Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrito Přerov. Pri parto de municipo Troubky-Zdislavice en distrikto Kroměříž temas artikolo Troubky (Troubky-Zdislavice).

Troubky (germane Röhren) estas municipo situanta en Ĉeĥio en distrikto Přerov. Ties katastra teritorio havas areon 2114 ha. Ĝi situas en Hanakio ĉe kunfluejo de riveroj Moravo kaj Bečva. En la jaro 2023 ĉi tie vivis 2 029 loĝantoj.

Troubky
germane Röhren
municipo
Troubky en la jaro 2011
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Troubky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Přerov
Administra municipo Přerov
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Riveroj Bečva, Moravo
Situo Troubky
 - alteco 199 m s. m.
 - koordinatoj 49° 25′ 56″ N 17° 20′ 57″ O / 49.43222 °N, 17.34917 °O / 49.43222; 17.34917 (mapo)
Katastro 21,14 km² (2 114 ha) Troubky nad Bečvou
Loĝantaro 2 029 (2023)
Denseco 95,98 loĝ./km²
Valego Supramoravia valego
Unua skribmencio 1348
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 751 02
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0714
NUTS 5 CZ0714 519651
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Troubky (Přerov District)
Retpaĝo: www.troubky.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rokytnice, Záříčí, Císařov, Uhřičice, Tovačov, Přerov, Lobodice, Citov, Bochoř kaj Věrovany.

Historio redakti

 
Sekvoj de inundoj en Troubky en 1997

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1348. Laŭ mito enskribita en municipa kroniko Troubky estis fondita fare de koloniistoj el devena domaro nomata Člunek, kiu situis sur insuleto ĉirkaŭfluata de rivero Bečva. Ĉar la rivero ofte disakviĝis, onidire oni decidis ekloĝi pli alte sur la bordo. Gvidis ilin libera sinjoro el Trúbky, laŭ kiu la municipo ricevis sian nomon. Sur ŝoseo ĉe Troubky estis ankaŭ en la jaro 1620, antaŭ sia mortotorturo en Olomouc, arestita sankta Jan Sarkander.

En la novepoka historio la municipo estis dufoje trafita per inundoj. Unuafoje dum julio de 1997, kiam estis neniigitaj 150 domoj kaj 9 homoj mortis. Temis tiel pri la plej malbone trafita setlejo per la inundo. Duanfojon la municipo estis ellavita dum majo de 2010, tiu ĉi katastrofo estis sen viktimoj en la vivoj.

Personecoj redakti

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 293
18801 552
18901 792
19001 913
19102 084
19212 144
JaroLoĝantoj
19302 201
19502 029
19612 358
19702 209
19802 183
19912 070
JaroLoĝantoj
20011 988
20142 087
20162 045
20172 039
20182 024
20192 043
JaroLoĝantoj
20202 035
20211 935
20222 002
20232 029

Rilataj temoj redakti

Fotogalerio redakti