Zubří

urbo en Ĉeĥio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en regiono Rožnov. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Zubří (apartigilo).

Zubří estas urbo situanta oriente de Ĉeĥio, en cismontaro de okcidenta parto de Moraviasileziaj Beskidoj. Ĝi situas proksimume 4 km okcidente de Rožnov pod Radhoštěm en valo de Rožnovská Bečva. Vivas ĉi tie 5 532 loĝantoj (2023).

Zubří
germane Zubern
urbo
Preĝejo de sankta Katarino
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zubří
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Rožnov pod Radhoštěm
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Rivero Rožnovská Bečva
Situo Zubří
 - alteco 378 m s. m.
 - koordinatoj 49° 27′ 58″ N 18° 05′ 33″ O / 49.46611 °N, 18.09250 °O / 49.46611; 18.09250 (mapo)
Katastro 28,39 km² (2 839 ha) Zubří
Loĝantaro 5 532 (2023)
Denseco 194,86 loĝ./km²
Sulko Rožnova sulko
Unua skribmencio 1310
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 54
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 545252
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zubří
Retpaĝo: www.mesto-zubri.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mořkov, Veřovice, Rožnov pod Radhoštěm, Vidče, Zašová kaj Střítež nad Bečvou.

Historio redakti

Sur loko de devena ĉasista vilaĝeto estis en la jaro 1310 fondita de senjoroj el Krásno vilaĝo Zubří. Ĝi apartenis inter la unuajn kaj la plej grandajn vilaĝojn de rožnova sinorujo, al kiu dukis ĝis duono de la 16-a jarcento sur monteto Hradisko burgo Rožnov. Laŭ popola mito Zubří priloĝis ministoj, kiuj laboris en minejoj por arĝento sub la rožnova burgo.

Estro de la vilaĝo estadis vilaĝujestro. Lastaj posedantoj de la vilaĝujo en Zubří estis familio de Palacký-idoj el proksima Hodslavice. Tiun ĉi vilaĝujon aĉetis Jiří Palacký, la patro de pli posta historiisto František Palacký kaj post lia tragika morto vilaĝujestro estis lia filo Jan. Al historio de la familio de Palacký-idoj ligas ankaŭ domo, en kiu hodiaŭ estas lokigita Muzeo de urbo Zubří.

La memstara vilaĝo Zubří elektis ekde 1850 sian staroston. De tiu tempo la vilaĝo komencis flori. La plej granda atentemo estas dediĉita al lernejaferoj. Por ekonomia, kultura kaj socia ekfloro havis grandan signifon ties konekto kun enlando per fervojo Rožnov pod Radhoštěm - Valašské Meziříčí, konstruita en 1892. La nova fervoja kunigo ebligis alveturadi en industriajn entreprenojn en Valašské Meziříčí, Frýdek-MístekOstrava.

La unua mondmilito redakti

La esperplenan evoluon de la viaĝo interrompis la unua mondmilito, dum kiu el Zubří iom post iom soldatiĝis proksimume 600 virojn, el kiuj 64 falis kaj 81 restis netrovitaj. Mizero kaj malsato grave trafis ankaŭ la vivojn de homoj en la vilaĝo - en 1915 estis pro skarlato fermitaj ĉiuj lernejoj en Zubří. En pluaj jaroj eksplodis epidemio de tifo kaj danĝera hispana gripo.

Post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio estas spite al financaj problemoj konstruita ĉefvojo tra la vilaĝo, oni konstruas pontojn. Estiĝas ĉi tie guma entrepreno Optimit. Ekde la 1930 la vilaĝo estas elektrizita.

La Dua Mondmilito redakti

Kruelaj reprezalioj - ankaŭ dum persona ĉeesto de K. H. Frank - spertis la loĝantoj dum la faŝisma okupacio. En ĉirkaŭaĵo de Zubří evoluis jam ekde la jaro 1943 agadon rezistmovadaj grupoj (Štramberk-aj partizanoj). Faŝistoj kruele venĝis sin kiel je militkaptitaj partizanoj tiel je la loĝantaro. Estis arestitaj 59 loĝantoj de Zubří, 23 el ili estis ekzekutitajtorturitaj, estis forbruligita domo de Holiš en la supra parto de la vilaĝo. Al viktimoj de ambaŭ mondmilitoj estis konstruita monumento kaj al torturitaj viktimoj de la Dua Mondmilito estas dediĉita memortabulo sur konstruaĵo de la urba muzeo.

Post la milito redakti

Post la Dua Mondmilito malfermiĝis la vojo al dinamika evoluo de la vilaĝo. Kreskas Gumfabriko Zubří, en najbara Rožnov pod Radhoštěm estas konstruita entrepreno Tesla, el la vilaĝo malaperas lignaj domoj kaj estas konstruataj novaj partoj de la vilaĝo.

La 22-an de februaro 2002 Zubří fariĝis la plej juna urbo de distrikto Vsetín.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 554
18802 657
18902 636
19002 887
19103 034
19212 785
JaroLoĝantoj
19303 115
19503 319
19614 094
19704 512
19805 378
19915 274
JaroLoĝantoj
20015 365
20145 599
20165 579
20175 553
20185 557
20195 540
JaroLoĝantoj
20205 547
20215 332
20225 450
20235 532