Gubernio estas administra teritoria unuo de ŝtato.

Rusia Imperio redakti

En la Rusia Imperio ekde la 18-a jarcento ĝis komenco de la 20-a jarcento gubernio (ruse губе́рния) estis la unua subnacia unuo, sub regado de iom sendependa guberniestro (ruse губернатор).

Komparu kun provinco, prefektujo.

Finnlando redakti

Finnlando estas dividita al 19 modernaj provincoj aŭ regionoj (finne singulare maakunta, plurale maakunnat, svede landskap, plurale landskap). La provincoj estas regataj desube: la provincajn deputitarojn elektas aŭ la deputitoj de ĝiaj komunumoj aŭ, por la provincoj Alando kaj Kainuu, rekte la loĝantaro. Ĝis la fino de 2009 la lando havis ankaŭ 6 guberniojn (finne lääni, svede län), kiuj estis distriktoj de ŝtata administrado, sed tiuj estis malfonditaj. La provinco Alando havas ampleksan aŭtonomion.

Esperanto-finnaj kaj Esperanto-svedaj vortaroj tradukas la koncepton maakunta respektive landskap al Esperanto per la vorto "provinco", kaj la historian koncepton lääni respektive län al Esperanto per la vorto "gubernio", nelaste pro la longa rusa regado en Finnlando, kiam la koncepto de lääni en la rusa lingvo nomatis plurale Губерний (gubernij) = gubernioj kaj la koncepto de maakunta ruse nomatis plurale Провинций (provincij) = provincoj. Aliaj eŭropaj lingvoj nun tradukas maakunta respektive landskap per ekvivalento de la vorto "regiono" (ekz. angle regions, france régions, hispane regiones, itale regioni ktp.), kaj tradukas la historiajn unuojn lääni respektive län per ekvivalento de la vorto "provinco". Tio kontrastas al la esperanta lingvouzo kaj povas kaŭzi konfuzon. Sed tiom longe kiom ne ŝanĝatas la Esperanto-finnaj kaj Esperanto-svedaj vortaroj, por la esperanta lingvouzo la propraj vortaroj pli gravas ol la lingvouzo en aliaj lingvoj.

Japanio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Japanaj gubernioj.

Estas 47 gubernioj en Japanio:

En Japana lingvo oni distingas nomojn tiel, tamen en aliaj lingvoj oni sendistingante tradukas ilin gubernioj aŭ prefektujoj.

Tiuj gubernioj estas la partoj de la ok japanaj regionoj kiuj ne havas administrecojn. Ili partiĝas je gubernioj, de 1 (en Hokajdo) al 9. La gubernio Nagasaki estas partigata je 1 subgubernio, kaj Hokajdo je 14 subgubernioj pro ĝia ampleksa areo.

Arabaj ŝtatoj redakti

La administraj unuoj en multaj arablingvaj ŝtatoj nomiĝas محافظة, latinliterigo laŭ DMG muḥāfaẓa. En la franca kaj germana lingvoj oni tradukas ilin per la vorto gouvernement, en la angla governorate - do gubernio. Fakuloj preferas tiun tradukon al la malpli preciza termino provinco. En Esperanto nun uziĝas foje la vorto gubernio (ekzemple pri gubernioj de Sirio), foje provinco (ekzemple pri provincoj de Egiptio). Tamen la origina arablingva koncepto estas la sama.

Tio koncernas interalie la sekvajn arablingvajn ŝtatojn:

Vidu ankaŭ redakti