La provinco Luksoro, ankaŭ literumata Al-Uqsur (arabe امحافظة لأصق) ekde la 7-a de decembro 2009 estas memstara provinco (respektive gubernio) de Egiptio, post kiam ĝi jam ekde la jaro 2006 havis la statuson de "turisma provinco".[1] La teritorio kovras nur 55 kvadratajn kilometrojn kaj laŭ la stato de 2010 havis 451 318 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Luksoro. En kaj ĉirkaŭ tiu urbo situas pluraj el la plej gravaj arkeologiaj lokoj de Egiptio, inter alie la temploj de Karnak. La areo antaŭe apartenis al la provinco Kina.

Provinco Luksoro
Provinco
FlagoBlazono
gubernio de Egiptio [+]

LandoEgiptio

Supermara alteco88 m [+]
ĈefurboLuksoro
- koordinatoj26° N, 33° O (mapo)25.68333333333332.65Koordinatoj: 26° N, 33° O (mapo) [+]
Areo2 960 km² (296 000 ha) [+]

Loĝantaro1 250 209 [+] (28-a de marto 2017)
Denseco422,37 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2EG-LX

Provinco Luksoro (Tero)
Provinco Luksoro (Tero)

Provinco Luksoro (Egiptio)
Provinco Luksoro (Egiptio)
DEC
Provinco Luksoro
Provinco Luksoro

Map
Provinco Luksoro

Vikimedia Komunejo:  Luxor Governorate [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Situo redakti

La provinca teritorio etendiĝas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Nilo de la urbo Kamula (Qamūlā) norde ĝis Deir el-Ŝelvit sude, kaj ĉe la orienta bordo de la rivero El Madamud (al-Madāmūd) norde ĝis At-Tod (at-Tōd) sude. La urbo Armant, kiu situas vidalvide de At-Tod ĉe la okcidenta nila bordo, jam apartenas al la provinco Kina.

Laŭ la stato de la jaro 2011 estas registaraj diskutoj ĉu integrigi la du urbojn Esna kaj Armant el la provinco Kina en la provincon Luksoro.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti