Obelisko estas monumento, plejofte el unusola ŝtono, pritranĉita laŭ formo de kvarangula pinta kolono.

Obelisko el Luksoro, starigita sur Placo de la Konkordo en Parizo

Laŭ Francisko Azorín Obelisko estas Alta, prisma monumento finita per pinta piramideto; ofta en Egipto.[1] Li indikas etimologion el la greka obeliskos, el obelos (pinglo) kaj de tie la latina obeliscus.[2]

En Antikva Egipto redakti

Oni starigis obeliskojn jam en 2700 a. K. en Antikva Egipto, sed el tiu tempo restis eĉ ne unu. La plej malnova - ankoraŭ hodiaŭ staranta - obelisko estas el la tempo de Sesostriso la 1-a (2-a jarmilo antaŭ Kristo) kaj staras en la iama Heliopolo, en nuna antaŭurbo de Kairo.

La obeliskojn (memorkolonojn) oni origine starigis duope ĉe enirejo de la templo. Oni skulptis la grandegajn kolonojn el unu ŝtonego, plej ofte el asuana ruĝa granito. (Influite de la egiptoj, la fenicoj ankaŭ faris ŝtonkolonojn, sed tiuj estis skupltitaj el pluraj ŝtonoj).

La skulptado kaj liverado de la obeliskoj al la sanktaj lokoj bezonis multajn homojn kaj laborojn. La metodo de eltranĉo, skulptado de la obelisko estas ankaŭ hodiaŭ nekonata, disputita kiel tiu de la piramidoj.

Ŝtelo de obeliskoj redakti

La kolonoj de la antikva Afriko troviĝas en kelkaj urbegoj de la mondo, kiel en Parizo, Londono, Novjorko, Istanbulo. Oni liveris ilin en la 19-a jarcento per ŝipoj, solvinte la grandan loĝistikan problemon.

La forpreno (ŝtelo) de la kolonoj okazis unue en la antikva epoko, kiam la imperiestroj de Romio starigis kelkajn en Romo kaj en Istanbulo (tiama Konstantinapolo). Eĉ en la koro de Vatikanurbo - sur la placo de Sankta Petro - staras afrika obelisko, liverita de Nerono kaj kiu estis origine simbolo de peniso. La plej granda antikva ekzemplero staras sur la placo de San Giovanni en Laterano: la granita obelisko de la egipta faraono Tothmes la 3-a aĝas 3500 jarojn, altas 32 metrojn kaj pezas 230 tunojn.

La egipta registaro donacis el obeliska duopo, unu al Usono (ĝi staras en la Novjorka Central Park) kaj unu al Britio (ĝi staras sur la bordo de Tamizo en Londono). La obeliskan duopon oni nomis "pingloj de Kleopatro", ĉar la du - origine en Heliopolo starigitaj - obeliskoj estas per 1500 jaroj pli aĝaj ol la reĝino de la unua jarcento (antaŭ Kristo).

Bildaro redakti

Rilataj temoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 151.
  2. Azorín, samloke.