Amara (urbo)
Amara, laŭ araba lingvo العمارة estas metropolo, ĉefurbo de Gubernio Majsan (Irako).
Amara | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 511 500 (2015) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 50′ N, 47° 9′ O (mapo)31.83333333333347.15Koordinatoj: 31° 50′ N, 47° 9′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 12 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Areo: km²
- Supermara alteco: 12 m
- Loĝantaro: 511,542 (en 2012)
- Horzono:
- Telefonkodo:
- Poŝtkodoj:
- 32° 00′ 00″ N 47° 00′ 00″ O / 32.00000 °N, 47.00000 °O (mapo)
GeografioRedakti
Amara situas sur ebenaĵo en sudorienta Irako laŭ Tigriso. Limoj de Irano troviĝas 50, Nasirija 124, Basra 162, Bagdado 309, Faluĝa 360, Ramadi 403, Sulajmanija 443, Mosulo 624 kilometrojn.
HistorioRedakti
Amara estis establita en 1862 en la Otomana Imperio kiel garnizono fare de turkoj por kontroli plurajn militemajn tribojn. Apud la garnizono estis marĉaj teritorioj, ili estis sekigitaj kaj vigla agrikultura produktado komenciĝis. En 1915 Amara estis kaptita fare de la britoj. Antaŭ la revolucio en 1958 en la urbo ŝejkoj regis anstataŭ la iraka administrado. Dum la okjara iraka-irana milito la orientaj partoj de la provinco okazis bataloj. Post la Golfa Milito en 1991 la loĝantoj ribeliĝis kontraŭ Saddam Hussein, poste multaj estis mortigitaj kaj krude entombigitaj en amastombo ekster la urbo. Dum la invado de Irako (2003) la Amara estis centro de rezisto al Saddam Hussein. La urbego baldaŭ estis okupita fare de britoj.
EkonomioRedakti
Amara pro la regiona agrikulturado iĝis grava komerca centro pri rizoj, daktiloj, sukerkanoj, brutoj, ŝafoj. En la urbego oni produktas tapiŝojn, prilaboras arĝentojn.
TrafikoRedakti
Amara estas haltejo laŭ la ĉefvojo Bagdado-Basra. La rivera haveno ligiĝas al komerca vojo al la maro.
KlimatoRedakti
La klimato de Amara estas seka dezerta. Jare pluvas 177 mm, inter junio-aŭgusto ne pluvas. La jara averaĝa temperaturo varias inter 17-32 °C.
FontojRedakti
- WikiTrans
- [1] angle
- [2] Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- mapo, distancoj