon da fiŝlagoj. Bečva plej baldaŭ fluas transverse montetaro Podbeskydská pahorkatina, ĉe urbo Hranice na Moravě ĝi enira en Moravian Pordegon, kiun ĝi trafluas ĝis urbo Přerov. La finanta sektoro de la fluo antaŭ enfluejo en riveron Morava estas en teritorio de Hornomoravský úval (Supermoravia valo). Signifaj sidejoj situantaj rekte sur la rivero aŭ en ĝia proksimeco estas urboj Hustopeče nad Bečvou, Hranice na Moravě, Lipník nad Bečvou, Přerov kaj Troubky. Ĉe Hranice na Moravě sur ambaŭ bordoj de la rivero situas Hranický-karsto kun Abismo ĉe Hranice kaj Aragonitaj kavernoj ĉe Zbrašov. Ĉe Lipník nad Bečvou estis sur la maldekstra valdeklivo konstruita en la 13-a jarcento burgo Helfštýn. Riverregiono de Bečva apartenas al plej multe trafitaj pro inundo okazinta en Moravio en la jaro 1997. Sed plilarĝiĝo de la riverfluejo, estiĝo de vastaj gruzaluvioj, deŝirigo de betonplifortigaĵoj de la bordoj kaj renovigo de la devena paso de la riverfluejo el la tempo antaŭ la reguligo gvidis al plialtiĝo de biologia varieco kaj estetika valoro de la riverfluejo. Klopodo de administranto de la rivero estas redoni la riverfluejon en la devenan staton antaŭ la inundo.
Bečva | |
rivero | |
Rivero Bečva
| |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regionoj | Regiono Olomouc, Regiono Zlín |
Parto de | Valaĥio |
Montaro | Vsetínské vrchy |
Alfluantoj | |
- maldekstraj alfluantoj | Loučka, Juhyně |
- dekstraj alfluantoj | Mřenka, Velička, Jezernice |
Unua fontrivero | Vsetínská Bečva |
- situo | Vysoká (Vsetínské vrchy) |
- alteco | 288 m |
- koordinatoj | 49° 28′ 11″ N 17° 57′ 16″ O / 49.46972 °N, 17.95444 °O (mapo) |
Dua fontrivero | Rožnovská Bečva |
- situo | Vysoká (Vsetínské vrchy) |
Kunfluejo de fontriveroj | Valašské Meziříčí |
Enfluejo | Moravo |
- alteco | 195 m |
- koordinatoj | 49° 25′ 6″ N 17° 19′ 16″ O / 49.41833 °N, 17.32111 °O (mapo) |
Longo | 61,5 km (38 mi) |
Akvokolektejo | 1 625,7 km² (162 570 ha) |
Trafluo | Dluhonice |
- mezproksima | 17,5 m³/s |
Pordego | Moravia pordego |
Hidrologia vico | 4-11-02-001 |
Situo de enfluejo kaj akvokolektejo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Bečva | |