Luksoro

urbo en Egiptio


Luksoro (arabe الأقصر) estas urbo en supra (suda) Egiptio kaj la ĉefurbo de samnoma provinco, kun loĝantaro de ĉirkaŭ 200.000. Flanke de la antikva egipta urbo Teboj, Luksor estas momente la "plej granda subĉiela muzeo de la mondo", la ruinoj de la templo-kompleksoj de Karnak kaj Luksor troviĝas en la moderna urbo. Tuj kontraŭ, trans la Nilo, troviĝas temploj, monumentoj kaj tombejoj sur la okcidenta bordo ĉe Teboj, kiuj entenas je valo de la Reĝoj kaj valo de la Reĝinoj. Tiel la urbo, la ĉirkaŭo estas ŝatata turisma celo.

Luksoro
urbovidindaĵo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 85511
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 202 232  (2006) [+]
Loĝdenso 486 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 42′ N, 32° 39′ O (mapo)25.69666666666732.644444444444Koordinatoj: 25° 42′ N, 32° 39′ O (mapo) [+]
Alto 89 m [+]
Areo 416 km² (41 600 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Luksoro (Egiptio)
Luksoro (Egiptio)
DEC
Luksoro
Luksoro
Situo de Luksoro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Luxor [+]
vdr

Luksoro en Esperanto redakti

 
Faraona statuo en la Templo de Luksoro

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj (kaj unuaj) estas Luksoro:

 
 
Jam ili pluvojaĝas kaj fluge venas Afrikon,
super Egipta grundo, la piramide roklarma.
-Jen kun lumturo luksa l'Aleksandria haveno,
impona konstruaĵo sur la insulo Faroso,
ĉe urbo kun skribrula biblioteko fiera,
kien pilgrime venos la scienculoj el ajna
mondregiono por ĉiubranĉaj studoj erudaj.
Baldaŭ ili alŝvebas al la sabloza Gizeo.
Inter kolonaj temploj, jen piramido Keopsa,
tiuj de Mikerinos kaj diokulta Kefreno,
brilantaj sub sunhelo per kalkoŝtona kovraĵo,
kaj la arkana Sfinkso, alrigardanta nenien,
saĝulo leonkorpa, nura kreanto de morgaŭ.
Ili vojaĝas suden al centpordega Teb-urbo.
-Jen la Amona Templo de l'Suvereno nubloĝa,
kien la homoj paŝas laŭ longa sfinksavenuo
el tiu de Luksoro; piemaj artokreaĵoj
kun hieratikaj skulptoj, surmuraj pentroj okrecaj.[1] 

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121-122.