Provincoj de Irako

Irako estas dividitaj teorie, administracie kaj origine en 18 provincojgubernioj, nome muḥāfażah: Anbar, Arbil, Babil, Bagdado, Basra, Dahuk, Dhi Kar, Dijala, Kadisija, Karbala, Kirkuk, Majsan, Muthana, Naĝaf, Ninivo, Saladino, Sulajmanija, kaj Ŭasit.

La originaj 18 muḥāfażah de Irako.

Iama Prezidento Saddam Hussein dividis la landon en 18 muḥāfażah en la 1970-aj jaroj laŭ tialoj de etna divido.[1] Parto de la kurdoloĝata areo de la lando ricevis aŭtonomecon en 1970. En 2003, post opozicio el la Kurdoj rilate al la divido de Kurdistano en gubernioj,[1] la aŭtonoma ento de nur tri irakaj kurdaj provincoj estis rekonfirmita en 2005 en la konstitucio de Irako,[2] forlasante multajn aliajn kurdomajoritatajn regionojn, kiaj Kirkuk, Ĥanakin, Sinĝar kaj Mandali-Badra, ekster la aŭtonoma Kurda regiono. En 2014 oni faris decidon krei la provincon de Halabja Gubernio el la Halabja Distrikto de la Gubernio Sulajmanija.[3][4]

La 21an de Januaro 2014, la Konsilio de Ministroj de la registaro de Irako aprobis dekomencajn proponojn krei pliajn guberniojn.[5] La Konsilio anoncis ke tiuj du novaj gubernioj Tal Afar kaj Tuz Ĥurmatu estu formitaj el la nunaj gubernioj Ninivo kaj Saladino, respektive.[6] Oni anoncis ankaŭ ke la urbo Faluĝa de la Gubernio Anbar iĝu separata gubernio,<ref name="cab">kio estis anoncita kiel reago al la Sunaisma insurekcio de tiu urbo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Brendan O'Leary. (11a de Aŭgusto 2006) The Future of Kurdistan in Iraq. University of Pennsylvania Press, p. 30–31. ISBN 0-8122-1973-2.
  2. Iraka Konstitucio, Artikolo 113a.
  3. "KRG order turning Halabja into province sets off street celebrations", 14a de Marto 2014. Kontrolita 13a de Aŭgusto 2016.
  4. Kurdistan Region President signs Halabja province directive. Kurdistan Region Presidency (16a de Marto 2014). Arkivita el la originalo je 2014-09-22. Alirita 13a de Aŭgusto 2016.
  5. Resolutions of Council of Ministers For Session No. 3 on 21/1/2014 (21a de Januaro 2014). Alirita 13a de Aŭgusto 2016.
  6. "Iraqi Council of Ministers approved new provinces of Tuz Khurmatu and Tal Afar", 21a de Januaro 2014. Kontrolita 23a de Aŭgusto 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-14. Alirita 2022-01-24.