Subĉiela muzeo estas kolektaĵo de konstruaĵoj, monumentoj ks. ekspoziciitaj ne en fermita halo, sed sub libera ĉielo. Ĝi plej ofte konsistas el iamaj konstruaĵoj, rekonstruitaj sur areo de la subĉiela muzeo. Celo de la subĉiela muzeo estas prezento de iu temo, epoko. Ili ofte prezentas tipojn de iama konstruarto, vivo.

Subĉiela muzeo pri ventomuelejoj en Pirigov, Ukrainio

La unua subĉiela (etnografia) muzeo de la mondo estis konstruita sur insulo Djurgården de Stokholmo en 1891. Ĝia sveda nomo Skansen ofte estas sinonimo por la subĉiela etnografia muzeo. Ĝi disvastiĝis precipe en Skandinavio, en la iamaj socialismaj landoj por prezenti la vivkondiĉojn de la iamaj simplaj homoj.

La subĉielaj muzeoj havas la saman aŭ similan ideon, taskon: rezervo, konservado kaj rekonstruo de tipaj konstruaĵoj kaj aŭtentikaj objektoj, ties ekipaĵoj, mebloj, iloj ktp. Pro tio oni ofte malkonstruas tipajn loĝejojn regione kaj konstruas ilin en la subĉiela muzeo.

Gravaj subĉielaj muzeoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Kiĵi
  • serĉu: Нижняя Синячиха en [1]]

Eksteraj ligiloj redakti