Veřovice (germane Wernersdorf, WernsdorfWarnsdorf) estas municipo en Ĉeĥio, troviĝanta en distrikto Nový Jičín, en Moraviasilezia regiono. Ĝi etendiĝas sur norda montarpiedo de montaro Veřovické vrchy, proksimume 7 ĝis 9 km okcidente de Frenštát pod Radhoštěm. Vivas ĉi tie 1 963 loĝantoj (2023).

Veřovice
germane Wernersdorf
municipo
Vido al Veřovice de sudo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Veřovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Frenštát pod Radhoštěm
Historia regiono Moravio
Montaro Subbeskida montetaro
Rivero Jičínka
Situo Veřovice
 - alteco 417 m s. m.
 - koordinatoj 49° 32′ 21″ N 18° 06′ 51″ O / 49.53917 °N, 18.11417 °O / 49.53917; 18.11417 (mapo)
Areo 16,57 km² (1 657 ha)
Loĝantaro 1 963 (2023)
Denseco 118,47 loĝ./km²
Unua skribmencio 1411
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 742 73
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0804
NUTS 5 CZ0804 500259
Katastraj teritorioj 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Veřovice
Retpaĝo: www.verovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skribmencio pri municipo devenas el la jaro 1411.

Turismo kaj ekipaĵaro de la municipo redakti

Tra la vilaĝo trafluas rivereto nomata Jičínka, kiu ankaŭ fontas en deklivo de la plej alta monto de katastro de la municipo Velký Javorník, kiu kun alteco 918 m s. m. elstaras rekte super la municipo. Sur la montopinto estas turisma kabano kun gastejeto kaj nova belvedero, malfermita en la jaro 2013. Ĝi estas abunde vizitata de turistoj el la tuta Moravio. En la municipo estas konstruita nova plurcela ludejo por teniso, korbopilko kaj futbalo kun artefarita surfaco, plifortigejo kaj granda gimnastikejo.

Fotogalerio redakti