Marĉaj araboj
La marĉaj araboj, ankaŭ nomataj Ma'dan (madanoj), estas beduena popolgrupo en Irako.
Marĉaj araboj | |
---|---|
population group | |
Suma populacio | |
500 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
South Mesopotamian Arabic | |
Religio | |
islamo | |
Kulturo
redaktiIli vivas en marĉoj kaj sur aluvia grundo en sudo de Irako, ĉirkaŭ Ŝatt al-Arab, la kunfluejo de la Eŭfrato kaj Tigro, sude de urbo Amara kaj oriente de Nasirijo. La iam fekunda areo estas ofte nomata "Edena ĝardeno". Ili vivtenas sin per fiŝkaptado, kion ili efektivigas per fragmito-boatoj. Plua agado estas la kultivado de rizo kaj melonoj. Ili konstruas siajn domojn same el fragmito.
Historio
redaktiLa reĝimo de Saddam Hussein subpremis kaj persekutis la marĉajn arabojn, parte ĉar ili estis ŝijaitoj kaj ili konservis siajn tradiciojn kaj religiajn ritojn (aŝuro).
Post la golfa milito (1991) kontraŭ Usono, la marĉaj araboj batalis kontraŭ la reĝimo kun apogo de Usono. Post retiriĝo de Usono, la venĝo estis brutala je la beduenoj.
Oni elsekigis ilian vivareon, hodiaŭ vivas nur 20-50.000 anstataŭ la originaj 500.000. La homoj estis forpelitaj, ekzekutitaj; la flaŭro kaj la faŭno estis detruitaj. Post malvenko de Saddam Hussein en 2003, la marĉaj araboj provas restarigi la originan vivareon per akvobariloj en suda Irako.
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- esperante Anonimo 1957: Arkitektura majstroverko el kano, Geografia Revuo, 2(2), 10-11.
- germane Wilfred Thesiger: 2002: Die Brunnen der Wüste, Malik Verlag, marto de 2002 ISBN 3-89029-225-9