Valašské Meziříčí
Valašské Meziříčí estas urbo en Ĉeĥio kun 22 833 loĝantoj (2024), kiu situas en Moravio, 15 km de urbo Vsetín. Valašské Meziříčí estas grava fervoja kaj landvoja vojkruciĝo kaj signifa ekonomia kaj kultura centro de regiono, kies nomo estas Valaĥio kun multe da historiaj kaj kulturaj memorigaĵoj.
Valašské Meziříčí | |||
germane Wallachisch Meseritsch | |||
urbo | |||
Placo en Valašské Meziříčí
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Valašské Meziříčí | |||
Mallongige: Valmez | |||
Kromnomo: Valaĥiaj Atenoj | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Vsetín | ||
Administra municipo | Valašské Meziříčí | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Valaĥio | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Riveroj | Vsetínská Bečva, Rožnovská Bečva | ||
Situo | Valašské Meziříčí | ||
- alteco | 294 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 28′ 36″ N 17° 58′ 26″ O / 49.47667 °N, 17.97389 °O (mapo) | ||
Areo | 35,4 km² (3 540 ha) | ||
Loĝantaro | 22 833 (2024) | ||
Denseco | 645 loĝ./km² | ||
Sulko | Rožnova sulko | ||
Unua skribmencio | 1297 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 757 01 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0723 | ||
NUTS 5 | CZ0723 545058 | ||
Katastraj teritorioj | 10 | ||
Partoj de urbo | 7 | ||
Bazaj setlejunuoj | 10 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Valašské Meziříčí | |||
Retpaĝo: www.valasskemezirici.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Velká Lhota, Bystřička, Jarcová, Choryně, Hostašovice, Lešná, Zašová, Krhová kaj Poličná.
La urbo situas en kunfluejo de riveroj Rožnovská Bečva kaj Vsetínská Bečva (plu daŭrigas nur rivero Bečva). Valašské Meziříčí estiĝis en la jaro 1923 per unuiĝo de Meziříčí (la unua mencio pri Meziříčí estas el la jaro 1297), kaj de Krásno (la unua mencio pri Krásno devenas el la jaro 1299). Sed ambaŭ urboj ekzistis kiel memstaraj urboj, eĉ kiam historia evoluo de la urboj estis simila. Precipe Krásno gardis sian memstarecon. Jam en la jaro 1516 Meziříčí havis 140 domojn. En duono de la 16-a jarcento estis konstruitaj urbaj remparoj, kiuj estis preskaŭ 6 m altaj, kun bastionoj kaj portaloj – la 16-a jarcento estas periodo de la evoluo de la urbo. En la jaro 1607 incendio dezertigis la urbon, dum la tridekjara milito ĝi estis kelkfoje ruinigita. En la jaro 1621 ĉi tie estis malvenkitaj valaĥiaj ribeloj, en la jaro 1648 svedoj forbruligis la urbon. Ankoraŭ en la jaro 1742 prusoj rabis kaj forbruligis la urbon. Dum napoleonaj militoj Meziříčí fariĝis kelkfoje soldatarejo.
Ĉe la kunfluejo de Rožnovská kaj Vsetínská Bečva estis en la jaro 1899 konstruita obelisko al 1 228 aŭstriaj, francaj kaj rusaj soldatoj, kiuj ĉi tie mortis. Prospero de la urbo okazis nur en la 19-a jarcento (fonditaj vitrofarejo, teksfabriko, alkonduko al fervojo). Plua industria evoluo okazis post la I-a mondmilito (kafrostejo Dadák, elektrofabriko Mikrofona, trikfabriko, fabriko por ĉapeloj, fonditaj multaj faklernejoj, gimnazio). La urbo estis tiam nomata ankaŭ Valaĥiaj Atenoj. Nuntempe estas signifaj industrio ĥemia, vitrofarejo, lignoindustrio, trikfabriko, produktado de gobelinoj kaj permane ligataj tapiŝoj, kafrostejo.
En Valašské Meziříčí estas multe da valoraj historiaj kaj kultutraj memorigaĵoj. La urbo estas naskiĝloko aŭ agadloko de vico da eminentaj personecoj, ekz. de verkistoj M. Jahn (1865–1942), Č. Kramoliš (1862–1949), en la urba gimnazio studis verkistino Amálie Kutinová (1898–1965), de pentristoj J. Barucha (1892–1966), A. Schneiderka (1896–1958) ka.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 7 108 |
1880 | 7 767 |
1890 | 8 024 |
1900 | 8 245 |
1910 | 8 529 |
1921 | 8 495 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 11 173 |
1950 | 10 832 |
1961 | 12 291 |
1970 | 17 476 |
1980 | 26 531 |
1991 | 28 175 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 24 130 |
2012 | 26 791 |
2014 | 22 733 |
2016 | 22 449 |
2017 | 22 309 |
2018 | 22 200 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 22 217 |
2020 | 22 306 |
2021 | 21 709 |
2022 | 21 883 |
2023 | 22 630 |
2024 | 22 833 |