Arameoj
Arameoj aŭ siriakoj estas la ŝemidoj, kiuj venis el Levantenio kaj Mezopotamio, kiuj estis unu el la ĉefroluloj en la historio de sudokcidenta Azio. Unue arameoj, kiel nomada popolo 'Ahlamu', menciatis en la akadaj monumentoj de 14-a jc a.K. Post 12-a jc en la samaj akadaj kojnoskribaj dokumentoj, oni nomas ilin 'Armaje'. En tiuj tempoj arameoj translokiĝis al Mezopotamio kaj ekloĝis regionon Aram-Naharajm. De 10-a jc a.K., ili instaliĝis en Sirio kaj Mezopotamio. Al tiu periodo apartenas antikvaj epigrafiaj monumentoj. Post la kristaniĝo de arameoj, disvastiĝas ĝia grekdevena nomo 'Siros'.
Arameoj | |
---|---|
popolo • nacia malplimulto | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Religio | |
Orienta Kristanismo | |
Nuntempe la arameoj estas ĉefe kristana nacio, kiu fuĝis de sia patrujo pro islama subpremo. Ili parolas varianton de novaramea kaj loĝas en tutmonda diasporo, plejparte en Eŭropo kaj Ameriko.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.midyatcity.com/eng/show_news.php?subaction=showfull&id=1132867557&archive=&start_from=&ucat=& Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.midyatcity.com/eng/show_[rompita ligilo]
news.php?subaction=showfull&id=1133391330&archive=&start_from=&ucat=&
- http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=1701&letter=A
- http://leb.net/~farras/aram.htm Arkivigite je 2006-04-09 per la retarkivo Wayback Machine