Divanija
Divanija, laŭ araba lingvo الديوانية estas metropolo, ĉefurbo de Gubernio Kadisija (Irako).
Divanija | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 391 600 (2015) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 59′ N, 44° 55′ O (mapo)31.98916666666744.924722222222Koordinatoj: 31° 59′ N, 44° 55′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 34 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Areo: km²
- Supermara alteco: 34 m
- Loĝantaro: 650,927 (en 2012)
- Horzono: UTC+3
- Telefonkodo:
- Poŝtkodoj:
- 32° 00′ 00″ N 45° 00′ 00″ O / 32.00000 °N, 45.00000 °O (mapo)
GeografioRedakti
Divanija situas sur ebenaĵo en meza landparto de Irako laŭ bordo de Eŭfrato. Bagdado troviĝas 158, Faluĝa 186, Amara (urbo) 213, Ramadi 220, Basra 321, Sulajmanija 400, Mosulo 511 kilometrojn.
HistorioRedakti
Divanija estis fondita en 1854 en la Otomana Imperio. La turkaj impostistoj havis la unuajn domojn, poste la loko estis polica kaj armea centro. Ankaŭ nun la metropolo estas armea centro. En 2011 antaŭ la rezidejo de guberniestro de Kadisija estis eksplodigitaj du aŭtoj, farĉitaj per eksplodaĵoj. Pereis ĉ. 25 homoj, pli ol 30 estis vunditaj.[1] En la sama jaro la aŭtoritatoj anoncis, ke komuna tombejo estis trovita okcidente de la urbo kun 220 korpoj. La mortintoj verŝajne estas kurdoj, kiuj estis ekzekutitaj en 1987.
EkonomioRedakti
La areo ĉirkaŭ Divanija estas bone irigaciita de la proksima Eŭfrato, ofte estas konsiderita kiel unu el la plej fekundaj partoj de Irako. La industrio produktas diversajn gumojn. La loĝantoj estas preskaŭ senescepte ŝijaistoj.
TrafikoRedakti
En Divanija haltas la fervojo inter Bagdado-Basra. Ankaŭ ĉefvojoj kuras al pluraj direktoj.
KlimatoRedakti
La klimato de Divanija estas seka dezerta. Jare pluvas 120 mm, inter junio-septembro ne pluvas. La jara averaĝa temperaturo varias inter 18-31 °C.
VidindaĵojRedakti
En Divanija vidindaĵo estas la bazarejo, kie estas aĉeteblaj belegaj teksaĵoj. Por ornitologoj la metropolo kaj apudaĵo estas vizitenda pro diversaj specoj pri birdoj.
FontojRedakti
- WikiTrans
- mapo, distancoj angle