Gubernio Dijala
La gubernio Dijala (arabe محافظة ديالى, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Diyālā) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2003 ĝi havis 1 271 000 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Bakuba. La teritorio kovras areon de 17 685 kvadrataj kilometroj. La gubernio etendiĝas inter la oriento kaj nordoriento de la iraka ĉefurbo Bagdado kaj la limo al Irano. Sian nomon la gubernio havas de la samnoma rivero Dijala, alfluo al la Tigriso.
gubernio Dijala
| |
---|---|
arabe محافظة ديالى
| |
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Bakuba |
Areo | 17 685 km² |
Loĝantaro | 1 271 000 (stato: takso de 2003) |
ISO-kodo | IQ-DI |
La gubernio konsistas el la sekvaj 6 distriktoj:
- Bakuba
- Baladruz
- Ĥalis (aŭ al-Ĥalis)
- Ĥanakin
- Mukdadija (aŭ al-Mukdadija)
- Kifri
La kurde setlata areo de la gubernio estas parte administrata per la Aŭtonoma Regiono Kurdio.
La 15-an de oktobro 2005, el 476 980 balotrajtaj gubernianoj 51,27 procentoj voĉdonis favore de la nova ŝtata konstitucio.
Vidu ankaŭRedakti
Anbar | Arbil | Babil | Bagdado | Basra | Dahuk | Dhi Kar | Dijala | Kadisija | Karbala | Kirkuk | Majsan | Muthana | Naĝaf | Ninivo | Saladino | Sulajmanija | Ŭasit