La gubernio Ŭasit aŭ kun gramatika artikolo gubernio al-Ŭasit (arabe محافظة واسط, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Wāsiṭ) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2003 ĝi havis proksimume 890 000 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Kut, kaj ĝis la jaro 1976 ankaŭ la gubernio nomiĝis tiel. La teritorio kovras areon de 17 153 kvadrataj kilometroj. Ĝi situas en la oriento de la ŝtato, lime al Irano. La nomo venas de la araba vorto Ŭasit (واسط), "mezo", kaj indikas la gubernian situon "meze" inter la urboj Bagdado kaj Basra. Laŭ la Biblio la loko estintus la 'Edena Ĝardeno". Ĝi estas ankaŭ loko kie loĝas la marĉaj araboj.

Gubernio Ŭasit
Gubernio
gubernio de Irako [+]

LandoIrako

ĈefurboKut
- koordinatoj33° N, 46° O (mapo)32.66666666666745.75Koordinatoj: 33° N, 46° O (mapo)
Areo17 150 km² (1 715 000 ha) [+]

Loĝantaro1 149 059 [+] (2015)
Denseco67 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2IQ-WA

Gubernio Ŭasit (Tero)
Gubernio Ŭasit (Tero)

Gubernio Ŭasit (Irako)
Gubernio Ŭasit (Irako)
DEC

Map
Gubernio Ŭasit
Vikimedia Komunejo:  Wasit Governorate [+]
vdr

Distriktoj redakti

La gubernio konsistas el la sekvaj 5 distriktoj:

  • Badrah: loĝata plejparte per kurdoj
  • Hai respektive al-Hai
  • Kut respektive al-Kut
  • Namanija respektive al-Namanija (aŭ al-Na'maniya)
  • Suŭaira respektive as-Suŭaira (aŭ al-Suwaira)