Siria katolika eklezio
unu el la orientaj katolikaj eklezioj
Siria katolika eklezio estas unu el la orientaj katolikaj eklezioj. Ĝi apartenas al antioĥia tradicio kaj uzas okcidentsirian riton. Ekde 2009 la Patriarko estas Ignaco Jozefo la 3-a Junan.
Siria katolika eklezio | ||
---|---|---|
Preĝejo de la siria eklezio de Damasko. | ||
Orientiĝo | orientaj katolikaj eklezioj | |
Estro | patriarko Ignaco Jozefo la 3-a Junan (ekde 2009) | |
Geografiaj lokoj | Egiptio, Irako, Israelo, Jordanio, Kuvajto, Libano, Palestino, Sirio, Sudano, Sud-Sudano, Turkio, Kanado, Usono kaj Venezuelo | |
Fondinto | Ignaco Andreo I Akhidjan | |
Nombro de membroj | 100.000 | |
Historio redakti
En la ferrara-florenca koncilio estis subskribita unuiĝo inter siria ortodoksa eklezio kaj Romo.[1] Sed ĝi ne sukcesis. En Otomana Imperio katolikoj estis persekutataj. Post 1782 ĉiam ekzistis siriaj katolikaj patriarkoj. Nur en 1829 la turka registaro rekonis sirian katolikan eklezion.[2]
La sidejo de la patriarko estis ŝangita kelkfoje. En 1831 li havis sidejon en Halepo, en 1850 la patriarkato movis al Mardin.[3] Nun la antioĥia patriarko havas sidejon en Libano.
Preĝejoj redakti
Referencoj redakti
Fontoj redakti
- Farrugia, Edward G.: Encyklopedický slovník křesťanského Východu. Olomouc : nakladatelství Centra Aletti Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 2010. 1040 p. ISBN 978-80-7412-019-0
Eksteraj ligiloj redakti
- oficiala retejo (angle kaj hispane)