La gubernio Arbil (arabe محافظة أربيل, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Arbīl) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ la stato de jaro 2010 ĝi havis 1 713 461 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Arbil, kiu ankaŭ estas la ĉefurbo de la laŭ teritorio pli granda Aŭtonoma Regiono Kurdistano. La gubernia teritorio kovras areon de 14 428 kvadrataj kilometroj.

Gubernio Arbil
Gubernio
gubernio de Irako [+]

LandoIrako

ĈefurboArbil
- koordinatoj36° N, 44° O (mapo)36.18333333333344.033333333333Koordinatoj: 36° N, 44° O (mapo)
Areo12 000 km² (1 200 000 ha) [+]

Loĝantaro1 532 081 [+] (2009)
Denseco127,67 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2IQ-AR

Gubernio Arbil (Tero)
Gubernio Arbil (Tero)

Gubernio Arbil (Irako)
Gubernio Arbil (Irako)
DEC
Gubernio Arbil
Gubernio Arbil

Map
Gubernio Arbil

Vikimedia Komunejo:  Arbil Governorate [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kurdio (Arbil meze).
Gubernio Arbil.

La absoluta etna plimulto de la gubernia loĝantaro estas la kurdoj. Krom la kurda plimulto en la gubernio ankoraŭ ekzistas etnaj grupiĝoj de araboj, turkmenoj kaj arameoj. La kurdoj parolas la kurdan dialekton sorana lingvo. Ili konsideras la teritorion parto de la kultura regiono Kurdio.

La gubernio konsistas el la sekvaj 7 distriktoj:

  • Arbil (arabe أربيل, Arbīl, kurde Hewlêr, turke Erbil)
  • Ĥoman
  • Koj Sanĝaq (kurde Koy Sancaq)
  • Maĥmur/Meĥmur
  • Mergasor
  • Ŝaklava
  • Soran
la historia citadelo de la gubernia ĉefurbo

Halgurd (en sorankurda ھەڵگورد) estas la dua plej alta monto en Irako, post Ĉiĥa Dar. Ĝi estas situanta norde de la Gubernio Arbil kun alto de 3,607 metroj.

Monto Halgurd.