Gubernio Dahuk

La gubernio Dahuk (arabe محافظة دهوك, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Dahūk) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2010 ĝi havis 1 015 172 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Dahuk. La teritorio kovras areon de 6 553 kvadrataj kilometroj. La gubernio troveblas en la pleja nordo de la lando kaj konsideriĝas parto de la kultura regiono Kurdio.

Gubernio Dahuk
Gubernio
Collage of Dohuk Governorate.jpg

LandoIrako

ĈefurboDihok
- koordinatoj37° N, 43° O (mapo)37.0543.15Koordinatoj: 37° N, 43° O (mapo)
Areo10 000 km² (1 000 000 ha) [+]

Loĝantaro1 072 324 [+] (2009)
Denseco107,23 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2IQ-DA

Gubernio Dahuk (Tero)


Map
Gubernio Dahuk

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Dohuk Governorate [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Kurdistan governorates 2012.png
Dihok governorate 2012.png

La gubernio konsistas el la sekvaj 4 distriktoj:

  • Amedije (kurde, arabe: al-Amadija)
  • Dahuk (arabe, kurde: Duhok, aramee: Nohadra)
  • Semile‎ (kurde, arabe: Sumajl)
  • Zaho (kurde, arabe: ZahuZahku)

La 15-an de oktobro 2005, el 389 198 balotrajtaj gubernianoj 99,13 procentoj voĉdonis favore de la nova ŝtata konstitucio.