Gubernio Kadisija
La gubernio Kadisija (arabe محافظة القادسية, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat al-Qādisīya) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2005 ĝi havis 908 192 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Diŭanija. La teritorio kovras areon de 8 153 kvadrataj kilometroj, kaj situas en la sudo de la lando.
gubernio Kadisija
| |
---|---|
arabe محافظة القادسية
| |
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Diŭanija |
Areo | 8 153 km² |
Loĝantaro | 908 192 (stato: takso de 2005) |
ISO-kodo | IQ-QA |
La gubernio konsistas el la sekvaj 4 distriktoj:
- Afak
- Diŭanija
- Hamza
- Ŝamija (aŭ aŝ-Ŝamija)
Gubernioj de Irako
Anbar | Arbil | Babil | Bagdado | Basra | Dahuk | Dhi Kar | Dijala | Kadisija | Karbala | Kirkuk | Majsan | Muthana | Naĝaf | Ninivo | Saladino | Sulajmanija | Ŭasit